dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 中国歌曲世界语翻译作品、歌曲世译的探讨
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj → Baleno(歌词欣赏27)

您是本帖的第 2146 个阅读者
平板 打印
标题:
Baleno(歌词欣赏27)
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
Baleno(歌词欣赏27)

Petole kaj ĝoje fendas la ondojn
Korpo fleksebla en la mond' sen kompar'
Plonĝante, ludante, la voston ŝvingante
Vivĝuas baleno en la vasta mar'

Vere imponas la granda mamulo
Ĝi ŝajnas la oceana regant'
Venkonto finfine, la homo obstine
Daŭrigas batali kontraŭ la margigant'

Refreno

Kiam krias baleno la akvo turbulas
Kaj kiam ĝi mortas koloriĝas la mar'
Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
Atendos harpun' de la hom', la barbar'

Kiam femalo deziras la amon
Ĝi logas partneron per sia kant'
Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
Preventas renkonton kun vira amant'

Ŝipoj kolosaj mortigas harpune
La beston plej grandan en la natur'
De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
Balenoleon' ili kunportas nur

Refreno

Se tio daŭras balen' baldaŭ estos
Sekvanta viktimo en trista seri'
Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
Novan katastrofon per agado de ni

Refreno
ip地址已设置保密
2017/10/6 7:46:52

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.18750 秒, 4 次数据查询