《边城》(初稿 13)
La operkantado pli laŭtiĝis en palafito. Sub ĝi aŭdiĝis parolo inter boatanoj en ĵonko. Unu el ili diris:
“Jinting, aŭskultu. Via amatino akompanas komercistojn el la orienta Siĉŭano per operkantado kaj drinkado. Mi vetas je mia fingro, ke ĝi estas ŝia voĉo!”
La alia boatano diris:
“Kiam ŝi akompanas ilin per oprkantaod kaj drinkado, ŝi pensas pri mi. ŝi scias, ke mi estas ĉi tie sur la ĵonko!”
La unua aldonis:
“Kun sia korpo en alies brakumo, ŝi ankoraŭ pensas pri vi? Provu tion.”
“Jes, mi provu,” la alia diris. Kaj li fajfis kaj faris strangan geston. Je tio la kantado sur la supra etaĝo haltiĝis. La du boatanoj ridis pro tio. La duopo daŭrigis sian babiladon pri ĉio de la virino spicitan per multaj krudaj kaj vulgaraj vortoj. Cuicui ne kutimis akcepti tiajn vortojn, sed ŝi ne povis foriri. Laŭ la rakontado de boatano, la patro de la virino sur la supra etaĝo estis mortigita per dek sep ponardpikoj sur Mianhua-montdeklivo. Tiam la absurda penso “Se la avo mortus?” okupis sian menson dum momento.
Kiam la du boatanoj babiladis, la blanka anaso en la rivero malrapide alnaĝis al la kajo, kie Cuicui staris. Ŝi pensis: “Se vi plu alproksimiĝas, mi vin kaptos!” Kaj ŝi kviete atendis, sed kiam la anaso distis ĉirkaŭ tridek futojn proksime, aŭdiĝis ies ridoj kaj vokado al la boatanoj. En la akvo troviĝis alia homo, kiu jam kaptis la anason, alnaĝante per akvotretado al la bordo. Aŭdinte lian vokadon, la boatano sur la ĵonko malklare kriis:
“Erlao, Erlao, vi vere estas brila. Vi jam kaptis kvin, ĉu ne?”
“Tiu ĉi anaso estas tre ruza. Nun ĝi estas mia,” la naĝanto respondis.
“Nun vi kaptis anasojn kaj kaptos virinojn certe per la sama kapablo.”
La naĝanto, ne dirinte plu, remis per siaj manoj kaj piedoj al la bordo. Kiam li surbordiĝis akve gutante, la hundo apud Cuicui bojis kelkfoje, kvazaŭ avertante la naĝanton. Tiam la naĝanto rimarkis la knabinon. Ĉar neniu alia signo de homoj vidiĝis sur la kajo, li demandis al ŝi:
“Kiu vi estas?”
“Mi estas Cuicui.”
“Kiu estas Cuicui, do?”
“Nepino de la pramisto ĉe la Verda Rivereto.”
“Kion vi faras ĉi tie?”
“Mi atendas mian avon ĝis li revenos kaj kunportos min hejmen.”
“Vi atendas, sed li ne revenos, ĉar li certe drinkis kaj ebriiĝis en la urbeta barako kaj oni jam portis lin al la hejmo.”
“Li ne faris tion. Se li promesis, li certe revenos.”
“Ne atendu lin ĉi tie. Iru al mia hejmo, al la prilumita supra etaĝo. Atendu ĝis via avo venos serĉi vin, ĉu bone?”
Cuicui ekhavis miskomprenon pri lia bona intenco inviti ŝin al la supra etaĝo. Je ekpenso pri la hontindaĵoj de la virino pribabilitaj de tiuj boatanoj, ŝi miskonsideris, ke la viro invitis ŝin al la etaĝo, kie virino operkantas. Ŝi neniam ĵetis insultojn al homoj, sed pro sia longatempa atendado al sia avo, ŝi jam fariĝis tre maltrankvila. Kaj kiam ŝi estis persvadata iri supren, ŝi konsideris, ke ŝi estas insultita, kaj ŝi mallaŭte diris:
“Diablo prenu vin friponon!”
Kvankam ŝi diris tion duonvoĉe, la viro jam kaptis tiujn vortojn. Laŭ la voĉo li povis juĝi, ke ŝi estas juna, kaj li ridete diris:
“Kio, vi eĉ ĵetis insulton al mi! se vi ne volas suriri la etaĝon, restu ĉi tie. Kiam granda fiŝo el la akvo mordos vin, ne levu kriojn!”
“Tio ne koncernas vin, se granda fiŝo mordos min,” ŝi kontraŭdiris.