14
La maljunna pramisto endormiĝis pro laco kaj Cuicui ankaŭ falis en dormon pro laciga plorado. Ŝi ne povis forgesi, kion la avo rakontis. En sonĝo ŝia animo ekflosas en bela kantvoĉo, kvazaŭ leĝere ŝvebus tien kaj ĉi tien. Ŝi supreniras la blankan pagodon, eniras la legoman ĝardenon, enboatiĝas kaj ree pafiĝas ĉirkaŭ la mezo de apika rokklifo… kion ŝi volas fari do? Pluki saksifragon! Dumtage kiam ŝi tiradas la boaton, ŝi kutime kaplevite rigardas tiun grasan saksifragon sur la rokklifo alta je tridek al kvindek futoj. En ordinaraj tagoj ŝi ne povas pluki ĝin, sed nunmomente ŝi povas elekti ĝian plej grandan folion kiel ombrelon.
Ĉio okazis, kiel la avo rakontis. Cuicui konfuzkape kuŝis sur la pajlolito kun kontraŭmoskita vualo el kruda knaba tolo, sentante, ke la sonĝo estas la plej bela kaj plej dolĉa. Dume la avo kuŝis sur la lito maldorme, streĉante siajn orelojn por aŭskulti al la kantanto sur la alta roko trans la rivereto tra la tua nokto. Li sciis, kiu estas la kantanto. Li sciis, ke tio estas la unua movo de ŝaka ĉevalo de Tianbao, Moŝto la Unua, el la apudrivera strateto. Li aŭskultadis ĉagreniĝe kaj ĝoje. Pro laco de dumtaga plorado, Cuicui profunde dormis. Li ne vekis ŝin.
Ĉe tagiĝo de la sekva tago, ŝia kaj ŝia avo ellitiĝis. Ŝi lavis sian vizaĝon per riveretakvo por forigi la tabuon, ke oni ne devas rakonti sian sonĝon matene. Kaj tuj poste ŝi iris al la avo kaj rakontis sian lastnoktan sonĝon.
“Avĉjo, vi parolis pri kantado hieraŭ. En sonĝo mi vere aŭdis la plej orelpaĉan kantadon, molan kaj melodian. Mi ