Ĉapitro 9: La Granda Kongreso 1969
Kongresanoj sur la ŝtupoj de la Mangohalo, Kolegio Trinitato, Dublino
La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly. La Kongreso brile sukcesis. Ĉeestis 200 esperantistoj el la jenaj 13 landoj:- Anglio | 136 | Italio | 1 | NordIrlando | 14 | Ĉeĥoslovakio | 4 | Jugoslavio | 1 | Skotlando | 17 | Francio | 1 | Kimrio | 4 | Svislando | 1 | Hungario | 1 | anksinsulo | 1 | Irlando | 18 | Nederlando | 1 | | | | |
Ĉio estis bone organizita. Oni propagandis pri ĝi ĉe la Universala Kongreso en Madrid, la antaŭan aŭguston, kaj ankaŭ ĉe la 52a Brita Kongreso en Manchester la antaŭan Paskon. Ĉiu kongresano en Manchester ricevis koverton kun presita invitilo kaj 3 multkoloraj faldfolioj. En la dublina flughaveno estis afiŝo en Esperanto kaj aparta informejo por esperantistoj. Ĉiu kongresano ricevis mapon de Dublino, belan 27-paĝan Kongreslibron kaj "lastajn Informojn". Vendredon, la kvaran de aprilo, okazis la Inaŭguro, Interkona Vespero kaj Vespermanĝo. Sabaton, la kvinan, okazis Fakkunsidoj, Filmoj en Esperanto, Bufedo kaj Balo. Dimanĉon, la sesan, estis la Jarkunveno de la Brita Esperanto-Asocio, Ekumena Diservo, Prelegoj, Arta-Distra Vespero,k.t.p. Lundon, la sepan de aprilo, okazis la Ekskursoj. Ĉe la Inaŭguro oni akceptis Proponon kiu petis oficialan adopton de Esperanto kiel internacia lingvo. Oni poste sendis tiun Proponon al la Irlanda Registaro. S-roj Addis kaj O'Reilly bonvenigis la kongresanojn nome de la Irlanda Esperanto-Asocio, kaj Liam Ó Cuirc bonvenigis ilin nome de la irlandlingvanoj de la insulo. Unu el la partoprenantoj de la kongreso estis Christopher Fettes, juna instruisto en la Kolegio de Sankta Kolumba, Rathfarnham, kiu poste fariĝis Kasisto kaj pliposte Prezidanto de la Esperanto-Asocio de Irlando. |