Kiam la avo revenis, jam estis proksime al la tempo por tagmanĝi. Kun multe da aĵoj en la manoj aŭ sur la ŝultroj li transgrimpis la monteton kaj tuj vokis al Cuicui, ke ŝi veturigu la boaton trans la rivereto por renkonti lin. Vidinte multajn homojn jam iri al la urbeto, ŝi senhelpe dronis en maltrankvileco. Aŭdinte vokadon de la avo, ŝi tuj vigliĝis kaj akutvoĉe respondis:
“Avĉjo, avĉjo, mi alvenas!”
Kiam la maljunulo enboatiĝis el la bordo, li demetis la ŝarĝojn sur la pruon. Helpante ŝin tiri la kablon, li infanece montris al ŝi rideton kun la mieno modesta kaj hontema.
“Vi brulas de maltrankvileco, Cuicui, ĉu ne?”
Ŝi devintus plendi kontraŭ li, tamen ŝi respondis:
“Avĉjo, mi scias, ke vi invitis alian al drinkado sur la apudrivera strateto. Vi certe havis ĝojan tempon.”
Konsciante, ke li tre ŝatas sin distri sur la strateto, ŝi volus diri tiujn vortojn al li, sed timante, ke tio humiligus lin kaj li furioze krius, ŝi retenis tiujn vortojn.
Okulmezurinte la aĵojn sur la pruo, ŝi trovis, ke mankas la botelkukurbo de vino, kaj ŝi sible ridetis.
“Avĉjo, vi estas vere malavara. Vi invitis la moŝton kaj boatanojn al drinkado kaj vi eĉ englutis la botelkukurbon en la ventron!”
Ridetante li hasteme klarigis:
“Ne, ne. La botelkukurbo estis retenita de via onklo Sunsun. Li vidis min inviti aliajn al drinkado kaj diris al mi: ‘Hoj, hoj, vi pramisto, tio ne eblas. Ĉar vi ne havas vinfarejon, kial vi prodigas la vinon tiamaniere! Donu ĝin al mi kaj mi trinkos ĝis la lasta guto.’ Li vere diris: ‘Mi trinkos ĝis la lasta guto.’ Mi donis la botelkukurbon al li. Mi divenas, ke li ŝerce faris tion. Ĉu li malhavas alkoholaĵon en la hejmo? Cuicui, diru al mi…”
“Ĉu vi pensas, avĉjo, ke li vere volis trinki vian vinon kaj faris ŝercon kun vi?”
“Do, kion vi volas diri?”
“Trankviliĝu. Li certe konsideris, ke vi regalas aliajn per alkoholaĵo en malĝusta loko, kaj li retenis vian botelkukurbon, ne lasante aliajn forkonsumi vian alkoholaĵon. Post kelka tempo li sendis redoni ĝin al vi. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Kian cerbon vi havas!...”
“Ho, vere, ke li faros tion!”
Dum ili babilis, la boato jam albordiĝis. Ŝi unue helpis al la avo transporti la aĵojn kaj ŝi nur prenis tiun fiŝon kaj la koloran dusakon. La mono jam elĉerpiĝis en la dusako kaj troviĝis nur pako da sukeraĵo kaj paketo da sezamaj kukoj anstataŭe. Apenaŭ ili transportis la aĉetitaĵojn al la hejmo, kiam iu krie petis pramiĝi de transa bordo. Li volis, ke ŝi gardu la viandon kaj legomojn kontraŭ vaganta kato, kaj li konkure malsupreniris al la bordo por plenumi la peton. Post nelonge li kaj la pasaĝero eniris la domon, brue babilante. La pasaĝero estis sendita por redoni la botelkukurbon. Aŭdiĝis la voĉo de la avo:
“Vi divenas prave, Cuicui. Li vere sendis redoni ĝin!”
Antaŭ ol ŝi iris al la kuirforno, la avo kaj junulo kun bruna vizaĝo kaj larĝaj ŝultroj eniris la domon.
Ŝi kaj la gasto ridetis, tiel ke la avo havis tempon por diri plu. La juna gasto ridete rigardis ŝin. Ŝi ŝajne komprenis, kial ŝi estas rigardata de la gasto, kaj ŝi iris al la forno por fari fajron. Tiam alia ĉe la bordo krie petis pramiĝi kaj ŝi haste kuris el la domo al la boato. Ŝi transigis la pasaĝerojn kaj tuj ricevis peton de aliaj. Pluvetis, tamen la pasaĝeroj tre multis kaj ŝi veturigis ilin en tri sinsekvaj fojoj. Plenumante transigon sur la boato, ŝi pensis pri la interesaĵoj de la avo. Ŝi ne sciis, kial la sendito el la urbeto, kiu redonis la botelkukurbon, ŝajnis ŝia konato. Kvankam ŝi vidis en li konaton, ŝi tamen ne memoris, kie ili renkontiĝis vidalvide. Ŝi ne volis ĝeni sin per tiu vizitanto, tial ŝi nature ne povis diveni prave, kiu li estas.
Starante sur roko, la avo laŭte vokis:
“Cuicui, Cuicui, suprenvenu por iom ripozi. Akompanu la gastonpor kelka tempo!”
Kiam ne troviĝis pasaĝeroj, ŝi volis reiri hejmen kaj fari fajron. Sed ŝi ne volis supreniri pro la vokado de sia avo.
La gasto demandis al la avo, ĉu tiu iros al la urbeto kaj spektos la boatkonkurson. La maljunulo respondis, ke li devas zorgi pri la pramo. Ili ambaŭ babilis pri aliaj aferoj. Fine la gasto venis al la temo, kiu pezis sur lia koro:
“Oĉjo, Cuicui jam plenkreskis. Kiel bela ŝi aspektas!”