10
Kiam ili prenis manĝon, aŭdiĝis kria peto por transveturo. Cuicui hastis al la boato antaŭ sia avo. Ĝis ŝi atingis la transan bordon, ŝi eksciis, ke la petanto estis la boatano, kiun Sunsun sendis anstataŭi ilin. Ekvidinte ŝin, li diris:
“Moŝto la Dua volas, ke vi iros tuj post manĝado. Li jam malsupreniris al la rivero.”
Kaj kiam li vidis la avon, li ripetis:
“Moŝto la Dua volas, ke vi iros tuj post manĝado. Li jam malsupreniris al la rivero.”
Streĉante la orelojn, oni povis aŭdi la intensiĝantajn tambursonojn, el kiuj oni povis imagi, ke tiuj tre mallarĝaj drakboatoj rekte tranĉis la akvon de la rivero kaj restigis belajn longajn liniojn da surfoj sur la rivera surfaco!
La alvenanto rifuzis trinki teon kaj jam pretigis lin sur la pruo. Kiam Cuicui kaj la avo manĝis, la avo invitis lin al drinkado kaj li nur skuis la kapon por rifuzi la inviton. La avo diris:
“Mi ne volas iri, Cuicui. Vi iros kune kun la hundo, ĉu bone?”
“Se vi ne iros, mi ankaŭ ne!”
“Se mi iros?”
“Mi ne volus iri, sed mi volontas akompani vin.”
Ridetante, li diris:
“Do vi akompanos min, Cuicui. Bone, vi akompanos min!”
Kiam la avo kaj lia nepino atingis la bordon de la riverego, tie jam kunpuŝiĝis homoj. La pluveto jam ĉesiĝis, sed la tero ankoraŭ estis malseka. Li volis, ke ŝi iru al la palafito de Sunsun por spektado al la boatkonkurso, sed ŝi pensis, ke la bordo estis pli bona loko. Post nelonge, kiam ili staris sur la bordo, la sendito de Sunsun irigis ilin. La palafito jam plenis je homoj. La patrino kaj ŝia filino el riĉula familio, kiujn Cuicui priatentis en la boato en pramiĝo, estis bone traktataj de la familio Sunsun kaj okupis la plej bonan fenestron por spektado. Je ekvido de Cuicui, la knabino diris al ŝi:
“Alvenu, alvenu!”
Kun iom da timideco Cuicui iris kaj sidiĝis sur la benkon malantaŭ ili, kaj la avo foriris.
La avo ne volis spekti la konkurson, sed li estis trenita de konsto al la loko malproksiman je duona lio sur supra baseno por pririgardi akvomuelilon en nove konstruita muelejo. La maljuna pramisto tre interesiĝis pri la akvomuelilo. En malgranda pajlkabano situanta ĉe la piedo de monto kaj rigardanta al la rivero troviĝis granda ronda ŝtonslabo fiksita al la transversa akso kaj oblikve metita en ŝtona trogo. Kiam la kluzo estis malfermita, fluoj sin ĵetis kontraŭ la subteran radon kaj la ŝtonslabo rapide turniĝadis supre. La mastro, kiu ĝin manipulis, verŝis krudan rizon en la trogon, elprenis jam muelitajn rizgrajnojn, metis ilin en la kribrilon ĉe murangulo kaj elkribris branon. La brano sterniĝis ĉie sur la tero kaj kovris la blankan tukon volvantan la kapon de la mastro. Kiam la vetero estis bela, la mastro plantis rafanojn, verdajn legomojn, ajlojn kaj ŝenoprazojn en la parceloj antaŭ kaj malantaŭ la muelejo. Kiam la flu-trogo paneiĝis, li senpantalone enakviĝis en la riveron kaj masonis rulŝtonojn por ripari la elfluejon. Se la tereno de la muelejo estis bone aranĝita, li povis konstrui malgrandan fiŝan lageton, tiel ke li povis akiri fiŝoj senpene, kiuj memvole eniĝis en la lageton, kiam la rivero ekŝveliĝis. Videble, estis pli interese kaj ŝanĝoplene prizorgi muelejon ol funkciigi pramon ĉe la bordo. Sed se pramisto volus havigi al si muelejon, tio estus neebla fantazio, ĉar tia posedaĵo ĝenerale apartenis al lokaj riĉuloj. Kiam la konato kondukis lin al la muelejo, li jam diris al li pri la posedanto de la muelejo. Babilante, ili rondiris por pririgardi.