dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 赞写中国世界语者的世界语诗词作品保留区
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区Ĉinoj Venas! 中国人来了! → 桃李不言魏以达 Vejdo (Guozhu)

您是本帖的第 2235 个阅读者
树形 打印
标题:
桃李不言魏以达 Vejdo (Guozhu)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
桃李不言魏以达 Vejdo (Guozhu)



图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Vejdo

Vejdo kutimas pacience
fosi nian sulkon senbrue
kaj servas rete asidue,
tradukis Bakin kvintesence.

Por ĉina movad' konscience
eLernon masonas konstrue.
Vejdo kutimas pacience
fosi nian sulkon senbrue.

Penseon buntigas intence,
ĉineskojn versas kontribue,
eLibrojn redaktas instrue,
kvin miloj membras rekompence.*

Vejdo kutimas pacience...

* ĝis 2008-01-24 pli ol 5580 retanoj membrigxis al la eLerna forumo.

[此贴子已经被作者于2008-1-26 21:19:16编辑过]
ip地址已设置保密
2008/1/26 20:46:48
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
有道是人心如面,每个人的作人、作事,都有自己不同的风格。魏以达老师的风格是默默无言地辛勤耕耘,真正按世界语界著名的格言行事:Ni fosu nian sulkon!这样的人成果必然多。他是巴金小说《家》的世译者。但他并不是躺在这样的成绩上休息,而是从不停止地在为中国世运做着各种各样、在我看来是非常重要的工作。比如在互联网上的这一块。我听他自己讲过,除了完成学校的任务以外,其他的时间几乎全守候在互联网上。他办的《世界语学习》网页,是中国世运中最有学术内容和分量的,其中的电子阅览室里,收罗了许多有价值的电子书;他办的世界语学习论坛,是中国世运中环境最干净、形像最正面的。他从2000年12月接手《三色堇》月刊的编辑出版工作,几乎是以一人的力量,使刊物坚持正常出版至今,即将达到值得纪念的200期的期数,读者而且可以在网上全文查阅任何一期。他在cxinesko创作方面的才华和成绩也是惊人的,比如用改写全本的《伊索的智慧》。可以说,正是由于他在世界语学习论坛中开辟的cxinesko专栏,使得得以进入到第二个兴旺发达的时期,才有可能于2007年12月9日在羊城会议中举行首届世界语中国词牌学术研讨会。世上没有白做的工作。魏以达老师从2006年6月17日创办世界语学习论坛以来,至今2008-01-24注册会员的人数,已经达到了5589人。这也正应了中国的古话:桃李不言,下自成蹊。

noto:汉朝伟大的史学家司马迁在为李广立传时称赞道:“桃李不言,下自成蹊。”意思是说,桃李有着芬芳的花朵,甜美的果实,虽然它们不会说话,但仍然会吸引人们到树下赏花尝果,以至树下都走出一条小路,李广将军就是以他的真诚和高尚的品质赢得了人们的崇敬。

ip地址已设置保密
2008/1/26 20:48:26
kanglong
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:984
积分:7445
门派:绿色
注册:2006年7月19日
3
 用支付宝给kanglong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给kanglong

发贴心情

有关“家”世译本的评论:

Majstra traduko de majstra romano
(La Familio)

de KURISU KEI (Japanio)    

    La Familio: Verkita de Bakin, elchinigita de Wei Yida, polurita de Li Shijun, eldonita de la China Esperanto-Eldonejo, 1999. 14.8 x 21cm. 572 p. Prezo: 22.00 USD. Sendokosto: 5.00 USD.

    Finfine aperis la Esperanta traduko de la romano "La Familio" unu el la chefverkoj de Bakin! Finfine, char mi sciis, ke li verkis sian antauparolon por ghi jam en 1982 en sia eseo "Unu Antauparolo", lauvice la 94-a el sia esearo "Lauokazaj pensoj" ( mi mem tradukus tiel anstatau "Kapricaj Pensoj" ), kiun mi siatempe legis en la japana traduko samkiel chiujn ceterajn, entute 90. De tiam mi miradis, kial ghi tamen tiel longe ne aperas. Sed jen mi ghin havas finfine en miaj manoj en bonega Esperanta traduko, sendube dank' al zorga polurado de Li Shijun. Sekve fino bona, chio bona!

