Korvo kaj vulpo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Ricevis
korvo ĝojplene
fromaĝpecon de l’ Dio,
flugis kun ĝi buŝtene
al arb’ serene.
Jen vulpo
kuris pretere.
La fromaĝa bonodor’
alblovis ventlivere,
tentis lin vere.
La vulpo
gapis avide
al la korvo sur arbo.
Li jam naskis inside
planon decide.
Ruzeme
li al la abi’
iris kaj svingis voston
kun ŝajniga emoci’—
sed, fakte envi’.
La vulpo
diris miele:
“Kara trezoro, vere
vi ja aspektas bele
ŝajne anĝele.
Vi havas
staturon belan,
mirindan okulparon,
kaj plumaron fabelan
ja blanke helan.
Vi certe
pepas arie.
Kantu, kara fratino,
tuj kantu melodie,
kantu pasie.”
La korvo,
multe sorĉite
de la mielaj vortoj,
malfermis senhezite
buŝon kvivite.
Pum! Falas
teren la fromaĝ’.
La vulpo tuj buŝprenis
ĝin, forkuris kun kuraĝ’.
Ho, kia domaĝ’!
adaptita el fabloj de Krilov