Ni staru kun vi, gefratoj!
Ni staru kun vi, gefratoj!
okaze de la granda tertremo en Ya’an*
Eble estis vi survoje al labor’,
eble kuŝis vi ankoraŭ en la lit’,
eble matenmanĝis vi kun apetit’,
eble sidis vi en dom’ kun gaja kor’,
forte l’ tero skuiĝadis en ĉi hor’,
montoj brue krevis jen per roka glit’,
falis muroj kaj tegmento kun krepit’,
sonis orelpika konfuza rumor’.
Trafis vin subite la granda tertrem’,
kaj vi jam baraktis jen en agoni’.
Ne timu, gefratoj, sen timema ĝem’.
Sukurantoj kuras jam kun energi’
al vi por vin liberigi el dilem’.
Firme staru ni l’ ĉina popol’ kun vi!
*Ya’an situas en la okcidenta parto de Sichuan-provinco, Ĉinio. En la 19-a de aprilo, 2013, tie okazis 7-magnituda tertremo.
[此贴子已经被作者于2013-4-21 10:13:29编辑过]