dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Monumento al Zamenhof en Odessa

您是本帖的第 2219 个阅读者
树形 打印
标题:
Monumento al Zamenhof en Odessa
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Monumento al Zamenhof en Odessa

Monumento al Zamenhof en Odessa
de Aleksandr Ĥarjkovskij

    Pasintsomere por mi okazis miraklo - en Odessa (Ukrainio), mia gepatra urbo, kunvenis la SAT-anoj por sia vica internacia konferenco. Kiu konas ekonomian situacion en Ukrainio, tiu min komprenas. Loĝante en Usono jam pli ol 17 jarojn, mi mem ne kredis, ke tio estas ebla.
    Kaj jen mi estas en Odessa, kuracloko "Arkadija", mi ĉirkaŭbrakas miajn amikojn el multaj landoj. Kaj jen okazas la dua miraklo - oni anoncas ekskurson al monumento al Zamenhof en Deribasovskaja, la ĉefa kaj plej fama strato ne nur en
Odessa
. La SAT-anoj miras - pri tiu monumento silentas eĉ la plej bonaj turismaj informiloj. Kaj estas konate, ke sur la teritorio de eksa USSR forestis ia monumento, eĉ tabulo kun la nomo de Zamenhof, kiun sovetiaj aŭtoritatuloj opiniis ne inda, ĉar li estis judo, cionisto, kosmopolito, do preskaŭ "malamiko de popolo", matura por perei en GULAG, se li "feliĉe" ne estus mortinta antaŭ la 1917-oktobra puĉo.
    Kaj jen kelkdeko da SAT-anoj staras en la korto de Deribasovskaja kaj gapas al la nobla vizaĝo de la Majstro. Ĉu ne fantoma ĝi estas?
    La kongresanoj ekinteresiĝis - kiu aŭtoris la monumenton, kiu permesis, ke oni ĝin ne ruinigu en sovetia tempo?
    Okazis, ke mi, delonga moskvano kaj usonano, esperantisto de la 1957-a, preskaŭ sola konas la historion de tiu ĉi monumento.
    Printempe de la jaro 1953-a formortaĉis la diablo J.Stalin. Revenis el prizonoj nemultaj esperantistoj, kiuj ĝisvivis la tempon. Inter ili estis N.V.Blaĵkov, skulptisto. Esperanto ankoraŭ ne estis permesita oficiale. Nur en '56 oni restarigis kaj tuj fermis SEU-on, Sovetunian Esperanto-Unuiĝon. Tamen la tempoj ŝanĝiĝis - en Pollando, sovetia kolonio, okazis la 44-a
UK, dediĉita al la centjariĝo de L.L.Zamenhof. UNESKO proklamis Zamenhofon la "Homo de la Jaro". Sovetia delegacio en "frata" Pollando brile forestis - kiu donu la elirvizon al la hieraŭaj "malamikoj de la popolo"? Tamen sovetiaj samideanoj volus sendi palpeblan kaj videblan gratulon al la UK
(kien eĉ simplajn gratulleterojn oni malpermesis). Kaj jen N.V.Blaĵkov skulptis la portreton de la Majstro kaj volis sendi ĝin al Varsovio.
    Eĉ tio estis nesimple. Speciala komisiono... identigi la portreton... poste permesi... aŭ malpermesi ĝin ellandigi... Identigi Zamenhofon per lia portreto ne eblis: mencio pri li forestis ne nur en sovetiaj enciklopedioj, sed eĉ en lingvistikaj libroj. Plie, ne ekzistis liaj portretoj. Do, la komisiono venis al
jena
konkludo: detrui la portreton de la nekonato.
    Blaĵkov telefonis al mi, tiutempe oficiala ĵurnalisto de la tre influhava moskva gazeto Ĉirkaŭ la Mondo (ruse: Vokrug Sveta). Mi venis al Odeso kun mia ĵurnalista mandato sen beno de miaj ĉefoj.
    Okazis
jena
interparolo kun la odesaj instancoj:
    - Kio estis tiu Zamenhof?
    Mi respondis.
    - Do, li estis judo kaj cionisto?
    Mi ne povis nei. Kaj ili demandis: "De kie vi decidis, ke tiu estas iu Zamenhof?"
    - Jes, mi scias, tiu estas Leon Trockij, malamiko de Vladimir Lenin kaj de la sovetia popolo, - diris al mi la oficisto.
    - Ĉu vi iam vidis portreton de Trockij? - atakis mi (eĉ koni la vizaĝon de Trockij estis krimo).
    - Ne, ne, - eksvingis li per manoj.
    - Tiu eble ne estas Trockij. Sed kiu li estas? - oni demandis.
    - Tiu estas... Lazar Zamenhof, la avo de Blaĵkov, mortpafita de la faŝistoj. Ĉu Blaĵkov ne rajtas konservi skulptaĵon de sia avo en la korto? Kaj tiu, kiu ordonos ĝin detrui, respondecos ĉe la moskvaj aŭtoritatuloj, - diris mi.
    Tio estis "mensogo por savo" (ruse: "loĵ vo spasenie"). Same tion mi diris al la kortanoj, najbaroj de Blaĵkov.
    Pasis 40 jaroj - la monumento al Zamenhof plue staras en la korto. Mi kredas, ke post ioma tempo la statuo de tiu nobla homo kaj genia lingvisto trovos lokon sur la centra placo de
Odessa.

 

ip地址已设置保密
2007/3/11 12:32:32

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04700 秒, 4 次数据查询