dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Fiasko en tradukado de poemoj

您是本帖的第 1344 个阅读者
树形 打印
标题:
Fiasko en tradukado de poemoj
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Fiasko en tradukado de poemoj

Fiasko en tradukado de poemoj
Komentoj pri kvar tradukoj de Vadant
—Vejdo—
Laŭ la tradicia metodo pri tradukado de ĉinaj antikvaj poemoj, ĝenerale, por fidele reprodukti la la originalan poemon oni uzas double tiom da Esperantaj silaboj, kiom da ĉinaj ideogramoj. Kial tion fari? Ĉar estas granda distanco inter Esperanto kaj la ĉina lingvo en multaj flankoj. Kiam oni tradukas ĉinajn antikvajn poemojn en Esperanton, oni devas konsideri la diferencon de la du lingvoj. Temas pri vortoj de du lingvoj. Pro koncizeco de la ĉinlingva vortigo, se oni volas esprimi la kompletan sencon de la ĉinaj ideogramoj, oni devas uzi pli multajn Esperantajn vortojn (silabojn). Ekz. por unu ĉina ideogramo “火”, oni esperimas ĝin per dusilaba “fajro”; por “河” oni devas uzi trisilaban vorton “rivero”. Tio indikas, ke oni devas uzi pli da silaboj de Esperanto por esprimi la sencon de unu ĉina ideogramo. Laŭ kalkulo, por esprimi la sencon de unu kvin-ideograman verson de ĉina poemo oni bezonas averaĝe ĉirkaŭ dek silabojn de Esperanto. La tradukoj el ĉinaj antikvaj poemoj fare de alilandaj kaj ĉinaj samideanoj jam pruvis ĝusta la supran verŝajnan principon de tradukado. Sed ni aŭdis la malaproban voĉon. Ekzemple Vadant asertas, ke oni devas traduki tiajn poemojn en Esperanton per samnombraj silaboj de Esperanto, kiom la samnombraj ĉinaj ideogramoj. En sia praktiko li ankaŭ reproduktis kelkajn ĉinajn antikvajn poemojn laŭ sia propra aserto. Do kio estas la rezulto? Nun ni pririgardu liajn kvar tradukojn de “竹里馆” far Wang Wei. Por faciligi nian studadon mi citu la originalan poemo:

王维 (701-761)
竹里馆
独坐幽篁里,
弹琴复长啸。
深林人不知,
明月来相照。
Lia unua traduko legiĝas:
En Bambuaro

Bambuare sol’.
Kordojlud’ kaj kri’.
Eĥas lun-favor’
Al la melodi’.

Vere Vadant tradukis ĝin (kvin-ideogramajn versojn) per kvin (se ne enkalkulante eliziitan silabon) silaboj de Esperanto. La tradukpoemo konsistas el tri kompletaj frazoj. Se ni ne komparu lian tradukon kun la originalo, la unua frazo “Bambuare sol’.” donas preskaŭ neniajn informojn al la legantoj, ĉar laŭ la originalo la unua verso devas legiĝi kiel “mi sidas sola en bambuaro”, sed en la traduko, “bambuare” signifas aŭ “en bambuaro” aŭ “kiel bambuaro”, kaj “sol’” (laŭ la difino, “solo” signifas “unu sola afero” aŭ “peco, kiun ludas unu sola artisto”, sed ne “unu sola homo”, des malpli “mi sola”) necerte aludas la aŭtoron. Fakte ĝi perdis multe da informoj de la originalo. La dua verso en la traduko “Kordojlud’ kaj kri’.” nur prezentas du aferojn “kordojlud’” (pardonon, ĉu oni povus elfari tian kunmetitan vorton? Ĉu “kordoj” estas muzikilo?) kaj “kri’”, kiuj absolute ne povas fidele prezenti la sencon de la originalo “弹琴” kaj “长啸”. La tria kaj kvara versoj ankaŭ perdis multe da originalaj informoj, kiaj “深林人不知” kaj “相照”. De ĉi tiu traduko, kion la legantoj povus kompreni? Se tradukantoj ne povas komuniki al la legantoj, kion la originalo esprimas, tio certe estas la fiasko de tradukantoj.
En la dua traduko de Vadant, li aldonis po du silabojn al ĉiu verso:

En Bambuaro

Bambuare sida sol’.
Kordojlud’ kaj kri’ el kor’.
Tra la densa foliar’,
Eĥe venas lun-favor’.

