4
Tio okazis antaŭ du jaroj. En la Drakboata Festo, la kvina de la kvina lunmonato ŝia avo anstataŭis sin per alia persono por zorgi la pramon. Li kunportis Cuicui kaj la hundon kaj iris al la bordo de la rivero spekti konkurson de drakboatoj. Ĉe la bordo staris granda homamaso kaj oni remis kvar vermiljonajn drakboatojn en la rivero. Pro antaŭnelonga ŝveliĝo la riverakvo estis pizverda sub serena ĉielo. Dum tamburoj sonadis “peng, peng”, Cuicui kunpremis sian buŝon senparola, sentante la koron plenan je nepriskribebla ĝojo. En iom troa kunpuŝiĝo ĉiuj spektantoj nur streĉis siajn okulojn por rigardi la spektaklon en la rivero. Post nelonge ŝi trovis, ke la hundo staras ĉe ŝi, sed la avo malaperis pro kunpuŝiĝo.
Donante sian atenton al la konkurso, ŝi pensis, “Baldaŭ avĉjo alvenos serĉi min.” Sed, post longa tempo ŝia avo ankoraŭ ne venis, kaj ŝi iom maltrankviliĝis. Antaŭ unu tago, kiam ili eniris la urbeton kun la hundo, la avo demandis al Cuicui:
“Morgaŭ okazos konkurso de drakboatoj en la urbeto. Se vi iros spekti sola, ĉu vi timos pro homamaso?”
Ŝi respondis: “Mi ne timas homamson, sed se mi iros sola, ne estos amuze.”
Post longa pensado la avo sukcesis ekmemori maljunan konaton loĝantan en la urbeto. Dumnokte li hastis al la urbeto kaj petis al la maljunulo, ke tiu prizorgu la pramon dum unu tago, por ke li povu akompani sian nepinon distriĝi en la urbeto. Pro tio, ke la maljuna konato havis nek karulojn nek hundon ĉe si, pli soleca ol la maljuna pramisto, tiu invitis lin al sia hejmo por manĝo kaj trinkado de realgara vino la sekvantan matenon. La invitito vere venis la sekvantan tagon. Post manĝado la avo konfidis al li la taskon kaj kunportis Cuicui kaj la hundon iri al la urbeto. Survoje la avo kvazaŭ ekpensis pri io kaj demandis denove al Cuicui:
“Cuicui, Cuicui, kia spektaklo kun tiel multaj homoj! Se vi sola iros al la bordo por spekti la konkurson, ĉu vi kuraĝas iri tien?
Cuicui respondis:
“Kial mi ne kuraĝas? Sed se mi sola iros, mi ne sentos intereson.”
Post kiam ŝi iris al la bordo, la kvar ruĝaj boatoj en la rivero okupis ŝian tutan atenton, kaj ŝajne egale al ŝi, ĉu la avo restas apud ŝi aŭ ne. La avo pensis: “Ankoraŭ frue. Restas almenaŭ tri aŭ kvar horoj ĝis la konkurso finiĝos. Mia amiko ĉe la pramejo devas ĝui la spektaklon de junuloj. Estas sufiĉa tempo, ke mi reiros kaj anstataŭos lin.” Pro tio li diris al ŝi:
“Tro multas homoj. Staru ĉi tie por rigardi kaj ne moviĝu alien. Mi iru ien por fari aferon. Ĉiaokaze mi revenos akompani vin hejmen.”
Plenokupite de du boatoj konkursantaj flankon ĉe flanko, ŝi senpripense jesis. La avo sciis, ke estas pli fidinde kun la hundo ĉe ŝi ol kun li, kaj li foriris al la pramejo.
Kiam li atingis la pramejon, li vidis sian maljunan amikon, kiu anstataŭas lin, atenteme aŭskulti al tamburado en malproksimeco, starante ĉe la piedo de blanka pagodo.
