Shen malrapide levis sian piedon kaj li helpis ŝin surmeti la blankan baletŝuon.
“Haonian, ne faru tion!” subite ekkriis Chu Peiying el sub la scenejo. “Haonian, rapide malsupreniru. Rapide malsupreniru, mi petas!”
“Mi devas ripari la eraron, kiun mi faris, Peiying.” Post tiuj vortoj, Feng Haonian direktis sian rigardon plenan de amemo al Feng Wei, sia filino.
Ĝuste tiam melodia muziko subite alŝvebis de ĉirkaŭe. Kaj samtempe Shen Monian jam piruetis sub la gvido de Feng Haonian sur la scenejo.
“Rapide malsupreniru, mi petas, Haonian!” Tiumomente Chu Peiying ploris singulte, tremante kaj brakumante Feng Wei firme.
Kiam Feng Wei senrimede rigardis ĉion ĉi tion, lamplumo subite estingiĝis. En palpebruma daŭro la tuta aŭlo estis glutita de mallumo, sed la muziko ankoraŭ daŭre sonis.
Kiam Feng Wei sin trovis en paniko, subite leviĝis du buloj da brila fajrolumo sur la scenejo. Shen Monian kaj ŝia patro estis volvitaj per brulantaj flamoj. En la ardanta fajrolumo ili ambaŭ ankoraŭ elegante dancis laŭ la muziko.
“Paĉjo!” Feng Wei ekkriis kaj pretis sin ĵeti sur la scenejon. Tuj ĉe la momento fajrolumo subite estingiĝis kaj lamplumo refoje ekbrilis.
La tri homoj piede de la scenejo samtempe direktis sian rigardon al la scenejo. Vidiĝis en la centro de la scenejo paro da blankaj baletŝuoj, kaj la du dancantoj jam malaperis senspure.