Li tange kaj ŝanceliĝe kuris sur la balustrado. Sube la griz-blua riverakvo respegulis lian deformitan figuron. Li kuradis de orienta fino al la okcidenta kaj reen, kantante: “De Pekino al Nankino, oni neniam vidas, ke la elektra lampo estas tir-ŝaltita en pantalonforko, ge li long ge li ge long, li ge long, li ge long. De Pekino al Nankino, oni neniam vidas, ke katapulto estas ludita en pantalonforko…”
Kelkaj aŭdacaj ŝtonhakistoj kuris supren de la baraĵo kaj tiris lin malsupren. Penege baraktante, li sakris: “Ne zorgu pri mi, vi malbenitaj. Mi estas elita akrobato. En filmo tiuj junulinoj dancas sur ŝnuro, kaj mi iras sur balustrado de la baraĵo. Diru al mi, kiu diable estas pli kompetenta…”
Fine, spiregante pro granda peno, kelkaj tiris lin en la pontkavernon. Li kolapsis sur la teron
Oni subite trovis, ke la knabo surportas grandan veston, kiu eĉ kovras lian pugon. La vesto estis nova kaj el dika kaj peza dreliko, kiu ne povis estis eluzita eĉ kvin jarojn pro sia uz-rezisteco. Lia kalsoneto elmontris nur mallongan parton, kvazaŭ punto de la vesto. Liajn piedojn kovris paro da novaj kaŭĉukaj ŝuoj. Pro trograndeco de la ŝuoj, li devis strikte kunligi la laĉojn, tiel ke la ŝuoj ŝajnis du graskapaj katfiŝoj.
“Ĉu vi aŭdis, Nigra Knaĉjo? Kion via majstro volas vin fari?” diris maljuna ŝtonhakisto, pikinte lian dorson per piptubo.
La knabo eliris el la pontkaverno, supreniris la baraĵon kaj enŝoviĝis en jutkampon. Tie malklare videblis vojeto kaj juttigoj jam estis dismetitaj flanken. Li haltigis siajn piedojn. Ĉi tie granda spaco da jutplantoj kuŝis sur teron, kvazaŭ oni ruliĝis sur ĝi. Frotante siajn okulojn per mandorso, li eligis plorsingulton kaj daŭre iris antaŭen. Post kelka tempo, li kuŝigis sin surventre kaj enrampis en la rafankampon. Sen vidi tiun malgrasan maljunulon, li rektigis sin kaj iris en la mezon de la kampo. Kaŭriĝinte, li vidis, ke la punkte plantitaj tritikoj inter sulkoj de rafanoj jam montris siajn purpur-ruĝajn ĝermojn. Genuinte, li eltiris rafanon, kies maldikaj radiketoj kaj grundo eligis sonon