dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → 爱,奇特的爱 (Minosun)

您是本帖的第 3389 个阅读者
树形 打印
标题:
爱,奇特的爱 (Minosun)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
爱,奇特的爱 (Minosun)

Amo, Stranga Amo

Ŝi alvenis kapklinite, portante bukedon. Mi neniam ŝatis florojn, sed kun la tempo mi alkutimiĝis. Tempo faras ke ni alkutimiĝu al ĉio.

Ŝi restis kelkajn momentojn stare, ankoraŭ kapklinite kaj enprofundiĝinta en silenton tiom densan, ke ĝi permesis vidi, tra ĝia nigra kurteno, ian timon, suspekteman timon, eble kulpan, pro io, kiun la parfumo de la floroj vane klopodis kaŝi.

Ŝi fine sidiĝis, suspiris kaj levis la vizaĝon: ŝi havis la okulojn plenaj je larmoj, kiuj iom post iom ŝanĝis ŝian vizaĝon kun vojoj similaj al riveroj, nigraj riveroj kiuj glitis tra la fluejo arida, disa, serpentuma.

Ŝiaj soifantaj lipoj atendis tiun inundon, kiu neniam venis; kiu ne sensoifigis tiun buŝon; kiu silentigis tempojn, sunojn, sentojn, vortojn enterigitaj vivantaj en neprodukteman grundon. Nenio naskiĝis, neniu susuro, nur silento.

Ŝi prenis naztukon el la ĵaketa poŝo kaj sekigis siajn okulojn. Ŝi rigardis min ĉifoje tiel milde, ke mi opiniis ŝin pli bela ol tiam kiam ni disiĝis, antaŭ kvin jaroj.

Finfine, ŝi ridetis.

Ŝi donis al mi bonegajn informojn pri la geknaboj. Rakontis al mi ke Paŭleto jam frekventis sian prirevatan fakultaton de medicino kaj ke mia eta Lucinjo jam havis ĉion solvita por sia edziniĝo en la komenco de la jaro. Ŝi rakontis al mi pri multego da aferoj rilate al la geknaboj, sed mi ne povis bone aŭdi, ĉar ŝi parolis meze de larmoj, kiuj denove fontis el la okuloj de mia eterna amatino.

Meze de kaŝitaj singultoj, ŝi konfesis ke ŝi sentis mian mankon kaj blasfemis kontraŭ la vivo premante inter la manoj la florojn, kiujn ŝi kunportis por mi

Ŝi iom silentis kaj ploris kvazaŭ pro pento aŭ pro laca de tiu vivo vivata for de mi. Ŝi rakontis ke ŝi sentis sin treege sola. Paŭleto, nun en la universitato, pasigis malmulte da tempo hejme; Lucinjo edziniĝos en la komenco de la jaro. Ŝi ne tolerus solecon.

Mi volis diri, ke mi ankaŭ sentis min tiel; estis maloftaj la vizitoj, kiujn mi ricevis: malmultaj amikoj, kelkaj familianoj, foje la infanoj, kaj ŝi, ĉiam ŝi.

Ankaŭ mi estis tute sola. Sed mi diris nenion. Mi lasis ke ŝi ploru iomete... iom pli ol alifoje, sed, kiam ŝi rearanĝis sin, ŝi denove havis tiun unikan rideton, kiun neniu alia virino sukcesus montri. La blankan haŭton, la belegajn okulojn. Denove mia amatino, mia eterna kaj neforgesebla amatino.

Ŝi rigardis min silente, kvazaŭ kompate. Mi volis riproĉi ŝin pro tio, sed ŝi estis pli rapida ol mia protesto kaj rekomencis paroli.

Ŝi demandis, ĉu mi memoras Markon. Kial mi ne memorus?

Li ĉiam vespermanĝis kun ni en semajnfinoj, la geknaboj adoris lin. Kompreneble, ke mi memoras lin. Li estis mia plej bona amiko, amiko de bilardo, de vesperfina biero en Leblon, laborkunulo...

Ili intencis amindumi.

Tie loĝis la kialo de tiu suspektinda kaj silenta konscienca riproĉo, de tiu kapklinita kulpo, kiun la parfumo de la floroj provis kaŝi. Tie troviĝis la doloro de tiu plorado.

Mi sentis ion, kiu ĝenis min, eble ĵaluzon, eble timon perdi ŝin porĉiame.

Sed antaŭlonge ni disiĝis unu de la alia; ni ne plu suriras la saman vojon. Ni estas neeblaj unu por la alia. Ni jam estas disiĝintaj kiel frukto disiĝas de arbo kaj putras surgrunde.