    Mi do elkore gratulas tion, unue al Bakin, la autoro, kiu certe sopire atendadis tion, poste al Wei Yida, kiu iniciatis la tradukadon, al Li Shijun, kiu tiel majstre poluris ghin, al la China Esperanto-Eldonejo, kiu ghin eldonis, al la china Esperantujo kaj fine sed ne malplej grave al la tutmonda Esperantujo, kiu fine povis aldoni ghin al sia trezorejo, por fiere montri per nerefutebla fakto al la same tutmonda neesperantista publiko, ke Esperanto vivas kaj daure vivos longe malgrau ne nur defetisma sed ech senbatale-kapitulacisma libreto "Chu Esperanto postvivos la jaron 2045?" de Tazio Carlevaro.

    Mi mem antaulonge konis chi tiun romanon lau la japana traduko aperinta jam en 1956 en prestigha poshlibretaro Iwanami, sed por honeste diri, se imiti la dirmanieron en la Esperanta traduko, chi-foje mi tralegis ghin kun pli granda kortushiteco kaj emocio. Mi ne scias precize, kial. Sed mi opinias chiuokaze, ke ankau tio pruvas, ke tamen vivas Esperanto!

    La autoro vive rakontas en chi tiu romano pri richa familio Gao en Chengdu, la chefurbo de Sichuan-provinco, sudokcidenta Chinio, ne longe post la Movado de la 4-a de Majo okazinta en 1919 en Pekino, kiu lau la trafa piednoto en la libro estis: "Kontrauimperiisma kaj kontaufeudisma revolucio, kaj ankau nova kultura movado kun demokratio kaj scienco kiel sia standardo".

    La kvar generacioj de la familio Gao vivas sub la sama tegmento, kiel multaj chinaj familioj tiutempaj. La avo estas la patriarko, al kiu chiuj obeas senkondiche lau la malnova tradicio, ech la plejagha el la tria generacio, liaj nepoj, Juexin, sed liaj du plijunaj fratoj ne plu, precipe Juehui, la plej juna. Chi tiu ribelas rekte kontrau la malnova tradicio, tiel ke li fine forlasas sian familion kaj forveturas al Shanhajo por serchi novan vivon, tamen post chio finance helpate de Juexin. Chi tiu do estas kiel tia persono sufiche komplika.

    Juexin amis sian kuzinon Mei, sed li devis rezigni la edzighon al shi kaj edzighi al Ruijue, junulino el alia richa familio. Feliche montrighis, ke chi tiu estas tiel ghentila kaj kompatema, ke li ech ekamas shin. Shajnis, ke li estas felicha, sed nur shajne, char li devis rezigni kontrauvole ankau plu studi kaj krome devis ofici en firmao de la urbo. Plue lin doloris la sorto de Mei, kiu ankau devis kontrauvole edzinighi al alia viro, kiu temen mortis pro malsano, des pli, ke ili ankorau nun kashe amas unu la alian.

    Mei malsanighas je ftizo pro malespero kaj mortas je granda lamento de Juexin. Sed jen mizero sur mizero, lia edzino, kiu gravedighis je la dua infano, devis forlasi la hejmon kaj transloghighi en humidan kaj malhelan loghejon trans la rivero pro la kromvirino de la avo post ties morto, kiu lau supersticho insistis, ke alie la Grandsinjoro, la avo, ne povas trankvile dormi en la transa mondo, kaj rezulte malfeliche mortas che akusho lasinte post si novnaskiton.

