12
La sekvan tagon kiam Cuicui duafoje estis pridemandita de la avo pri ŝia decido, ŝi, kun brue batanta koro, malgraŭe mallevis sian kapon kaj pinĉrompis ŝenoprazajn tigojn. Ridetante, li pensis: “Mi iom atendu. Se ni babilus plu, ŝi ruinigus ĉiujn plantaĵojn sur la parcelo.” Kaj samtempe li trovis ion bizaran en ilia babilado kaj ne plu daŭrigis ĝin. Regante siajn vortojn, li turnis sin per malsprita ŝerco al la alia afero.
Pli kaj pli varmiĝis. Proksime al junio des pli varmiĝis. La maljuna pramisto elmovis polvokovritan nigran argilan vazegon el angulo de la domo kaj faris rondan kovrilon per kelkaj tabulpecoj dum sia senokupa tempo. Kaj plie li faris lignan tripiedon kaj skrape elfaris dikan bambuan tubon, kiun li ligis per sarmento kaj metis ĉe la vazego kiel ĉerpilon de te-akvo. Ekde kiam la vazego estis movita antaŭ la pordon ĉe akvorando, ĉiumatene Cuicui boligis grandan kaldronon da akvo kaj verŝis ĝin en la vazegon. Kelktempe ŝi metis iom da tefolioj kaj alitempe karbigitajn rizaĵojn ankoraŭ brulantajn. La maljunulo kutime preparis herbradikojn kaj arbŝelojn kiel kuracilojn kontraŭ sunfrapo, ventrodoloro kaj haŭtveziketoj. Li metis tiujn kuracilojn en la plej okulfrapa loko de la domo. Kiam li trovis pasaĝerojn en nebona sano, li bonintence devigis ilin preni lian kuracilon kaj diris al ili la originon de tiuj kuraciloj (Li nature ellernis la preskribojn de armeaj kuracistoj en la urbeto kaj sorĉistoj.). Kun nudigitaj brakoj tuttage, li stabile staris sur la pruo. Ofte li ne portis kapveston kaj liaj mallongaj blankaj haroj arĝente brilis sub la suno. Kiel ordinare Cuicui sin tenis gaja kaj kantante kuris ĉirkaŭ la domo. Kiam ŝi ne moviĝis, ŝi amuzis sin per blovado de bambua tubeto sub la arba ombro antaŭ la domo. La avo ŝajne forgesis la geedziĝ-proponon de Moŝto la Unua kaj Cuicui nature ankaŭ forgesis ĝin jam frue.
Sed post nelonge la svatisto revizitis ilin por sondi, kiel ili reagis al la propono. Kiel antaŭe la avo puŝis al Cuicui la decidon, ĉu la afero plenumiĝos aŭ ne, kaj sendis lin for. Post baldaŭ li interkonsiliĝis kun Cuicui, sed produktiĝis nenia rezulto.
La maljunulo ne povis diveni, kie troviĝas la netranĉebla nodo en la afero. Nokte kiam li kuŝis sur la lito, li ofte dronis profunde en pensoj kaj ekhavis malklaran komprenon, ke Cuicui amas Moŝton la Duan, sed ne Moŝton la Unuan. Ĉe tio li ekridetis, sed li altrudis la rideton pro timo. Fakte li iom afliktiĝis, ĉar li subite sentis, ke Cuicui similas sian patrinon en ĉiuj flankoj, li ekhavis malklaran senton, ke eble ili havas la saman sorton. Amaso da pasintaĵoj svarmis en lian menson. Ne plu dormiĝinte, li iris eksteren, rigardis la stelojn sidante sur la alta roko ĉe la rivero kaj aŭskultis al ĉirpado de griloj kaj aliaj insektoj. Estis longa tempo, antaŭ ol li sukcesis endormiĝi.
Tion Cuicui tute ne rimarkis. Dumtage ŝi ludis plenĝoje, laboris kaj samtempe okupiĝis pri io mistera, kio galopis en ŝia malgranda koro, sed tuj je noktiĝo ŝi falis en dolĉan dormon.
Tamen ĉio ŝanĝiĝis post tempdaŭro. La paca kaj trankvila vivo de tiu familio estis tute disrompita pro serio da okazaĵoj en sekvantaj tagoj.
En la familio de Sunsun, Nuosong, Moŝto la Dua, informiĝis pri la afero de Tianbao, Moŝto la Unua, kaj la plijuna frato ankaŭ malkaŝis al la pliaĝa frato tion, kio pezas sur lia koro. Okazis, ke ambaŭ ili enamiĝis al la nepino de la maljuna pramisto samtempe. Al lokanoj tio ne estis rara. Kiel loka proverbo diris, “Fajro povas bruliĝi ĉie, akvo povas flui ĉien, la suno kaj luno povas prilumi ĉion kaj amo povas vagi ĉien.” La filo de riĉa superreganto de kajo enamiĝis al la nepino de malriĉa pramisto, sed tio ne povis fariĝi sensacia novaĵo. Ekzistis problemo, ĉu tiuj du fratoj devus fari sangan luktadon kiel rivaloj laŭ la loka moro por decidi, kiu devas preni ŝin kiel sian edzinon.
Kompreneble la du fratoj ne povis iri al la ekstremo por fari luktadon pro amo, nek humile cedi sian amatinon al la alia, kiel poltronoj en la urbeto ridinde faris. La duopo pririgardis la novan ĵonkon de sia familio fabrikitan en boatfarejo sur la supra baseno. Apud la nova ĵonko la pliaĝa frato montris al sia frato sian korinklinemon al sia amatino kaj aldonis, ke lia amo enradikiĝis antaŭ du jaroj. Kun rideto la plijuna frato plu aŭskultis. Laŭlonge de la bordo ili iris al la nova muelejo de vilaĝa ĝentlemano Wang. La pliaĝa frato diris:
“Fraĉjo, estas bone por vi fariĝi la bofilo de tiu ĉefkomandanto kaj havigi al vi muelejon. Dum miaparte, se la afero sukcesos, mi devos inviti la maljunan pramisto por funkciigi pramon. Mi ŝatas la geedziĝon. Kaj mi planas aĉeti du montojn ĉe Verda Rivereto kaj mi vaste plantos bambuojn en mia tereno, kiuj ĉirkaŭos mian regnon!”