La floro de malbono (11)
—Vejdo—
Glata kaj bonstila lingvaĵo ofte decidas la bonkvaliton de literaturaĵo (kompreneble inkluzive de poemoj), sed, male, se oni malzorgeme ŝovas en sian verkon nekomprenaĵojn aŭ nelogikaĵojn, oni certe ne aprecas ĝin kun ĝuo. En multaj poemoj de Vadant mi trovis tiaĵojn, kiuj ofte malhelpas legadon de la legantoj. Jen estas unu ekzemplo:
ĈE ONDON MOLAN (33)
Mi tiel mergiĝu en via tenero
For de venta ĝeno kaj pluva ribelo?
El karminaj lipoj mi nektaron trinku
Kaj en la favorajn okulojn mi sinku?
Kiam salik-branchojn zefiro karesas,
Kiam matenruĝo sur ĉielon presas,
Kiam vi leĝere kombas mian haron,
Kiam mute tordas vi vian falbalon,
Antaŭ treme sveltaj manoj lotusfloraj,
Antaŭ la okuloj kristale favoraj,
Ĉu mi do tra maron flosu per-petale?
Aŭ mi ree naĝu dolĉon ĝis-finale?
La vivo bezonas havenan aŭ velan?
Mi estu ĉe ondon molan aŭ severan?…
Pri la supra poemo mi ne volas aserti, ke ĝi estas malbone verkita peco, sed ĝiaj malglataĵoj kaj nelogikaĵoj tre ĝenas min dum legado. En la unua strofo mi renkontas du problemojn. Sen legi la paralelan ĉinan version, mi vere ne komprenas, kies “karminajn lipojn” kaj “la favorajn okulojn” la versfaranto aludas. Almenaŭ li devus aldoni antaŭ tiuj vortgrupoj konvenajn posesivojn, kiaj viaj, ŝiaj kaj miaj, ĉar la tria kaj kvara linioj konsistigas kompletan frazon. Se li klare aldonus la posesivojn, la senco de tiuj linioj estus elvokitaj. Tio absolute ne estas la implicitecon de poemoj, per kiu Vadant ofte defendas sin pretekste. La dua problemo kuŝas en la imagoj de la tria kaj kvara versoj. Kompreneble la versfarantoj povas disvolvi sian imagipovon, eĉ senliam, sed la imagoj (bildoj) devas esti subaze de komprenebleco. “El karminaj lipoj mi nektaron trinku” komprenigas, ke tiuj “karminaj lipoj” povas produkti “nektaron” aŭ provizi “nektaron” por trinki. Laŭ mia komprenado, tiu imago estas nekredeble troa hiperboligo ekster onia imago. Kaj “sinki en la okulojn” ankaŭ estas nekonvena imago, kiun la legantoj nefacile digestas.
La dua kaj tria strofoj prezentas nelogikan frazon. Fakte en tiuj linioj troviĝas kvar kiam-subpropozicioj kaj du antaŭ-adjektoj kaj ĉefpropozicio “ĉu mi do tra maron flosu per-petale (ĉi tie la demandsigno devus esti forstrekita) aŭ mi ree naĝu dolĉon ĝis-finale?”. Tio signifas, ke la kvar kiam-subpropozicioj kaj du antaŭ-adjektoj samtempe kvalifikas la ĉefpropozicion, kaj sub tiuj kondiĉoj la ago de la ĉefpropozicio okazas. Tio kompreneble estas nelogika, se ne paroli pri la enhavo de la frazo. Kaj krome “matenruĝo presas sur la ĉielon” kaj “naĝu dolĉon” malhelpas la legadon, ĉar laŭ PIV la uzo de “presi” estas “presi ion sur ion” , en kiu la unua “ion” estas ellasita, kaj “naĝi” estas netransitiva verbo, kiu ne postulas objekton (vere oni ne scias, kion “naĝu dolĉon” signifas).
Krom la supraj nekonvenaĵoj mi scivolas, kion Vadant ellasis post “havenan aŭ velan” en la lasta strofo. Li ofte plaŭplaĉe ellasis en siaj poemoj ion, kio perpleksigas la legantojn. Kompreneble oni povas fari raciajn ellasojn, kiuj la legantoj povas subkompreni. Sed mi supozas, ke li ellasis ion nur por rimigi la du liniojn en tiu ĉi strofo: “velan” kaj “severan”, kio nature difektas la sencon de la poemo. Li ofte kontraŭdiras, kial li ne povas fari ellasojn, dum la grandaj poetoj povas. Mi devas diri, ke oni kompreneble faras raciajn ellasojn, se ili ne detruas la sencon de la poemoj.