《边城》(初稿 15)
5.
Du jaroj forpasis.
Dum ĉi tiuj du jaroj du Mezaŭtunaj Festoj ne prezentis la plenlunon por spektado. Pro tio ne okazis la sceno laŭ difinita tempo, ke gejunuloj vigilis por ĝui la lunon kaj kanti laŭ la kutimo de la limregiono, kaj al Cuicui tiuj du festoj impresis eksterordinare banalaj kaj seninteresaj. Kiel kutime, dum la Printempa Festoj de tiuj du jaroj oni povis spekti en la barakoj de soldatoj la leondancadon kaj drakdancadon ludatajn de vilaĝanoj el diversaj vilaĝoj. En la ekzercejo de garnizono oni prezentis ekscitigajn aktivadojn akompanatajn de tamburado kaj gongado por bonvenigi printempon. Nokte de la dekkvina de la unua lunmonato la soldatoj, kiuj ludis leondancon kaj drakdancon en la urbeto, iris torsonudaj tien kaj ĉi tien inviti fajraĵ-prezentadojn. En la barakoj, ĉe rezidejo de impostkolekta estro kaj antaŭ kelkaj grandaj butikoj en la apudrivera strateto oni anticipe preparis bambuajn tubojn kaj kavigitajn palmotrunkojn kaj multe martele plenigis ilin per salpetro, karbo kaj sulfuro por fari fajraĵojn. Bravaj kaj amuzemaj soldatoj kun nuda torso alvenis, prenante lanternojn kaj tamburante. Petardoj eksplodis kaj pluve falis el la pintoj de longaj bambuaj stangoj sur la ŝultrojn kaj dorsojn de tiuj drakdancantoj. Urĝaj tamburado kaj gongado pliviglis la scenon kaj ekscitis la spektantojn. Kelkan tempon post petardoeksplodado oni bruligis fuzeojn de fajraĵoj alligitaj al la piedoj de benkoj ĉe la fino de la aperta tereno. Komence blanka lumo sible ŝprucis kaj iom post iom ĝi ekbruis, eligante timigan sonon kiel tigroj aŭ tondro. La blanka lumo pafiĝis en aeron alte je du cent futoj, kaj kiam ĝi falis, ĝi disŝutis sparkojn kaj fajrerojn en plena aero. La soldatoj, kiuj ludis drakdancon, faris rondojn en fajreroj kaj ignoris ilin. Cuicui kaj ŝia avo ankaŭ vidis tian spektaklon kaj tenis la bruplenan impreson en la memoro, sed ŝi ne sciis, kial la impreso ne estas tiel dolĉa kaj bela kiel tiu de okazintaĵo, kiun ŝi spertis dum tiu Drakboata Festo.
Por ne forgesi tiun okazintaĵon Cuicui kune kun sia avo, dum la pasintjara Drakboata Festo, iris spekti la konkurson de drakboatoj en la apudrivera strateto por duona tago. Kiam ili estis ekster de ĝojo en spektado, pluvo subite falis kaj tramalsekigis la vestojn de ĉiuj spektantoj. Por ŝirmi sin kontraŭ pluvo la avo, la nepino kaj la hundo hastis supren al la palafito de Sunsun kaj kunpremiĝis ĉe murangulo. Iu, kun benko sur la ŝultro, preteriris ilin, kaj Cuicui rekonis en li la torĉotenanton, kiu akompanis ŝin hejmen lastjare. Ŝi diris al la avo:
“Avĉjo, li estas tiu, kiu akompanis min hejmen lastjare. Kiam li antaŭiris kun torĉo en la mano, li vere ŝajnis bandito el monto!”
Tiam la avo tenis sin silenta. Kiam li returnis kaj iris antaŭ la avon, la avo ekkaptis lin, ridete dirante:
“Ho, kia homo vi estas! Mi invitis vin al mia hejmo por drinkado, sed vane. Ĉu vi timas, ke mi mortigos tian gravulon kia vi per venena vino!”
Tiu ekridis, kiam li vidis la maljunan pramiston kaj Cuicui.
“Cuicui, vi jam plenkrekis! Moŝto la Dua diris, ke granda fiŝo voros vin, sed nun tiuj gandaj fiŝoj en ĉitiea rivero ne povas vin engluti.”
Senparola Cuicui nur ridetis, kunpremante la lipojn.