(杨为佳)
Arĝentsona Yang Weijia
Yang Weijia, alaŭdo arĝentsona,
kantadas soprane plezurplena.
En ĉia okaz’ amik-bonvena
aŭdiĝas kantvoĉo la beltona.
E-lingvon ja ŝi kun verv’ sindona
ellernas jam nun kun kor’ senĝena.
Yang Weijia, alaŭdo arĝentsona,
kantadas soprane plezurplena.
Regalas ŝi per kantad’ ĝojdrona
nin ĉiujn dum tempo streĉepena.
For nia mispenso morn-ĉagrena
jen flugu en ŝia voĉ’ kanzona.
Yang Weijia, alaŭdo arĝentsona.