dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《透明的红萝卜》(莫言)(38)

您是本帖的第 1410 个阅读者
树形 打印
标题:
《透明的红萝卜》(莫言)(38)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《透明的红萝卜》(莫言)(38)

Kiam la knabo surgrimpis la digon, li aŭdis la vokon de la junulino Lekanteto de malproksime. Li returnis sian kapon, sed la sunlumo blokis lian rigardon. Li malsupreniris la digon kaj enŝoviĝis en jutkampon. Jutplantoj kreskis malorde, nek en vico nek en sulko. En la dense prisemita loko ilia tigoj maldikis kiel fingroj aŭ krajonoj, dum en la maldensa prisemita loko ili dikis kiel falĉil-teniloj aŭ homaj brakoj, ĉiuj kun sama alteco. Kiam li rigardis la jutkampojn starante sur la digo, tiuj etendiĝis kvazaŭ ondetiĝanta lago. Dum li dismetis dikajn aŭ maldikajn jut-tigojn kaj iris antaŭen, la malmolaj pikiloj sur la tigoj pikis lian haŭton kaj maturaj jut-folioj multenombre falis. Baldaŭ li atingis la lokon paralelan al rafan-kampo kaj turninte sin rektangule, iris okcidenten. Proksime, li kuŝigis sin surventre kaj malrapide rampis antaŭen. Baldaŭ li vidis la kampon plenan je malhele verdaj folioj de rafanoj. Interspace de rafan-folioj sin montris ruĝaj rafanoj sub la sunlumo. Tuj kiam li volis elrampi el la jutkampo, li retiriĝis. Maljunulo, rampante inter la sulkoj de rafanoj, elprenis el la sako tritikgrajnojn kaj punkte plantis ilin inter la sulkoj. Sub la arda aŭtuna suno, lia spino sub blanka vesto ŝvite malsekiĝis kaj polvo levita de venteto kotkolorigis la malsekigitan lokon. La knabo genue retiris sin kelkajn paŝojn. Kuŝante surventre sur la tero, li ripozigis sian mentonon sur la brakoj kaj rigardis tiujn rafanojn tra la interspaco de jut-tigoj. En la rafankampo sennombraj ruĝaj okuloj rigardas lin kaj tiuj rafanfolioj dummomente fariĝis ebon-nigraj haroj, moviĝantaj kiel plumoj de flugbirdoj…

Ruĝvizaĝa viro aliris grandpaŝe el la batatkampo kaj haltis malantaŭ la maljunulo, subite demandante: “He, maljunulo, ĉu vi diris, ke vi estas priŝtelita lastnokte?”

La maljunulo tuj leviĝis konfuzite kaj respondis kun pendantaj brakoj: “Jes, ses rafanoj estas forŝtelitaj, sed iliaj foliaroj restas, kaj ok grapoloj da batatoj forŝtelitaj, sed restas iliaj rampaj tigoj.”

“Mi timas, ke ilin forŝtelis tiuj malbenitaj konstruantoj de la baraĵo. Estu iom singardema kontraŭ ili. Revenu por tagmanĝo pli malfrue.”

“Mi jam aŭdis, grupestro,” diris la maljunulo.

La knabo kaj la maljunulo okule sekvis la ruĝ-vizaĝan viron ĝis li suriris la digon. La maljunulo sidiĝis en la rafan-kampo, alfronte al la knabo. Tiu panike refoje retiris sin je kelka distanco. Tiam lia rigardo estis barita de densaj jut-tigoj.

“Nigra Knaĉjo!”

“Nigra Knaĉjo!”

Starante sur la digo, Eta Ŝtonhakisto kaj la junulino vokadis al la jutkampoj, kun iliaj dorso al la suno. La sunlumo banis la homamason disiĝantajn post laborhoro.

“Mi vidis lin enŝoviĝi en jutkampon, kaj mi supozis, ke li volas pisi aŭ feki tie,” la junulino diris.

“Ĉu Unuokululo tiranis lin refoje?” dubis Eta Ŝtonhakisto.

“Nigra Knaĉjo!”

“Nigra Knaĉjo!”

ip地址已设置保密
2012/12/11 11:23:21
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

   黑孩爬上河堤时,听到菊子姑娘远远地叫了他一声。他回过头,阳光捂住了他的眼。他下了河堤,一头钻出黄麻地。黄麻是散种的,不成垅也不成行,种子多的地方黄麻杆儿细如手指,铅笔;种子少的地方,麻杆如镰柄,手臂。但全都是一样高矮。他站在大堤上望麻田时,如同望着微波荡漾的湖水。他用双手分拨着粗粗细细的麻杆往前走,麻杆上的硬刺儿扎着他的皮肤,成熟的麻叶纷纷落地。他很快就钻到了和萝卜地平行着的地方,拐了一个直角往西走。接近萝卜地时,他趴在地上,慢慢往外爬。很快他就看到了满地墨绿色的萝卜缨子。萝卜缨子的间隙里,阳光照着一片通红的萝卜头儿。他刚要钻出黄麻地,又悄悄地缩回来。

一个老头正在萝卜垅里爬行着,一边爬一边从口袋里往外掏着麦粒,一穴一穴地点种在萝卜垅沟中间。骄傲的秋阳晒着他的背,他穿着一件白布褂儿,脊沟溻湿了,微风扬起灰尘,使汗溻的地方发了黄。黑孩又膝行着退了几米远、趴在地上,双手支起下巴,透过麻杆的间隙,望着那些萝卜。萝卜田里有无数的红眼睛望着他,那些萝卜缨子也在一瞬间变成了乌黑的头发,象飞鸟的尾羽一样耸动不止……

    一个红脸膛汉子从地瓜地里大步走过来,站在老头背后,猛不丁地说:“哎,老生,你说昨天夜里遭了贼?”

    老头手忙脚乱地爬起来,垂着手回答:“遭了,偷了六个萝卜,缨子留下了,地瓜八墩,蔓子留下了。”

    “怕是让修闸的那些狗日的偷去了,加点小心,中饭晚点回去吃。”

    “我听着啦,队长。”老头儿说。

    黑孩和老头一起,目送着红脸汉子走上大堤。老头坐在萝卜地里,面对着孩子。黑孩又惶乱地往后退出一节,这时,密密麻麻的黄麻把他的视线遮住了。

    “黑孩!”

    “黑孩!”

    姑娘和小石匠站在大堤上,对着黄麻地喊着。他们背对着正晌的太阳,阳光照着散工的人群。

    “我看到他钻到黄麻地里,我还以为他去撒尿拉屎了呢!”姑娘说。

    “独眼龙难道又欺负他了?”小石匠说。

    “黑孩!”

  “黑孩!”
ip地址已设置保密
2012/12/11 11:24:29

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询