dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Konsultejo de la Akademio de Esperanto

您是本帖的第 2030 个阅读者
树形 打印
标题:
Konsultejo de la Akademio de Esperanto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Oficialaj Informoj de Akademio de Esperanto - n-ro 8, 2007.05.03.

Konsultejo de la Akademio de Esperanto
--------------------------------------

La Akademio de Esperanto jhus reorganizis la Sekcion Konsultejo, kiun
provizore, ghis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano
Boris Kolker.

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis la Konsultejon de la Akademio,
al kiu povas turni sin chiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj
demandoj por ricevi konsilon au rekomendon. Demandojn pri vortfarado
(novaj nocioj, terminoj) la komisiono povas respondi relative rapide;
che komplikaj gramatikaj problemoj kutime dauras pli longe. La respondoj
ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la membroj
de la Sekcio; tamen la Akademio esperas ke utilas tiu chi rapida servo,
kiel pruvis la praktiko de la lastaj jaroj, kiam la Konsultejon gvidis
Stefan Maul.

Kiel demandi de la Konsultejo?

Vi povas:

1 - Preferinde uzi la demando-formularon, kiun oni trovas en la retejo
    http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/demandi.html

2 - sendi retposhtan mesaghon al "konsultejo@akademio-de-esperanto.org"

3 - sendi leteron al la provizora prizorganto de la Konsultejo:
    Boris Kolker, 2487 North Taylor Rd, Apt 11, Cleveland Heights,
    OH 44118, Usono.

La Konsultejo ne akceptas demandojn per telefono.

Klare formulu viajn demandojn, kaj demandu konkrete. Rapidan respondon
ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj disponas pri ret-adreso au
telefakso.

La Sekcio Konsultejo petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn
povas respondi chiu sperta esperantisto, serchante en vortaroj kaj aliaj
konsult-libroj.

*     *     *

La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata
provizora prizorganto de la Sekcio Konsultejo:

Geraldo Mattos, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto,
Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario,
kaj Boris Kolker, provizora prizorganto.

laux [AdE-Oficialaj-Informoj@googlegroups.com]

ip地址已设置保密
2007/5/7 9:02:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询