Iutage la maljuna pramisto iom disputis kun la veturanto, kiu estis papervendisto, rifuzante akcepti lian monon, kaj tiu insiste donis monon al li. Ŝajnis, ke la maljunulo eksentis sin ofendita ĝuste pro la teniĝo de la veturanto, kiu volis doni monon. La pramisto seriozmiene koleris kaj devigis lin enpoŝigi la monon. La veturanto vole nevole tenis la monon en la mano. Kiam la boato albordiĝis kaj li saltis sur la bordon, li disŝutis la monerojn sur la boaton kaj ridete forhastis. Pro tio, ke la maljunulo devis tirfiksis la boaton, por ke aliaj veturantoj surbordiĝu, li ne povis reteni lin, kaj kriis al sia nepino sur la monteto:
“Cuicui, Cuicui, retenu tiun papervendiston. Ne permesu al li foriri.”
Ne sciante, kio okazis, ŝi kaj la hundo iris bari la unuan elboatiĝinton. Tiu ridete diris:
“Ne baru al mi la vojon!...”
Kiam ili disputis, la dua komercisto aliris kaj diris al ŝi, kio okazis. Komprenante la aferon, ŝi tiris la baskon de la papervendiston, nur dirante:
“Ne foriru! Ne foriru!”
Por esprimi sian subtenon la hundo bojadis ĉe ŝi. La aliaj komercistoj ridis kaj la vojo estis ŝtopita por trairado dum momento. La avo anhelante alvenis kaj perforte ŝovis la monerojn en lian manon kaj metis faskegon da tabako en la korbon vektoportatan de la vendisto. Kunfrotante siajn manojn, la avo ridete diris:
“Foriru! Iru vian vojon!”
Tiuj pramveturintoj foriris ridante.
“Avĉjo, mi pensis, ke tiu ŝtelis vian aĵon kaj kverelis kun vi!” ŝi diris.
La avo diris:
“Li donis al mi plurajn monerojn. Mi tute ne volis tiun monon! Mi diris al li, ke mi ne akceptas monon, kaj li disputis kun mi. Kia senraciulo!”
“Ĉu vi redonis la tuton al li? Ŝi demandis.
Kunpremante siajn lipojn, la avo ekskuis la kapon, ruze ŝajnigante sin triumfe ridetmiena. Li elprenis la solan kupran moneron, kiun li restigis en sia zono, kaj donacis ĝin al ŝi. Li aldonis:
“Li tenas la faskegon da tabako donacitan de mi, kaj li povas fumi ĝin tute ĝis Zhengan-urbeto!”
En malproksimeco aŭdiĝis “peng-peng”-sonoj de tamburoj. La hundo streĉis siajn orelojn por aŭskulti. Cuicui demandis al sia avo, ĉu li aŭdis la sonojn. Kolektinte sian atenton, li rekonis la sonojn kaj diris:
“La Drakboata Festo ree alvenas, Cuicui. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la grasa anaso, kiun Moŝto la Unua Tianbao donacis lastjare? Matene, kiam Moŝto la Unua kaj grupo da homoj, kiuj vojaĝas al la orienta Siĉŭano, veturis per la pramo, li ankoraŭ menciis vin. Vi certe forgesis tiaman pluvadon. Se ni iros ĉifoje, ni devos hejmenreveni tenante torĉon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke ni ambaŭ prilumis la vojon per torĉo por hejmenreveni?”
Tiam ŝi pensis pri ĉiuj okazintaĵoj en la Drakboata Festo antaŭ du jaroj, sed kiam ŝia avo elmetis tiun demandon, ŝi mienis iom kolere. Skuante la kapon, ŝi intence diris:
“Mi ne povas rememori. Mi ne povas rememori.”
Fakte tio, kion ŝi volis esprimi, estis: “Kiel mi ne povus rememori?!”
La avo komprenis, kion ŝi celis. Li aldonis:
“Antaŭ du jaroj estis tre interese. Vi sola atendis min ĉe la bordo kaj eĉ ne sciis, ĉu hejmeniri aŭ ne. Mi pensis, ke vi jam estus englutita de granda fiŝo!”
