Rememore al Mia Savhundo
Vi jam skribis vian dumvivan fidelon
sur la kor’ de tridek tri savitoj.
Kun restanta spiro pro lacego,
vi raportis al prapatroj viaj:
Mi troviĝas en Wenchuan de Ĉinio.
Kun torenta larma fluo,
la trejnist’ deprenas de vi la kolĉenon
kaj eltiris dornojn el piedoj viaj kun zorgemo
por eternan liberiĝon doni al vi.
Vere volis vi ripozi,
sed vi ĝoje kuras en imago mia.
Nun vi montras nenian esprimon.
Larmoj de l’ trejnisto
estas rememoro al kunbatalanto.
Ĝi ja komenciĝis
el fuĝado de la dezerta ruino
ekde tiam
la batalo inter vulgaraĵo kaj animo
daŭras jen tra mia tuta korpo.
esperantigis Lily
怀念一只搜救犬
师宏生
你把一颗传世的忠心
写在33个人的心尖
你累得就剩下最后一口气息
正在向祖上报告
我在中国的汶川...
而你的教练嚎啕着
为你永久地解除颈项的锁链
仔细拔取四蹄上的针刺
就象给你自由的永远
你真想休息了
你的形象却漫天遍野地撒欢
你却没有任何表现
教练的哭喊
是战友对战友的怀念
我的怀念却开始于
逃离满目的荒原
从此
世俗与心灵的征战
在我身上无边蔓延