《边城》(初稿 11)
Sunsun, la superreganto de la varfo, naĝis tre lerte, kiam li estis juna. Se li enakviĝis por ĉasi anasojn, li certe sukcesis kapti unu aŭ du en ĉiuj okazoj. Iufoje kiam lia dua filo Nuosong, dek-jara, jam povis naĝi subakve, retenante siajn spirojn, apud anason, subite elakviĝis kaj kaptis la anason, la patro duonŝerce diris:
“Bone, vi jam povas fari tion. Mi ne bezonas enakviĝi persone plu.”
Post tio li vere ne enakviĝis por kapti anasojn konkursante kun aliaj, krom savi dronanton. Se temis pri helpo al aliaj el suferoj, li volontis esti la tipo, kiu surportas la neeviteblan respondecon, malgraŭ tio, ke li devus sin ĵeti en fajron, eĉ konstante ĝis la aĝo de okdek jaroj!
Tianbao kaj Nuosong ambaŭ estis bonaj naĝantoj kaj remistoj en la urbeto.
Denove la Drakboata Festo baldaŭ alvenos. La boata konkurso okazos en la kvina de tiu lunmonato. Antaŭ tio la kunveno en la unua de tiu lunmonato sur la apudrivera strateto decidis, ke la drakboato, kiu apartenis al la apudrivera strateto, lanĉiĝis en la riveron la saman tagon. Koincidis, ke tiutage Tianbao ekvojaĝis al la supra baseno kune kun komercistoj laŭ landvojo por liveri pornovjarajn varojn tra la orienta Siĉŭano, tial nur Nuosong partoprenos en la konkurso. Dek ses bovide fortikaj junuloj kunportis incensilojn, kandelojn kaj petardojn kune kun altpieda bovfela tamburo pentrita per ruĝa desegnaĵo de Ok Signoj. Kiam ili atingis la kavernon situantan sur supra baseno de la rivero, kie la drakboato estis metita, ili bruligis incensilojn kaj kandelojn, kaj trenis la boaton en akvon. Enboatiĝinte, ili bruligis petardojn kaj frapis la tamburon, ke la boato sage pafiĝis al la malsupra baseno.
Tio okazis antaŭtagmeze. Posttagemze la drakboato de la fiŝistoj trans la bordo ankaŭ lanĉiĝis en akvon. La du boatoj komencis provludi diversajn manierojn de konkurso. Aŭdiĝis la unuaj tamburfrapoj, el kiuj multaj lokanoj sentis plezuron kaj ĝojon de alproksimiĝanta festo. Tiuj loĝantaj en apudriveraj palafitoj, kiuj sopiris al karuloj en malproksimo, ankaŭ ekpensis pri siaj karuloj je tiuj tamburfrapoj. En tiu ĉi festo kelkaj ĵonkoj certe povis haste reveni por la festo, dum aliaj vole nevole pasigis la feston dumvoje. Tio kompreneble kaŭzis multajn ĝojigajn kaj malĝojigajn aferojn, kiujn oni malfacile vidis. Kaj en la apudrivera strateto iuj mienis ĝoje, dum aliaj kuntiris brovojn.
Kiam “peng, peng”-sonoj de la tamburoj transflugis riveron kaj montetojn kaj atingis la pramejon, la flava hundo estis la unua sensi la voĉon. Bojante, ĝi iris ĉirkaŭ la domo, kvazaŭ surprizite. Kiam oni veturis al la transa bordo per la pramo, ĝi enpramiĝis al la orienta bordo kaj kuris sur monteto-supron kaj plengorĝe bojis al la direkto de la urbeto.
Cuicui estis plektanta akridon kaj skolopendron el palmbranĉoj. Vidinte, ke la flava hundo unue dormis en sunlumo, subite vekiĝis, kuris tien kaj ĉi tien kvazaŭ freneze, veturis per la boato trans la rivereto kaj revenis, ŝi insultis al ĝi:
“Hundaĉo, hundaĉo, kion vi faras! Vi ne rajtas konduti tiamaniere!”
Post momento ŝi sukcesis aŭdi la tamburajn sonojn kaj kuris ĉirkaŭ la domo. Transirinte la rivereton kune kun la hundo, ŝi aŭskultis longan tempon sur la montetsupro, lasante sin alporti de la allogaj tambursonoj al iu pasinta festo.