Jes, se oni pliigas silabojn por komuniki la sencon de la originalo, la traduko povas doni pli da informoj. Sed Vadant ankoraŭ ne bone reproduktis la bildojn de la originalo. La problemo kuŝas en tio, ke la tradukinto ne bone posedas la lingvon Esperanto kaj mankas al li esprimmanieroj. En la unua verso “Bambuare sidas sol’.” , ĉu “sol’” egalas al “mi sola”? Ankoraŭ io konvena mankas en la verso. Kompare kun la unua traduko, la dua verso pliiĝas per “el kor’”, kio ne estas substanca pliigo de informo. Fakte la tradukinto ne havis trafan komprenon pri “长啸”, kiu signifas “fajfi per buŝo”. La tria kaj kvara perdis same tiom da informoj, kiom la unua traduko, ĉar “tra la densa foliar’” ne estas la originala informo.
Kaj lia tria traduko legiĝas jene:

En Bambuaro

Sol’.
Kordojlud’ kaj kri’ el kor’.
Tra bambu’
Eĥas lun-favor’.

Vadant provis esprimi la originalon eĉ per pli malmulte da silaboj ol la tuta originalo. Li uzis 16 silabojn por reprodukti 20 ideogramojn de la originalo. Kompreneble tio ne eblas. Krom samnombraj perditaj informoj, li eĉ detruis la bonordan longecon de la originalo. Fakte li uzis ĉineskan skemon “Shiliuziling” por paki la originalan poemon. Denove li ruinigis la belan aspekton de la originala poemo.
Lia kvara traduko ŝajnas pliboniĝinta, ĉar li uzis la tradician tradukmetodon kaj pliigis la nombron de silaboj de ĉiu verso ĝis 16 silaboj. Jen lia traduko:

En Tufaro De Bambu’

En tufaro de bambu’
Sidas sola mi kun ĝu’,

kordojn ludas mi per kor’.
Kaj long-laŭtas voĉsonor’.

Eĥas branĉoj per susur’.
Ĝenitiĝas neniul’.

Nur lumluno en ĉi hor’,
Min karesas kun favor’.

Kompreneble pli da silaboj signifas pli da informoj. Sed pro difektoj en la lingvaĵo de la tradukinto kelkaj fuŝaĵoj aperas, ekz. “tufaro” (“Tufo” mem estas kolektiva substantivo kaj “–ar-” ne estas bezonata. Krome ĝi indikas “densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj”, kaj ne konvenas al bambuoj, arboj k.s.), “en tufaro de bambu’” (Kial “bambu’” staras en singularo?), “kordojn ludas mi per kor’” (Kial “per kor’”, sed ne “per mano”?), “long-laŭtas” (Eble “longe daŭras voĉsonor’” pli konvenas.), kaj “ĝenitiĝis neniul’” (La strukturo “ĝenitiĝis” eble miskomprenigus la legantojn. Kial ne uzi “ĝenis”, ĉar la originala senco estas “neniu ĝenas min, sed ne “neniu estas ĝenita”. Kaj “neniul’” absolute ne estas bona derivaĵo).
Feliĉe ni havas bonan tradukon de S. J. Zee, kiu aperas en libro “Poemoj de Tang-dinastio”:

Pavilono en bambuaro

Mi sidas sola en la bambuaro,
Sepkordon ludas kaj buŝfajfas nun.
Tiun densejon konas ja neniu,
Por min prilumi venas nur la lun’.
Trad. S.J.Zee

Fine ni povas apreci la belan kaj fidelan tradukon de “竹里馆”. Fakte nur komparante la tradukojn unu kun alia, ni povas juĝi, kiu el ili estas pli bona kaj pli fidela. La traduko de S. J. Zee kaj provoj de Vadant pruvas, ke tradukado laŭ silabo-ideograma samnombra principo ne povas sukcesi nek konveni al la praktiko de tradukado de la ĉinaj antikvaj poemoj en Esperanton.

ip地址已设置保密
2013/5/18 9:45:30

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询