    Juehui, la tria el la tri fratoj, amis Mingfeng, belan kaj ghentilan servistinon en la familio, kaj estis preta edzinigi shin spite nepran kontraustaron de la avo kaj la aliaj, sed shi instinkte antauvidis ghian neeblon. Kaj efektive kiam shi estis devigata de la Grandsinjoro farighi konkubino de laudire ekstravaganca, vershajne perversa, maljunulo Feng Leshan, shi serchis helpon che Juehui, sed char li ne emis auskulti shian petegon simple pro tio, ke ghuste tiam li estis ege okupita per redaktado de la gazeto, kiun li fondis en la urbo kun siaj kamaradoj, kaj per verkado por ghi, shi pro malesperigho sin jhetis en la lageton en ghardeno de la granda domo de la familio, je eterna kaj vana lamentado de Juehui. Li akre riprochis sin: mi estas shia murdinto, kaj sian familion kaj la socion: ankau ili estas shiaj murdintoj!

    La plej felicha shajnis Juemin, la dua el la tri fratoj, char li amis sian kuzinon Qin, kiu estas junulino progresema kaj studema, kaj al kiu li instruas la anglan. Ili jam jhuris unu al la alia, ke ili geedzighu spite al chio, sed post nelonge ankau lian felichon minacas la chiopova volo de la avo, char chi tiu akceptis la proponon de tiu abomeninda maljunulo Feng Leshan, ke Juemin edzinigu filinon de lia nevo. Kion fari? Sed Juemin ne estas Juexin, la obeema plejagha frato. Li kategorie rifuzas la proponon de Feng kaj la ordonon de sia avo kaj sin kashas for de la familio helpate de amiko. Kaj lian sekretan loghlokon scias el la tuta familio nur Juehui, kiu ghin neniel malkashas.

    Tamen fine la chiopova avo malsanighis kaj kun tio lia koro molighis, tiel ke li diris al Juehui, ke li pardonu Juemin, kaj petas revenigi chi tiun hejmen, char li sopiras chi tiun revidi. Juehui rapidas alporti chi tiun ghojigan novajhon al Juemin kaj ili kune hastas hejmen, sed ho ve, jam tro malfrue, char la avo estis jam mortanta.

    Kiam Bakin verkis chi tiun romanon, li estis nur 27-jara, sed kiom mi jughas lau ghi, li estis jam matura kiel verkisto. Kaj nun li estas verkisto bone konata ne nur en Chinio sed ankau tutmonde. Ni esperantistoj povas fieri, ke ni havas lin kiel samideanon inter ni. Ni do legu ankau liajn du verkojn "Frosta Nokto" kaj "Autuno en la Printempo", ambau esperantigitajn de Li Shijun, sed precipe la jhus aperintan "La Familio" kaj ni ghin ne nur legu, sed ankau montru al niaj neesperantistaj amikoj kaj konatoj, char ghi estas bonega ekzemplo por pruvi, ke Esperanto estas vere vivanta lingvo tute tauga ankau por beletra esprimado. En tiu senco la Esperanta traduko de "La Familio" estas nova kaj potenca batalilo en niaj manoj.

    Do achetu, legu kaj studu ghin des pli, ke en ghi trovighas multe da utilaj kaj spicaj esprimoj, tuj uzeblaj en konversacio, korespondado, verkado kaj tradukado. Ekzemple: por honeste diri (paroli), havi pikan langon; gardu vian langon! chirkaufraze paroli; pagi sian porcion; havi sian mensan dilemon; vojhakanta pioniro; esti sufoke varmege; fari sian plejeblon; se mi estus en via pozicio; stupore stari; katpashe iri; chionspite lukti; elvershi sian koron; gurdita frazo; elnodigho (en senco: solvigho); tondro el serena (blua) chielo; atendu kaj vidu; elpremi kotizon; en palpebrumo...

    La Esperanta traduko de "La Familio" estas vere majstra, preskau perfekta. Kial preskau? Char en la mondo nenio estas absolute perfekta. Ech la suno havas siajn makuletojn. Kiom mi jughas, ankau en la Esperanta traduko de "La Familio" trovighas pluraj neglatajhoj. Ekzemple aperas jen pinaro jen pinarbaro; estu chiam pinaro. Aperas ankau jen moskitvualo jen kulvualo; estu chiam moskitvualo, char kiom mi memoras en la romano aperas nur moskito, neniam kulo. Kiom mi scias, la Printempa Festo en Chinio estas la lunkalendara Novjara Festo. Do necesus piednoti ankau pri tio. Kaj chu ne necesus piednoti ankau pri "Trezorinsulo"? Char eble ne chiu leganto scias, ke temas pri la fama romano de la brita verkisto R. L. Stevenson. La formo "vi devas trinki vinon la unua" estas ghusta, sed kiom mi memoras en la komenco de la romano "la" ne uzighas.