Ŝi ankoraŭ floras, ankoraŭ fluas en ŝia trunko la suko, kiu eble povus revigligi min, revivigi min por pliaj printempoj, por pliaj floroj, por ke mi plu fruktu... Sed mi jam putriĝas senmova, senforta kaj sen espero iam ĝermi.

Estas necese akcepti ĉion. Ne estas malfacile akcepti. Fariĝi akceptata estas ĝenerale pli komplekse. Estis jaroj kaj jaroj da kunvivado. Ne, ne da kunvivado: da komplicado. Jes, ni ĉiam estis komplicoj unu de la alia.

Estis necese akcepti.

Sed, kiam mi pensis diri al ŝi, ke mi eĉ sentas min feliĉa pro ŝi, pro niaj infanoj, pro ŝia vizito, pro ĉio, ŝi stariĝis.

Kun okuloj ŝvelintaj pro tiom da plorado, kun la floroj ankoraŭ ĉemane, ŝi milde rigardis min, mallevis la nigran vualon sur sian belan vizaĝon kaj per simpla gesto, metis la florojn sur mian tombon kaj foriris.

                                                                                                                             Verkis: Rinaldo Brandão

爱,奇特的爱 (Minosun 汉译)

她低头走来,手持一束鲜花。我向来不喜欢花,但随着时间的推移,我已经习惯了。时间让我们习惯了一切。
她站了一会儿,仍旧低着头,沉默不语,但透过黑纱,我却能看到她的惶恐,一种可疑的就连花香也不能掩饰的惶恐,仿佛有罪似的。
她终于坐下来,叹了一口气,抬起了头——眼睛里充满泪水,脸上道道泪痕,像一条条黑色的溪流蜿蜒于干枯而多叉的河床。泪水渐渐地改变着她的面容。
她饥渴的双唇期待着他的热吻,但它没有来;他无法消除她的饥渴。他让一切都归于死寂:时间、太阳、情感、话语——埋葬于贫瘠的地底的不朽的话语。什么也没有发生,没有任何的响动,只有死寂。
她从紧腰的上衣口袋里掏出手帕,擦干泪水。她温情地看着我,我以为,她比五年前我们分手的时候还要漂亮。
终于,她微笑了。
她给我带来了孩子们的好消息。保罗正在医学系就读,这是他梦寐以求的专业;可爱的露西年初就要成亲,一切都预备好了。她给我絮说一桩桩孩子们的事,但我听得不很分明,因为她说话的时候总带着抽咽,泪水又从我永爱的人眼中涌出。
在这隐蔽的哽咽中,她倾诉着我的离去,诅咒着生活,手里拿着那束带给我的鲜花。
她沉默了一会儿,又是哭泣,仿佛是悔恨,又仿佛是因我的远去的生活的劳累。她说,她太孤独。读大学的保罗很少在家里陪她,露西年初就要嫁人。她不能忍受孤独。
我想说,我也是,但是我什么也不能说。我只能让她哭泣……慢慢地她总要停下来。她调整了一下自己,又有了那独特的微笑,这微笑是其他女人所无法拥有的。白皙的皮肤,美丽的眼睛。我的爱人,我的永远不能忘怀的爱人。
她默默地看着我,好像是同情。我想责备她,但还没有等我责备,她又开始说了。
她问我,你还记得马克吗?我怎么会忘记?
周末他总和我们在一起吃晚饭,孩子们很崇拜他。当然,我也想着他。他是我最要好的朋友,台球朋友,勒布朗深夜喝啤酒的朋友,同事……
他们要调情。
这就是那可疑的原因,这沉默是那良心的谴责,她试图用花香来掩盖她低头的罪恶。这就是哭泣的隐痛。
我感觉到了我的困扰,或许是忌妒,或许是惊恐,我害怕永远地失去她。
但我们的分离已经有很长的时间了,我们不可能再走同一条道。对她,对我,都不可能。我们的分离,就像已经脱离果树的腐烂于地上的果子。
她还娇美,她的躯干仍充满活力,这活力或许能把我唤醒,因为还有再来的春天,还有再来的鲜花,我再成为果子……但我已经腐朽,不能动弹,毫无气力,再没有发芽的可能。
必须接受这一切,这不会很难。这是常理,并不复杂。多年的共同生活,不,是多年的同谋。是的,我们总是相互帮衬。
必须接受。
可是,正当我要跟她说,我感到幸福,为你,为我们的孩子,为你的到访,为所有的一切,她却起身了。
因为哭得太多,她眼睛浮肿。手里仍拿着花,朝我温情地看了一眼。她揭开了美丽脸庞上的黑纱;一甩手,将花扔在了我的坟头,扬长而去。

ip地址已设置保密
2007/11/28 20:20:29
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
2
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情
这篇文字译得不错。
ip地址已设置保密
2007/12/5 23:15:28

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询