dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Vojaĝo al Tajvano

您是本帖的第 1435 个阅读者
树形 打印
标题:
Vojaĝo al Tajvano
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Vojaĝo al Tajvano

Vojaĝo al Tajvano
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
1. Al longe sopirata loko
trans la mar’
mi suriris jam
la teron nekonatan
sed intiman kun viv-gam’
sen ajna malam’

l’ insulo
kun bela pejzaĝ’
riĉas kaj fruktodonas
invitas al la vojaĝ’
al sia miraĝ’

finfine
jen plenumis mi
la sopiron delongan
kune kun la famili’
por vizit’ al ĝi

2. Yehliu geologia parko
ĉemare
groteskaj ŝtonoj
alloge punktas dise
kun laŭtaj ondaj sonoj
—naturaj donoj

turistoj
kriadas kun mir’
vete fotiĝas kune
pro marpejzaĝa altir’
aŭ gapa admir’

spektaklon
kreas la natur’
homoj ĝuas kaj spektas
ĝoje kun granda plezur’
des pli kun kor-pur’

3. Malnova rezidejo de Ĝjang Kaj-ŝek
la gravul’
jam forlasis for
nur dom’ ankoraŭ restas
oni pri lia labor’
kalkulas en kor’

loĝejo
okcident-stila
sidas en bela medi’
kun kvieto trankvila
sunlumo brila

la bosko
plenas en ĝarden’
je mirigaj sekretoj
delikata pensfaden’
skrupulo kaj ĝen’

ip地址已设置保密
2013/1/28 11:29:13
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

4. Moderna templo
jen staras
domeg’ impona
la trideksep-etaĝa
kun tegmentpinto krona
tintil’ belsona

la templo
tute malsame
kiel tiuj antikvaj
ŝanĝiĝis multe jame
ja monde fame

ne flirtas
fumo incensa
pro media protekto
nur vizitfluo densa
preĝado mensa

5. Lun-suna lago
ja vasta
spac’ de akvaro
glimas per rulaj ondoj
sub ĉiela blu-klaro
—natura raro

nutritas
ŝi per la lumo
suna kaj luna vere
vivanta en brakumo
de nebul-fumo

navedas
jaktoj leĝere
glitante sur arĝento
kun turistoj fiere
ĝoje libere

ravite
huraas ĥore
turistoj jen plenĝorĝe
foj-refoje fervore
tre bonhumore

6. Monto Ali
prosperas
la verda mondo
la ĉielon dividas
arboj per tranĉa tondo
sur alta monto

sporade
penetras lumo
tra foliaro densa
vibranta kiel plumo
kun venta zumo

enspiras
homoj profunde
oksigenon puregan
tra la nazo abunde
rundo-post-runde

ip地址已设置保密
2013/1/28 11:30:08
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

7. Sud-pinto de la insulo
senĉese
blovadas vento
ŝancelante turistojn
plorante kun lamento
sufoka sento

leviĝas
ondoj en maro
siblas herboj ĉeborde
arboj kurbas kun knaro
preskaŭ sen staro

sin sentas
oni komforte
sub pelado de vento
sed volvas vestojn forte
stumblas laŭsorte

8. Kanjono Taroko
langvore
fluas la river’
inter montoj apikaj
saltas trans rok-barier’
fole kun liber’

surkape
pendas danĝeraj
minacantaj rokmuroj
kun ŝtonglitoj misteraj
kaj faloj teraj

turistoj
ĉiu kun helmet’
kontraŭ ebla akcident’
iras per singarda tret’
kun kor-malkviet’

9. Pluvo en Tajpei
tre ofte
pluvas senĉese
piedantoj kunportas
ombrelon ja necese
—tre interese

sed tie
la pluv’ ne ĝenas
se vi sub dom-arkado
aĉetas kaj promenas
ĉar arkoj ĉenas

la pluvon
ĝuas kun plezur’
oni nepoluitan
en pluvo-evita kur’
kun paŝa murmur’

ip地址已设置保密
2013/1/28 11:30:48

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询