“Nigra Knaĉjo!”
“Nigra Knaĉjo!”
“Ĉu tiu estas Nigra Knaĉjo? Jen, li kaŭras ĉe akvorando!”
La junulino kaj Eta Ŝtonhakisto alkuris kaj
“Kompatinduleto, kion vi faras, kaŭrante ĉi tie?” La junulino permane deprenis pajlerojn de sur lia verto, dirante: “Ne kaŭru ĉi tie. Estas tre malvarme.”
“Hieraŭ nokte ankoraŭ restis kelkaj batatoj. Petu al Unuokululo baki por vi.”
“Maljuna majstro jam foriris,” peze diris la junulino.
“Foriris.”
“Kion fari? Ĉu oni lasu lin sekvi Unuokululon? Se tiu turmentos lin?”
“Zorgu pri nenio. Ĉiajn ajn suferojn tiu ĉi knabo povas elteni. Kaj krome, mi certas, ke li ne riskos fari ion troan al la knabo, se ni pretos interveni.”
Subtenante la knabon, ili ambaŭ iris al la konstruejo. Kaj la knabo returnis sian kapon je ĉiu paŝo.
“Stultuleto, iru, iru. Kion interesan vi volas vidi?” Eta Ŝtonhakisto ekpinĉis lin je la brako.
“Mi pensas, ke vi hundidaĉo estas forportita de maljuna kato!” diris Suno Liu kontraŭ la knabo. Li demandis al la juna forĝisto: “Kio pri vi? Ĉar vi jam devigis la maljunulon foriri, vi ne devas prokrasti la laboron. Se vi ne sukcesos bone elhardi borilojn, mi elfosos vian solan okulon.”
La juna forĝisto ekridetis, dirante: “Atendu kaj vidu, Ĉefo Liu. Tamen mi postulas la porcion da greno de la maljunulo, alie mi ne konsentos.”
“Mi pririgardu vian majstrecon. Se vi taŭgas, estas bone, alie, ankaŭ vi forruliĝu malbenite!”
“Faru fajron, mia adopta filo,” la juna forĝisto ordonis al la knabo.