《边城》(初稿 32)
Noktiĝis. Granda lampiro fulme flugis preter Cuicui, kun vosto blue brilanta. Ŝi pensis: “Mi vidu, kiel malproksimen vi povas flugi.” Kaj ŝiaj okuloj sekvis la brilon de la insekto. Tiam kukolo denove ekkukuis.
“Kial vi ne suprevenas, avĉjo? Mi volas vin!”
Aŭdinte ŝian koketan voĉon kun iom da plendemo, li respondis per kruda tono:
“Mi tuj aliros, Cuicui!”
Kaj samtempe li parolis al si: “Se via avo forpasos, Cuicui, kion vi faros estonte?”
Enirinte la domon, li nur vidis fajrolumon en la kuirejo en malluma domo, kaj ŝin kovranta siajn okulojn per la manoj, sidante sur malalta benko ĉe la forno.
Alirinte al ŝi, li trovis, ke ŝi jam ploras longatempe. Dum la tuta posttagmezo li tiradis la boaton per fortostreĉo kun kurbigita dorso kaj eksentis moliĝon kaj doloron je manoj kaj talio. Kiel kutime, tuj kiam li revenis hejmen, li devus flari la bonodoron de melonpecoj kaj legomoj kuiritaj en kaserolo kaj vidi ŝian figuron kurantan tien kaj ĉi tien por aranĝi vespermanĝon en lamplumo. Tamen tiutaga situacio iom malsamis.
Li diris:
“Cuicui, vi ploras pro mia malfrueco. Ĉu tio decas? Se mi mortus?”
Ŝi tenis sin senparola.
Li aldonis:
“Ne ploru. Kiel plenkreskulo, ne ploru, kion ajn malfavoran vi renkontas. Estu kuraĝa kaj firma, tiel ke vi indas vivi plu en la mondo!”
Demovinte siajn manojn el la okuloj, ŝi alpremis sin al la avo, dirante:
“Mi ne ploras plu.”
Dum manĝado li rakontis al ŝi kelkajn interesajn historietojn, en kiuj li menciis ŝian patrinon. En la lumo de olelampo ili prenis la manĝon. Pro laco de laborado la maljuna pramisto trinkis duonbovlon da alkoholaĵo, kio bonhumorigis lin. Kaj li suriris la altan rokon kune kun ŝi kaj rakontis al ŝi historietojn sub la lunlumo. Vere ŝin ravis tiuj historietoj pri la malmola karaktero de ŝia kmpatinda patrino.
Brakumante siajn genuojn kaj alpremante sin al sia avo sub la lunlumo, ŝi petis de li multajn informojn pri sia kompatinda patrino. Intertempe ŝi eligis elspiron, kvazaŭ io pezus sur ŝia koro. Por formovi tiaĵon ŝi eligis la elspiron, sed ne sukcesis ĝin ekmovi.
La luno disverŝis sian arĝentan lumon ĉien, sed la bambuaj tufoj sur la monto aspektis nigraj. Inter herboj apud ili ĉirpado de insektoj aŭdiĝis tie kaj tie. Okaze oriolo oni ne sciis de kie eligis trilojn, kaj post momento ĝi ŝajne sensis la meznokton kaj siajn nedecajn trilojn, kaj denove endormiĝis kun fermitaj okuletoj.
Bonhumore li daŭrigis sian rakontadon. Li menciis, ke la moro de kantado en la urbeto fame furoris en limregionoj de Siĉŭano kaj Guiĝoŭo antaŭ dudek jaroj, kaj ankaŭ ŝia patro estis la plej bona kantanto, kiu povis utiligi diversajn metaforojn por prezenti la senton de amo kaj malamo. Li rakontis, kiel ŝia patrino ŝatis kantadon kaj antaŭ ol ili konatiĝis, antifone kantis kun ŝia patro, kiam unu el ili hakfaligis bambuojn sur monttalio kaj la alia tiradis boaton sur la rivereto.
Ŝi demandis:
“Kaj poste?”
Li respondis:
“Tio estas longa rakonto. La grava afero en tio estas, ke vi naskiĝis pro tia kantado.”