dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍世界语历史、常识和各国世运趣闻
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区世界语知识区 Konoj pri Esperanto → Julio Baghy

您是本帖的第 2208 个阅读者
树形 打印
标题:
Julio Baghy
刘星
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1036
积分:7163
门派:绿色
注册:2006年8月21日
楼主
 用支付宝给刘星付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给刘星

发贴心情
Julio Baghy

                                                Julio Baghy

Julio BAGHY (originale BAGHY Gyula, pseŭdonome Jobo), (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967) estis verkisto kaj aktoro. Naskita en Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum ses-jara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Post liaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatroj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum sia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin. Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte al Hungarujo post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de literaturaj vesperoj, ktp.
Dum pluraj UK-j li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.
Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.
Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, la Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimo de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen, ke tio forigus nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran vers-faran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.
Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin, kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.
En la Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En la verkado komence de 1930-aj (La vagabondo kantas; simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933) Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko: La teatra korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.
Du el liaj verkoj ricevis akademian premion. Multaj noveloj kaj poemoj de li aperis en diversaj lingvoj.

ip地址已设置保密
2007/8/11 0:46:47

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询