    Sed tiaj neglatajhoj estas nur maloftaj, tiel ke ili estas kvazau makuletoj sur la brilega suno kaj tute ne ghenas la legadon.

ip地址已设置保密
2008/1/29 14:59:08
ESPERANTISTO
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:62
积分:561
门派:无门无派
注册:2008年1月28日
4
 用支付宝给ESPERANTISTO付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给ESPERANTISTO

发贴心情
Mi tralegis ĉitie.
ip地址已设置保密
2008/1/29 19:57:14
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

在网上偶然发现 Don Harlow 的一点评论,与vejdo有关的:

#1611From: "Donald J. HARLOW" <donh@...>
Date: Sun Mar 13, 2005 5:30 am
Subject:
Penseo 160
 
  
 
 
Mi ricevis antaux kelkaj tagoj la 160an numeron de la literatura revuo
"Penseo". Dankon al Vejdo (WEI Yida), la redaktoro, kiu sendis gxin.

Multaj rememoros, ke en la 1990aj jaroj "Penseo" estis malgranda
nigra-blanka revuo, kvarpagxa, sur maldika papero, kiu liveris al la cetera
Esperanta mondo specimenojn el la (klasika kaj moderna) cxina literaturo.
Hodiaux la mirindajxoj de la elektronika epoko ebligas, ke gxi farigxu
multe pli alloga (ecx kolora!). Gxi tamen ankoraux liveras al la cetera
Esperanta mondo specimenojn el la (klasika kaj moderna) cxina literaturo.
En cxi tiu numero trovigxas (verkintojn mi metas en (), tradukintojn en []):

"Enamigxo de Lupo" - mikronovelo (LIU Wanli) [Vejdo]
"Mi Cxi Teron Amas" - poemo (AI Qing) [Peto]
"La Nura Amo" - poemo (CAI Tianxin) [YANG Fang]
"Pli Fore" - poemo (CAI Tianxin) [YANG Fang]
"Verda Sango" - poemo (CAI Tianxin) [YANG Fang]
"Songx' pri Mi mem" - poemo (CHEN Yu) [Hongjia]

Por interesitoj mi metis la PDF-version (gxi ankaux haveblas je
.doc-formato) en mian TTTejon cxe

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/penseo/penseo.pdf
													Gxi restas tie nur provizore (kaj nur pro tio, ke mi opinias la
Verio-servilon iom pli rapida ol tiu cxe elerno.net). Gxi, kaj cxiuj aliaj
numeroj de "Penseo" (ankaux la iamaj paperaj), legeblas ankaux en sia
arkivo cxe

http://www.elerno.net/penseo/penlisto.htm (*)

Cetere, estas iom amuze kaj iom konsterne rimarki, ke la vere sukcesaj
pioniraj pasxoj pri la reta eldonado de internaciaj Esperanto-bultenoj
venas ne el Euxropo aux Ameriko sed el Azio. Krom "Penseo" kaj "El Popola
Cxinio" en Cxinio, mi menciu ankaux la korean politikan (kontrauxmilitan)
retposxtan bultenon "La Solidareco" kaj la tut(orient)azian junularan
retposxtan bultenon "La Amikeco", kiuj lastaj utiligas la HTML-kapablojn de
retposxto por dissendi simile belajn (ilustritajn!) revuojn.

---

(*) Mi ne scias, kiom da homoj ekster Cxinio jam rimarkis la atentindan
TTTejon cxe elerno.net, sed espereble kelkaj literaturamantoj frandos
almenaux en la E-librejo cxe

http://www.elerno.net/elibro/elibroj.htm
												

ip地址已设置保密
2008/2/8 10:54:59

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询