Funebre pri mia fratino
Funebre pri mia fratino
—laŭ ĉinesko Siyuanren*
Via mien’ ankoraŭ
freŝe en memor’
mia restas,
viziiĝas
en imag’ vapor’.
Via rido kun sonor’
sonas en ĉi hor’
jen ĉe oreloj
miaj klare
ja tuj en malfor’.
Hieraŭ ni babilis
varme kun fervor’
pri l’ famili’
pri l’ estontec’
laŭ sorta favor’
Sed nun vi jam iris for
sen disiĝa plor’.
Mi diru al vi:
mi gravuros
vin en mia kor’.
Siyuanren (Sopiro al fora homo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po kvin versoj de 75, 445 / 7,5,545 silaboj respektive, laŭ rimaranĝo xa,xxa / a, a, xxa (x=senrima)