La avo vokis al li, ke li altiru la pramon. Ili pramveturis trans la rivereton kaj ankoraŭ starigis sin ĉe la blanka pagodo. La anstataŭanto demandis al la maljuna pramisto, kial li revenis. La avo respondis, ke li restigis Cuicui ĉe la bordo kaj sola revenis, volante prizorgi la pramon por kelka tempo anstataŭ li, por ke tiu povu iri al la bordo por spekti la spektaklon. Kaj li aldonis:
“Se vi havos ĝojan tempon en spektado, vi ne bezonos reveni kaj nur diros tion al Cuicui. Ŝi revenos hejmen, kiam la konkurso finiĝos. Se la knabino ne kuraĝas rehejmeniri, akompanu ŝin iri kelkan vojpecon!”
Sed lia anstataŭanto ne interesiĝis pri la konkurso kaj volis trinki du tasojn da alkoholaĵo kun la maljuna pramisto ĉe la roko apud la rivereto. Kun granda ĝojo la maljuna pramisto elprenis botelkukurbon kaj pasigis ĝin al la urbetano. Babilante pri la okazaĵoj dum pasintaj Drakboataj Festoj, ili trinkis alkoholaĵon. Post nelonge la urbetano ebriiĝis, kuŝante sur la roko.
Ĉar tiu jam ebriiĝis, li nature ne povis iri al la urbeto. Pro tio, ke la avo ne povis forlasi sian devon pri la pramo, Cuicui ĉe la bordo ne povis ne maltrankviliĝi.
Post kiam la ĉampiono de la konkurso estis decidita, oficiroj de la urbeto jam sendis boatojn disŝuti aron da anasoj en la riveron. Sed la avo ankoraŭ ne venis ĝis tiam. Timante, ke ŝia avo atendas ŝin ie, kun la hundo ŝi ŝovis sin tra la homamason por serĉi lin tien kaj ĉi tien, sed ŝi trovis neniun spuron de la avo. Baldaŭ krespukiĝos. Tiuj soldatoj, kiuj elportis benkojn por spekti la spektaklon, jam reiris al barakoj unuj post aliaj, ŝultroportante benkojn. En la rivero restis nur kelkaj anasoj kaj anaskaptantoj malpliiĝis. La suno subiris al la direkto de ŝia domo ĉe supra baseno kaj la krepusko vualis la riveron per nebulo. Ŝi rigardis tion, kio okazis ĉirkaŭ ŝi, kaj ŝin kaptis terura penso: “Se avĉjo mortus?”
Ŝi ekmemoris admonon de la avo ne forlasi la lokon, kie ŝi staris, kaj ŝi senkulpigis sin pri tiu penso. Ŝi mense klarigis al si, ke li ankoraŭ ne povas reveni certe pro tio, ke li eniris la urbeton aŭ faras viziton al konato aŭ drinkas kun aliaj. Ĉar tio estis probabla, ŝi ne volis hasti hejmen kun la hundo antaŭ ol tute mallumiĝos. Ŝi vole nevole atendis sian avon anstataŭe ĉe la ŝtona kajo.
Pli poste tiuj du drakboatoj trans la rivero jam remis en la transan rivereton kaj malaperis. La spektantoj de la konkurso preskaŭ tute disiris. Jam lumiĝis lampoj de bordeloj en palafitoj kaj aŭdiĝis operkantado al akompano de tamburado kaj muzikiloj. En aliaj domoj aŭdiĝis laŭta bruo de fingrodivena ludo en drinkado. Sur kelkaj ĵonkoj ankritaj sub palafitoj oni preparis manĝaĵoj kaj aŭdigis sibladon, kiam ili ŝutis pecojn de verdaj legomoj kaj rafanoj en bolantan oleon en frititujo. La rivero jam vidiĝis en nebulo. Ŝajnis, ke nur unu blanka anaso naĝis en ĝi kaj nur unu naĝanto ĉasis la anason.
Cuicui ankoraŭ ne forlasis la kajon, kredante, ke ŝia avo revenos kunporti ŝin al la hejmo.