dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 19)

您是本帖的第 1022 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 19)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 19)
   La patrino de Cuicui iam havis saman aspekton kiel ŝi: kun longaj brovoj, grandaj okuloj kaj sane ruĝeta haŭto. Ŝia obeema konduto vekis amemon de familianoj. Kaj ankaŭ ŝi scipovis, kiel trakti bagatelajn aferojn kaj kiam montri sian ĝojan mienon kun okulumo, tiel ke ŝi plaĉas al la superuloj de la familion kaj igis ilin eksenti ŝian nemankeblecon. Tamen malfeliĉo okazis al ŝi. Ŝi konatiĝis kun tiu soldato, kaj fine ŝi mortis kune kun li, forlasinte la patron kaj filinon. En la okuloj de la maljuna pramisto tiuj aferoj kulpigis neniun kaj nur “Ĉielo” pekis. Neniam la avo de Cuicui ne buŝe plendis pri la Ĉielo, sed interne li neniel konsentis pri la malfeliĉa fato. Estis vere maljuste, ke li ricevis sian malfeliĉan porcion! Tio estis la afero, kiun li ne devis forĵeti kaj vole nevole toleris!
   Sed nun estis Cuicui ĉe li. Se al ŝi okazus la sama sorto de ŝia patrino, ĉu la grandaĝa pramisto povus flegi ŝian idon plue? Ĉio dependas de la Ĉielo! Ĉar li jam maljuniĝis, tempis por li ripozi. Li jam travivis ĉiujn suferojn kaj malfeliĉon, kiujn ĉiuj bonkoraj vilaĝanoj eble spertis. Se ekzistus Dio en alto kaj li havus manojn por manipuli ĉion, evidente estus juste kaj racie, ke Dio unue reprenus la avon kaj poste lasus la junan nepinon ricevi la porcion de feliĉo aŭ malfeliĉo en la vivo, difinitan de la sorto.
   Tamen la avo ne pensis tiamaniere. Li kovis zorgojn pri Cuicui. Kelkfoje li kuŝis sur la roko ekster la pordo kaj pensis, rigardante la stelojn. Li opiniis, ke lia morto baldaŭ alproksimiĝas. Ĝuste pro tio, ke ŝi jam plenkreskis, tio pruvas, ke li vere estas maljuna. Ĉiaokaze li devas fari bonajn aranĝojn por ŝi. Ĉar ŝia patrino restigis ŝin al li kaj nun tiu jam plenkreskis, lia tasko finiĝos, nur se li transdonos ŝin al unu homo! Al kiu? Kia homo ne suferigos ŝin?
   Antaŭ kelkaj tagoj kiam Moŝto la Unua, la filo de Sunsun veturis per pramo, li babilis kun la avo. La unuaj vortoj de tiu malkaŝema kaj sincera estis:
   “Maljuna oĉjo, via Cuicui aspektas bela, vere kiel avalokiteŝvaro. Post unu aŭ du jaroj, se mi havos oportunon okupiĝi pri komercaj aferoj en Chadong anstataŭ flugi ĉien kiel korvo, mi nepre venos al la bordo kaj kantos al Cuicui ĉiuvespere.”
   La avo laŭde respondis al tiu memkonfeso per ridoj. Kablotirante la boaton, li fiksis siajn malgrandajn okulojn sur Moŝton la Unuan. Tiu aldonis:
   “Cuicui estas tre delikata. Mi timas, ke ŝi nur taŭgas aŭskulti al kantado de Chadong-regiono, sed ne fari hejmaferojn kiel edzinoj de nia loko. Mi volas amatinon, kiu povas aŭskulti mian kantadon, kaj des pli mi bezonas la edzinon, kiu povoscias mastrumi en la hejmo. Kiel proverbo diras, ‘Oni volas ĉevalon galopi, sed ne manĝigas ĝin per pajloj.’ Ha, mi estas tia tipo!”
   La avo malrapide turnis la boaton kaj albordigis ĝian pobon. Post tio li diris:
   “Moŝto la Unua, tia afero okazos! Atendu kaj vidu!”
   La avo ne klare eksplikis “tian aferon”. Kiam la junulo foriris, la avo remaĉis tiujn elkorajn vortojn de la juna viro, kaj li sentis sin kaj ĉagrena kaj ĝoja. Se li konfidos Cuicui al la viro, ĉu tiu estos taŭga por prizorgi ŝin? Se li vere konfidos ŝin al li, ĉu ŝi konsentos?
ip地址已设置保密
2015/4/8 9:42:12
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
  翠翠的母亲,某一时节原同翠翠一个样子。眉毛长,眼睛大,皮肤红红的。也乖得使人怜爱——也懂在一些小处,起眼动眉毛,使家中长辈快乐。也仿佛永远不会同家中这一个分开。但一点不幸来了,她认识了那个兵。到末了丢开老的和小的,却陪那个兵死了。这些事从老船夫说来谁也无罪过,只应“天”去负责。翠翠的祖父口中不怨天,心却不能完全同意这种不幸的安排。摊派到本身的一份,说来实在不公平!说是放下了,也正是不能放下的莫可奈何容忍到的一件事!
那时还有个翠翠。如今假若翠翠又同妈妈一样,老船夫的年龄,还能把小雏儿再育下去吗?人愿意神却不同意!人太老了,应当休息了,凡是一个良善的乡下人,所应得到的劳苦与不幸,全得到了。假若另外高处有一个上帝,这上帝且有一双手支配一切,很明显的事,十分公道的办法,是应把祖父先收回去,再来让那个年青的在新的生活上得到应分接受那幸或不幸,才合道理。
可是祖父并不那么想。他为翠翠担心。他有时便躺到门外岩石上,对着星子想他的心事。他以为死是应当快到了的,正因为翠翠人已长大了,证明自己也真正老了。无论如何,得让翠翠有个着落。翠翠既是她那可怜母亲交把他的,翠翠大了,他也得把翠翠交给一个人,他的事才算完结!交给谁?必需什么样的人方不委屈她?
前几天顺顺家天保大老过溪时,同祖父谈话,这心直口快的青年人,第一句话就说:
“老伯伯,你翠翠长得真标致,象个观音样子。再过两年,若我有闲空能留在茶峒照料事情,不必象老鸦到处飞,我一定每夜到这溪边来为翠翠唱歌。”
    祖父用微笑奖励这种自白。一面把船拉动,一面把那双小眼睛瞅着大老。    于是大老又说:
    “翠翠太娇了,我担心她只宜于听点茶峒人的歌声,不能作茶峒女子做媳妇的一切正经事。我要个能听我唱歌的情人,却更不能缺少个照料家务的媳妇。‘又要马儿不吃草,又要马儿走得好,’唉,这两句话恰是古人为我说的!”
    祖父慢条斯理把船掉了头,让船尾傍岸,就说:
“大老,也有这种事儿!你瞧着吧。”究竟是什么事,祖父可并不明白说下去。那青年走去后,祖父温习着那些出于一个男子口中的真话,实在又愁又喜。翠翠若应当交把一个人,这个人是不是适宜于照料翠翠?当真交把了他,翠翠是不是愿意?
ip地址已设置保密
2015/4/8 9:43:04

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.54688 秒, 3 次数据查询