Vagabonda hundo
Vagabonda hundo
—laŭ ĉinesko Huanxisha*
1.
sencele vagadas hund’
ĉu pro zorga malabund’
aŭ mastra batada rund’
mizere ĝi surstrate
evitas homojn kun grunt’
pro videbla krura vund’
2.
kie ’stas ĝia azil’
por ĝia viva facil’
kaj sane farta trankvil’
abomeninda mastro
ĉu li kun kora malbril’
pentas pri virta steril’
*Huanxisha (Silk-lava rojo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po tri versoj de sep silaboj laŭ rimaranĝo aaa / xaa (x=senrima)