Je mencio de la pasintaĵo ŝi eksplodis per rido.
“Ĉu vi pensis, ke granda fiŝo kapablus min engluti? Tiujn vortojn alia homo diris kontraŭ mi kaj mi transdiris tion al vi! Tiun tagon vi vere esperis, ke la avo loĝanta en la urbeto formanĝus la botelkukurbon de vino! Kiel malbonan memoron vi havas!”
“Nun mi estas maljuna kaj havas terure malbonan memoron. Cuicui, vi jam plenkreskis. Vi sola kuraĝas iri urbeten kaj ne timas, ke granda fiŝo vin englutus.”
“Mi estas sufiĉe plenkreska por prizorgi la pramon.”
“Maljunulo devas prizorgi la pramon.”
“Maljunulo devas ripozi.”
“Via avo ankoraŭ kapablas bati tigron. Mi ne estas maljuna!” dirante, li fleksis sian brakon kaj penis montri sian kunpremitan muskolon forta kaj juna. Li daŭrigis: “Se vi kredas, Cuicui, mordu ĝin.”
Senparola ŝi strabe rigardis sian avon. En malproksimeco aŭdiĝis muziko de sŭona-oj, kaj ŝi sciis, kion ĝi signifas kaj el kiu direkto ĝi venas. Ŝi volis, ke ŝia avo elboatiĝu kune kun ŝi kaj tiru la boaton al la bordo proksima al la hejmo. Por plifrue rigardi la procesion kun geedziĝa palankeno, ŝi eĉ grimpis suben de la pagodo malantaŭ la domo por rigardi. Post nelonge alvenis la procesio: du sŭona-ludantoj, kvar fortikaj vilaĝanoj, malplena palankeno, junulo surhavanta novan veston, kiu aspektas kiel filo de oficiro, knabo tiranta du kaprojn, poto da vino, skatolo da kukoj el glueca rizo, kaj vektoportanto de donacoj. Kiam ili enboatiĝis, ankaŭ Cuicui kaj ŝia avo enpramiĝis. La avo tiris per kablo la boaton, dum Cuicui starigis sin ĉe la palankeno por observi la mienon de ili ĉiuj kaj esplori kvastojn sur la palankeno. Ĉe albordiĝo de la boato la junulo simila al la filo de oficiro elprenis el sia brodita subvesto malgrandan pakaĵon el ruĝa papero kaj enmanigis ĝin al la maljuna pramisto. Laŭ la loka moro, la avo vole nevole ĝin akceptis. Post tio la avo demandis al la junulo, kie la novedzino naskiĝis, kio estas ŝia familia nomo kaj kio estas ŝia aĝo. Tuj kiam la sŭona-ludantoj surbordiĝis, ili brue blovis la muzikilojn kaj tiu grupo da homoj surgrimpis la monteton kaj foriris. La avo kaj Cuicui restis en la boato, sed iliaj korojb kvazaŭ postsekvis la sonojn de la muzikiloj kaj post longa vojpeco ili revenis al iliaj korpoj.
Pesante la ruĝan pakaĵon, la avo diris:
“Cuicui, la novedzino en Songjiabao-vilaĝo estas nur dekkvin-jara.”
Cuicui komprenis, kion ŝia avo celas, kaj ignorante lin, ŝi kviete komencis kablotiri la boaton.
Kiam ili veturis ĉe la bordon antaŭ sia domo, ŝi kuris al la hejmo por preni la sŭona-on kun duobalaj bambuaj tuboj, petinte, ke ŝia avo ludis ĝin per la ario Panjo Akompanas Filinon al ŝi. Ŝi kaj la hundo kuŝiĝis sur la granda roko en ombro kaj rigardis la nubojn sur la ĉielo. La tago plilongiĝis. En oni-ne-scias-kia tempo la avo endormiĝis, ankaŭ Cuicui kun la hundo.