Spektado al kolzofloroj
Spektado al kolzofloroj
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Junie
En varma sunlum’
zefiro tiklas blove
nin per milda rum’.
Sin sternas
vasta mar’ en orkolor’
ondanta ĝis senlime —
bela natura dekor’
jen kun bonodor’.
Abeloj
flirtas zumsone
dancante inter florar’
por poleno bezone
nu, ĉisezone.
Ĉielo
hele lazura
kontrastas kun orflavo
en ventpelo susura
kun sent’ plezura.
Homoj ja
vagas libere
sur kolzaj kamporandoj
por spektadi senpere
ĉi-eksomere.
Ebrias
koroj de homar’,
ĉu pro natura belo
aŭ pro miela nektar’
aŭ pro flava mar’?
*Sopir-al-sudo: (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).