Tan Xiuzhu
此主题相关图片如下:
SALUTE AL TAN XIUZHU
kiu bone servis kiel prezidanto de ĈEL dum 1995-2005
Tan Xiuzhu devis iĝi malgraŭvole
la kvina prezidanto de ĈEL.
Tre malfacila tasko, alta celo.
Dum brilas antaŭul' tro aŭreole.
Ni maltrankvilis por vi senkonsole.
Tamen laboras vi kiel modelo,
kaj Tan eĉ devis iĝi malgraŭvole
la sesa prezidanto de ĈEL.
Ambaŭ mandatojn vi plenumis sole
per pacienc', sincero kaj fidelo.
Vi konsekvence iĝas verda stelo.
Mil dankojn! Ni aklamas vin sangbole.
Tan Xiuzhu, heroinu malgraŭvole!