Revizito al la Feina Monto
—laŭ ĉinesko Pusaman*
Jam en frua somero
la bakanta vetero
per varmega ond’
regas super mond’.
Monto feina
altaĵ-domina
ŝirmas kontraŭ varm’
la homojn en svarm’.
Leviĝas friska vento
blove el oriento
susure sonas
varmeton donas.
La vivo viglas
sed homoj pigras.
kuŝado kun ĝu’
babil’ sen enu’.
Nuboj sur la ĉielo
ŝvebas sub venta pelo
jen malrapide
jen tre senbride.
En ombro nuba
pejzaĝo suba
paradas per verd’
kun birda koncert’.
Atakas fresa aer’
naztruojn la homajn per
saniga efik’
al korpa fortik’.
La akvo pura
el font’ natura
sanigas korpon
forigas morbon.
Kia bela sukavat’**
jen kun favora klimat’
sen polva polu’
sen ĥaosa bru’!
Mi per la pilgrim’
kun kora estim’
ja al vi Fein’
kultas kun kapklin’.
*Pusaman (Budhista dancisto): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 4 versoj de 7,7;5,5; / 5,5;5,5 silaboj kun para rimo
**sukavato: Pura Lando laŭ budhismo.