Insultante, ili alproksimiĝis vidalvide. La knabo kaŭris malproksime, senĉese tremante. En liaj okuloj, la komenca interbatalo ŝajnis infanludo. Eta Ŝtonhakisto sputis salivon al la vizaĝo de la juna forĝisto, kaj tiu eksvingis sian longan brakon por pugnobati, sed la pugno maltrafis lin, kiu evitis. Denove salivosputado, alia pugnobato, evitado, maltrafo. Tamen antaŭ ol Eta Ŝtoinhakisto sputis salivon triafoje, la pugno de la juna forĝisto atingis lian ŝultron kaj lia korpo kontraŭvole faris turnon.
Surprizite oni ilin ĉirkaŭis de ĉiuj flankoj, kriante: “Ne interbatu, ne interbatu.” Sed neniu elvenis disigi la interbatantojn. Poste eĉ paciga krioj malaperis. Kun larĝigitaj okuloj kaj retenata spiro, oni spektis,
Estis malfacile decidi, kiu estis la gajninto.
Rigardantoj ekplodis per ovacio.
La juna forĝisto, ekstarinte, sputis sangan salivon, kun flanken klinita kapo,
Leviĝinte, Eta Ŝtonhakisto ŝin ĵetis al li. Blanka kaj nigra korpoj ree kuniĝis. Ĉifoje Eta Ŝtonhakisto klinis sian korpon pli malalten, por ke la rivalo ne sukcesu ataki lian suban parton de la korpo. Kvar brakoj firme interplektiĝis. Kelkfoje Eta Ŝtonhakisto levis lin kaj turniĝadis ronde, sed li ne povis faligi lin teren. Li anhelis, ŝvitante tutkorpe, dum la juna forĝisto elverŝis neniun guton da ŝvito. Pro manko de sufiĉa forto, Eta Ŝtonhakisto faris kelkajn mispaŝojn kaj ekhavis malklaran vidon. Je ioma malatento, liaj brakoj estis dismetitaj, kaj lia rivalo firme strangolis lian talion, ke li ne povis elspiri regule. Refoje li surdorse falis teren.
En la tria rundo, Eta Ŝtonhakisto fiaskis des pli mizere. La juna forĝisto enŝoviĝis sub lian intergambon kaj ĵetis lin eĉ du metrojn malproksime.