IV.
La orkolora rafano plumbe falis sur la riversurfacon kaj ŝprucigis akverojn. Ĝi drivis kelkan tempon kaj malrapide sinkis ĝis la riverfundo, sur kiu ĝi lante ruliĝis kaj tavolo post tavolo da flava sablo rapide kovris ĝin. De la riversurfaco, kie ĝi plaŭde falis, leviĝis densa nebulo. Ĉe la tagiĝo, la rivervalo pleniĝis je nebulo, sub kiu riverakvo ĉagrenite plorĝemis. Kelkaj anasoj, kiuj tre frue vekiĝis, staris ĉe la riverrando, melankolie rigardante la ruliĝantan nebulon. Unu el ili senpacience riskis ŝanceliri al la rivero. Antaŭ la prosperantaj akvoherboj ĝin blokis la densa nebulo kiel kulovualo. Ĝi streĉis la kolon maldekstren aŭ dekstren aŭ antaŭen, sed la spongeca nebulo kontraŭstaris elaste, kaj ĝi vole nevole retroiris, plende kvakante. Poste la suno elŝoviĝis kaj tranĉis per siaj spadecaj radioj la nebulon en stratetojn kaj tunelojn. La anasoj vidis, ke, en tia strateto, alta maljunulo, ŝultroportante litaĵo kaj kelkajn pezajn feraĵojn, laŭiris la riveron okcidenten. La maljunulo havis tre elstaran dorsoĝibon, kaj la peza ŝarĝo tiel forte subpremis lian ŝultron, ke lia kolo streĉiĝis kiel cigno. Lin sekvis brunhaŭta knabo kun nudaj torso kaj piedoj. La viranaso interŝanĝis rigardon kun la anasino, signifante: Ĉu vi ankoraŭ memoras? Tiufoje estis li, kies sitelo puŝegis kontraŭ salikarbo kaj ruliĝis en la riveron, kaj li mem ventrokuŝis sur la digo kiel hundo, kaj fine li enakviĝis kaj trenis la sitelon kun iom da restanta akvo, kaj la sitelo preskaŭ frakasis tiun senhontan tadornon… La anasino haste respondis: jes, jes, tiu abomeninda tadorno ĉiutage ĝenas min per obscenaj vortoj, ĝi ja meritas frakasiĝon…
Irante malrapide ĉe akvorando, la knabo penis travidi la malklaran nebulon. Li aŭdis anasojn brue kvakadi sur la transa bordo. Kaŭriĝinte, li apogis sian verton sur genuojn kaj ĉirkaŭprenis fridajn krurojn per ambaŭ manoj. Li sentis, ke la suno elvenas kaj varmigas lian dorson, kvazaŭ forĝista fornego ardus malantaŭ lia dorso. Nokte li ne reiris hejmen kaj dormis en pontkaverno. Ĉe kokkrio je tagiĝo, li aŭdis la maljunan forĝisto sonore diri kelkajn vortojn, kaj post tio ĉio reiris al silento. Ne plu endormiĝinte, li paŝis sur la glacie malvarma sabla tero al la riverbordo. Li vidis la ĝiban dorsfiguron de la maljuna forĝisto, sed kiam li volis lin postkuri, neatendite li stumblis kaj peze falis sur siajn sidvangojn, kaj apenaŭ li sin starigis, la maljuna forĝisto jam malaperis en malklaran nebulon. Nun li kaŭris, rigardante, ke la sunlumo tranĉas la nebulon kiel sojkazeon. Li vidis la anasojn sur la transa bordo, kaj tiuj lastaj ankaŭ digne rigardis lin. La senvualita akvosurfaco blindige brilis kiel arĝento. Pro tio, ke li ne povis vidi la fundon de la rivero, li sentis grandan malesperon. Li aŭdis ekbruadon sur la konstruejo. Vicdirektoro Suno Liu laŭtsone sakris: “Fik! Okazis io stranga en forĝejo! Sen permeso la maljunulaĉo foriris kun sia litaĵo kaj la friponeto ankaŭ malaperis senspure! Kiel oni sekvu disciplinon!”