Vesperkrepuskiĝis. Sidante ĉe la piedo de la blanka pagodo malantaŭ la domo, Cuicui rigardis la maldensajn nubojn ruĝetajn bakitajn de la subira suno sur la ĉielo. La dekkvara de la lunmonato okazis bazartago de Zhongzhai. Multaj komercistoj en la urbeto iris tien aĉeti produktaĵojn de la monto. Ankaŭ multis la pasaĝeroj de pramboato kaj la avo senripoze okupiĝis pri ir-reira veturado de la pramo. Proksime al vesperiĝo birdoj ŝajne ripozis, sed nur kukoloj ĉirpadis senhalte. Ŝtonoj, grundo, herboj kaj arboj, kiuj estis bakitaj de la suno dumtage, tiam elspiris varmon. En la aero ŝvebis odoroj de grundo, herboj, arboj kaj insektoj. Rigardante la ruĝajn nubojn sur la ĉielo kaj aŭskultante malordajn voĉojn de la komercistoj ĉe la pramejo, Cuicui sentis ioman tristecon en la koro.
La vespero estis milda, bela kaj kvieta kiel kutime. Se oni spertis ĉion antaŭ la okuloj, delikata tristeco same ilin kaptis en la vespero. Do tia tago fariĝis suferiga. Ŝajnis al Cuicui, ke io mankis. Vidinte la tagon forpasi, ŝi volis alkroĉiĝi al nova afero, sed vane, ĉar ŝi ne povis elporti tian banalan vivon.
“Mi volus veturi per ĵonko malsupren al Taoyuan-gubernio kaj pluen al Dongting-Lago, por ke la avo serĉu min tra la tuta urbeto, batante gongon kaj kun torĉo en la mano.”
Ŝi ŝajne afektis koleri kontraŭ la avo kaj senbride vagigis sian penson pri tiu neebla afero. Ŝi eĉ imagis, kiel la avo, post ŝia foriro, vane serĉadas ŝin ĉie, kaj kiel li senhelpe kuŝas sur la pramboato poste.
Pasaĝeroj kriadis:
“Transigu nin, transigu nin, maljuna oĉjo. Kial vi ne donas atenton al ni!”
“Kial ne! Cuicui foriris malsupren al Taoyuan-gubernio!”
“Kion fari do?”
“Kion fari? Prenu tranĉilon, metu ĝin en pakaĵon kaj veturu per malsuprenira boato por mortigi ŝin!”…
Kvazaŭ ŝi vere aŭskultus tian dialogon, Cuicui timiĝis. Akutvoĉe vokadante sian avon, ŝi kuris de la altaĵo al la pramejo. Kiam ŝi vidis lin kablotiri la boaton en la mezon de la rivereto kaj aŭdis pasaĝerojn ĝoje babili en la boato, ŝia koreto ankoraŭ brue batis.
“Avĉjo, avĉjo, tiru la boaton returnen!”
Ne komprenante, kion ŝi celas, li supozis, ke ŝi volas anstataŭi lin. Li respondis:
“Momenton, Cuicui, mi tuj reiros!”
“Ĉu vi ne tiros ĝin returnen?”
“Mi tuj reiros!”
Sidante ĉe la bordo, ŝi rigardis ĉion vualitan de la krepusko sur la rivereto. Vidinte, ke unu el la pasaĝeroj bruligis fajrilon por fumi kaj frapetis la pipon kontraŭ la boatrandon por faligi tabakcindron, ŝi subite ekploris.
Kiam la avo albordigis la boaton, li vidis ŝin stulte sidanta ĉe la bordo. Li demandis, kio okazis al ŝi, sed ŝi ne donis respondon. Li urĝis ŝin reiri hejmen por prepari manĝon. Pensante dum kelka tempo, ŝi trovis sian ploron tre ridinda. Ŝi sola reiris al la domo kaj faris fajron en peĉnigra forno. Poste ŝi suriris la altan rokon antaŭ la domo kaj revokis sian avo al la hejmo. Sed li, kiel devkonscia pramisto, ne volis surbordiĝi, ĉar li sciis, ke tiuj pasaĝeroj haste reiras al la urbeto por vespermanĝo kaj li ne devas lasi ilin vane atendi sur la bordo, eĉ unu pasaĝeron. Starante sur la pruo, li diris al ŝi, ke li reiros hejmen por manĝo post ol veturigi la lastan homon trans la rivereto.
Ŝi duafoje petis sian avon, sed li ignoris ŝin. Sidante sur la roko, ŝi sentis grandan ĉagrenon.