Mia Patrio (Elĉinbnigis Laŭlum)
Larĝas la river', ondas la torent';
per riza arom' parfumas la vent'.
Hejme mi kutime ĉe la bordo de l' river'
ĝuas la ŝipistajn kantojn
kaj la belonde la cigne blanka vel'.
Ho, superba la patri', kara hejma land', de mi;
sur la vasta hejma ter',
ĉie plene floras primaver'.
Ĉarma l' knabinar' kvazaŭ mar' de flor',
kaj l' junularo kun heroa kor'
por jam ekaper' de eden' sur ter'
vekis la montojn el dormo
kaj la formon ŝanĝis de la river'.
Ho, heroa la patrin',
kara hejmland' de mi;
sur la antikva hejma ter'
ĉie juna forto en prosper'.
Monto kaj river' brilas en bel',
larĝas la vojoj de liber';
por amik' de l' kor dolĉa vinlikvor'
sed por la lupsinjoroj
pretas ĉaspafilaj kugloj kaj pulvor'.
Ho, fortega la patri',
kara hejma land' de mi;
sur la sunbrila hejma ter'
ĉie floras paco en prosper'.