Vana atendo
Vana atendo
ĉina antikva fablo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Antaŭe
vivis kampulo
avarema kaj pigra,
lerta en menskalkulo,
sed vera mulo.
En kampo
lia jen dika
arbo staris impone,
kun branĉaro fortika
kaj frukt’ persika.
Leporo
kuris rapide
kontraŭ la arba trunko
rompis kolon rigide
kaj mortis fride.
La kampul’
gajnis senpene
la leporon kun ĝojo
kiu jen senkatene
ŝprucis plenplene.
De tiam
li jen demetis
ilojn por kamplaboro
kaj preĝe dion petis
atendi pretis
ke lepor’
mortos alia
pro frapo kontraŭ l’ arbo.
La ulo senracia
agis senscia
tiel ĝis
kampo sovaĝa
fariĝis, velkis plantoj.
Ba! la homo malsaĝa
kun sonĝ’ miraĝa!