Grupo da homoj alvenis pramiĝi, inter kiuj troviĝis vektoportantoj, oficovojaĝantoj, kaj krome patrino kaj ŝia filino. La patrino estis en blua vesto malmole lav-amelita, dum la filino, kun du ruĝe pudritaj vangoj, surmetis novan veston, kiu ne tre bone sidis al ŝi. Ili faros viziton al sia parenco en la urbeto kaj spektos la konkurson de drakboatoj. Post kiam ĉiuj enboatiĝis, Cuicui, fiksrigardante tiun knabinon, kablotire veturigis la boaton trans la rivereton. En ŝiaj okuloj la knabino aspektis ĉirkaŭ dektri-aŭ-dekkvar-jara dorlotita kreitaĵo, kiu ŝajne neniam forlasis sian patrinon. Ŝi surportis pintkapajn ŝuojn nove ciritajn, sed makulitajn per koto, kaj pantalonon el purpurece junverda ŝtofo. Vidinte, ke Cuicui rigardas ŝin, ŝi ankaŭ fiksrigardis Cuicui per paro da okuloj similaj al kristalaj globetoj. Ŝi sin montris iom timida, sinĝena kaj samtempe nedireble aminda. La patrino demandis al Cuicui pri ties aĝo. Ridetante, Cuicui ne volontis respondi, sed anstataŭe demandis al la knabino, kian aĝon ŝi havas ĉijare. Aŭdinte ŝian patrinon diri, ke ŝi estas dektri-jara, Cuicui ne retenis sian rideton. Videble laŭ ilia eksteraĵo ili estis patrino kaj filino el riĉa familio. Okulmezurante la knabinon, Cuicui trovis kun iom da envio, ke ŝi surhavas paron da tordplektitaj arĝentaj braceletoj blanke brilantaj. Kiam la boato albordiĝis, la pasaĝeroj iris sur la bordon unu post alia. La virino elpoŝigis kupran moneron, ĝin enmanigis al Cuicui kaj foriris. Tiam Cuicui eĉ forgesis la regulon difinitan de sia avo, nek dirinte dankon nek redoninte la moneron. Ŝi nur stupore rigardis tiun knabinon inter la homgrupo. Kiam la grupo da pasaĝeroj estis transgrimpontaj la monteton, Cuicui subite postkuris hasteme kaj redonis la moneron al la virino sur la montsupro. La virino diris:
“Mi donacis ĝin al vi!”
Cuicui diris nenion kaj nur skuis sian kapon. Antaŭ ol la virino aldonis ion, ŝi jam forkuris al la pramo.
Kiam ŝi suriris la boaton, iu krie petis pramiĝi trans la bordo kaj ŝi tiris la boaton transen. Ĉifoje estis sep pasaĝeroj, inter kiuj troviĝis aliaj du knabinoj. La duopo speciale surportis purajn vestojn same por spektado al boatkonkurson. Tamen ili ne estis tre belaspektaj. Pro tio Cuicui des malpli forgesis la antaŭan knabinon.
Tiutage tre multis pasaĝeroj, precipe knabinoj estis pli multaj ol en ordinaraj tagoj. Tirante kablon por transigi la pramon, Cuicui gravuris en sian memoron tiujn bonajn, groteskajn, belaspektajn kaj kun ruĝaj okulkadroj. Kiam ne homoj petis pramiĝi kaj la avo ne alvenis, ŝi fojrefoje rememoris la eksteraĵon de tiuj knabinoj. Ŝi softe ĉantis:
“Tigroj en la monto mordas homojn,
La fraŭlino de l’ oficiro estas ja la unua viktimo.
…
La plejaĝa franjo surportas harpinglon oran,
La pliaĝa franjo surhavas arĝentan braceleton,
Nur mi juna franjo havas nenion por ornami,
Mi beligas min nur per sojfaba ŝoso ĉe orelo.”
La pasaĝeroj el la urbeto, kiuj iros al vilaĝo, vidis, ke ĉe drinkejo la maljuna pramisto altrudas sian botelkukurbon al juna boatano por regali lin per la alkoholaĵo ĵus aĉetita de li. Kaj ili rakontis tion al Cuicui. Ŝi mokridis, ke la avo paradas sian malavarecon en malĝusta tempo kaj en malĝusta loko. Post kiam la pasaĝeroj foriris, ŝi, sidante sur la boato, mallaŭte zumis la kanton, kiun sorĉisto ĉantis en decembro por plenumi voton kaj bonvenigi feojn:
Feoj kaj dioj, rigardu la homojn ĉi tie!
Ili ja estas honestaj, sanegaj kaj junaj.
La plenkreskuloj kapablas vintrinki, labori kaj dormi;
Tiuj infanoj kapablas plenkreski, rezisti ja kontraŭ malsat’ kaj malvarmo;
Bovoj iliaj plugemas, kaprinoj naskemas, kokinoj, anasoj kovemas;
Inoj iliaj povscias prizorgi infanojn, kantadi kaj trovi amaton!
Feoj kaj dioj, sobiru kaj staru duflanken.
Brava soldat’ jen surrajdas ĉevalon,
La generalo mantenas la vipon el fero!
Feoj kaj dioj, sobiru ja lante el nuboj!
Se sur azeno, jen sidu stabile,
Se piediri, do zorgu pri via paŝado!
Longa feliĉo ŝuldiĝas al dioj,
Bona vetero favoras sub feoj,
Frandaj manĝaĵoj jam pretas,
Porko kaj kapro rostiĝas sur fajro!
Kelkaj gravuloj en la historio
Estis tiranoj antaŭ sia morto,
Ili kondutis malbone aŭ bone.
Nun ne maldecas por ili alveni festenen!
Manĝu trankvile, vintrinku aplombe,
Tago serena jen taŭgas por vi transveturi.
Kiam ebriaj vi kune reiros al hejmo.
Kanti mi por vi daŭrigos!
La kantvoĉo sonis ne nur milde, sed ankaŭ iom morne en ĝojo. Post kantado ŝi eksentis radion de tristeco. Ŝia penso flugis al la fajro kaj tamburado en la kampoj por danki diojn ĉe la fino de aŭtuno.
En malproksimo leviĝis sonoj de tamburado. Ŝi sciis, ke tiam jam lanĉiĝis en la riveron la drakboatoj kun linioj vermiljone pentritaj. Delikata pluveto ankoraŭ falis senĉese kaj nebulo malalte pendis super la surfaco de la rivereto.