La sekvantan matenon, antaŭ ol la suno elvenis kaj la luno ankoraŭ perdis siajn lumbrilojn, aroj da nigraj korvoj panike kriante preterflugis super la konstruejo, forlasante siajn malpurajn plumojn sur la konstruejo. Sur la orienta horizonto stariĝis strekegoj da grizaj nuboj
Kiam la suno leviĝis iom alte, Eta Ŝtonhakisto portis du borilojn por riparado, du novajn borilojn, kiuj valoris po kvar-kvin juanojn. La juna forĝisto ĵetis malvarman rigardon al Eta Ŝtonhakisto kun radianta mieno, sed tiu lasta ne perceptis tion, ĉar feliĉaj okuloj vidis nur feliĉecon. La knabo eksentis internan timon, rimarkinte, ke la forĝisto mistifikos Etan Ŝtonhakiston. La juna forĝisto varmigis la du borilojn arĝente inkandeskaj, malzorgeme pintigis ilin per martelado kaj tuj trempis ilin tute en la akvon…
Eta Ŝtonhakisto forportis ilin, kaj la juna forĝisto montris fieran rideton ĉe la buŝangulo. Palpebruminte al la knabo, tiu diris: “Diablo prenu lin! Ĉu li rajtas uzi la borilojn harditajn de mi? Filo mia, ĉu li rajtas?” La knabo retiriĝis en angulon, forte tremante. Post kelka momento, Eta Ŝtonhakisto revenis kaj ĵetis la du borilojn antaŭ la junan forĝiston, insultante: “Unuokululo,
“Diablo prenu vin! Pro kio vi krias?” diris la juna forĝisto.
“Jen, malfermu vian solan okulon por rigardi!”
“Viaj boriloj ne estas bonkvalitaj.”
“Fik! Vi intence priludas min.”
“
“Vi, vi…” Morte paliĝinte pro kolero, Eta Ŝtonhakisto diris: “Elvenu, se vi estas bravulo!”
“Ĉu mi timas vin!” Deŝirinte oletukon ĉirkaŭ la talio, la juna forĝisto elpaŝis nudedorse
Starante sur la sablejo antaŭ la baraĵo, Eta Ŝtonhakisto demetis jakon kaj ruĝan sportveston, kaj restigis nur veŝton sur la korpo. Kvankam li aspektis
“Ĉu interbati ĝentile aŭ perforte?” malestime demandis la juna forĝisto.
“Laŭ via plaĉo,” ankaŭ malestime respondis Eta Ŝtonhakisto.
“Pli bone vi reiru hejmen peti de via patro skriban ateston, ke mi ne kompensu, se mi batmortigos vin.”
“Pli bone vi hejmeniru prepari la ĉerkon.”