dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(10)

您是本帖的第 2466 个阅读者
树形 打印
标题:
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(10)
sam
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:241
积分:2274
门派:无门无派
注册:2006年8月3日
楼主
 用支付宝给sam付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sam

发贴心情
Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando(10)

Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando

 

Ĉapitro 10: Nova Komenco 1970

Post la Kongreso oni ripozis ĉe la remiloj ĝis 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ĝin La Esperanto-Asocio de Irlando.  Oni petis kaj ricevis aliĝon al UEA.  Laŭ ĝia unua Novaĵletero en februaro 1971 la Sekretario estis P. J. O'Reilly, la Kasisto Christopher Fettes, kaj la Redaktoro de la novaĵletero Jeremy Addis.  Pliposte Christopher Fettes fariĝis Prezidanto de la Asocio kaj Joy Davies estis Sekretario kaj Kasisto.  Joy estis kaj estas unu el la plej kompetentaj sekretarioj kiun ni iam havis.

Oni ankaŭ elektis kiel Honoran Prezidanton kaj Patronon Harry Harrison, mondfama sciencfikcia verkisto kaj forta subtenanto de Esperanto. 

Pliposte Liam Ó Cuirc elektiĝis kiel Vic-Prezidanto, Maire Mullarney kiel Propaganda Sekretario kaj Garbhan Mac Aoidh kiel Komitatano kaj Redaktoro de la Afrikaj Paqoj de la reorganizita novaĵletero redaktita de Christopher Fettes.

Ankaŭ refondiĝis la Dublina Esperanto-Klubo, kiu seninterrompe kunvenis dufoje ĉiumonate, unue en Trinity College, poste en 87 Merrion Square, pliposte en 19 Upper Mount Street, kaj fine en 24 Burlington Road.

Ĉar ni nun alproksimiĝas al la nuntempo, mi mallonge listigos niajn ĉefajn atingojn en la periodo 1970 ĝis 1994. 

1970: Kvar irlandanoj ĉeestis la Universalan Kongreson en Vieno. 

1971: Ekeldono de Novaĵletero kvaronjare.  La Post-Kongreso en Dublino post la Universala Kongreso en Londono tre sukcesis. 

1981: Maire Mullarney ĉeestis ekumenan konferencon en Nederlando; Joy Davies vizitis Kastelon Greziljono en Francio; Christopher Fettes vojaĝis kun 7 geknaboj al junula renkontiqo en Hungario; Jean Darling ĉeestis Bahaistan konferencon en Finnlando. 

1982: Chritopher Fettes vizitis la TEJO-Kongreson en Loveno; Joy Davies ĉeestis la Universalan Kongreson en Antverpeno. 

1983:  Christopher Fettes vojaĝis kun 5 geknaboj al la Infana Kongreseto en Budapest kaj al Familia Renkontiĝo en Sumeg, Hungario; Maire Mullarney kaj Joy Davies ĉeestis la 68-an U.K. en Budapeŝto.  Estis interesa korespondado pri Esperanto en la leterkolumno de la Irish Times. 

1984:  Estis prelego pri Esperanto en la Wexford Arts Centre kaj alia prelego en Cork.  Oni sendis demandaron pri Esperanto al ĉiuj kandidatoj por la Eŭropa Parlamento.  Maire Mullarney ĉeestis kongreson de la Internacia Asocio pri Aplika Lingvistiko en Bruselo, kaj pastro Garbhan Mac Aoidh vizitis Greziljonon kun sia edzino.  Artikoloj pri Esperanto aperis en Inniu, Anois, Tullamore Tribune, Westmeath Offaly Independent, Evening Press kaj Munster Express. 

1985:  Maire Mullarney vizitis la 70an U.K. en Aŭgsburgo kaj Christopher Fettes estis helpanto ĉe la 22a Infana Kongreseto.  Lorcán Ó hUiginn mortis en Kanado, 6/12/85.  Estis artikoloj pri Esperanto en Evening Herald, La, Anois kaj Irish Times.  Anoj de la Dublina Klubo celebris Zamenhoftagon 15/12/85. 

1986:  Maire Mullarney ĉeestis la U.K. en Ĉinio.  Nia novaĵletero ŝanqis sian nomon al Irlandafrika Esperantisto kaj disponigis kelkajn paĝojn al afrikaj samideanoj.  Christopher Fettes prelegis pri Esperanto ĉe la kunveno de la Nacia Skoltoj, kaj Maire Mullarney parolis ĉe la North Strand Vocational School.  Aperis artikolo kaj letero en Irish Times, kaj longa artikolo de Maire Mullarney en Sunday Press. 

1987:  La Jubilea Jaro - centjariĝo de Esperanto.  Maire Mullarney estis irlanda reprezentanto ĉe la kunveno de Eŭropa Esperanto-Unuiĝo en Strasburgo kaj ankaŭ ĉe kunveno de Verduloj en Bruselo.  Kelkaj irlandanoj ĉeestis la Jubilean Kongreson en Varsovio.  19 artikoloj pri Esperanto aperis en ĵurnaloj, pli ol iam antaŭe. 

1988:  Maire Mullarney, Christopher Fettes kaj Liam Ó Cuirc ĉeestis la 73an U.K.  en Rotterdamo.  Christopher Fettes bonege estris la Infanan Kongreseton.  Ges-roj Mac Aoidh vizitis Kastelon Greziljono kaj "Kvinpetalon" en Francio.  Estis Esperanto-ekspozicioj en Tullamore kaj en la ILAC-Centro, Dublino.  Jean Darling partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Zagrebo.  La Dublina Kafeja Klubo estis fondita kaj kunvenis ĉiuĵaŭde en Bewley's Cafe, Westmoreland Street.  12 artikoloj pri Esperanto aperis en irlandaj ĵurnaloj.

1989:  Joy Davies, Maire Mullarney kaj Christopher Fettes (kiu estris la Infanan Kongreseton) ĉeestis la U.K. en Brajtono, Anglio.  Nia Postkongreso estis brila sukceso.  40 esperantistoj el 10 landoj ĉeestis.  Krom viziti vidindaĵojn en Dublino mem, ili ekskursis al New Ross, Glendalough, Howth kaj aliaj lokoj.  Kaj, mirinda afero, nia kasisto eĉ raportis profiton.  La bonega libro Esperanto for Hope de Maire Mullarney lanĉiĝis dum la Postkongreso.  Dermot Clancy prelegis pri Esperanto al la Forum Discussion Group.

ip地址已设置保密
2007/3/13 0:33:54

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询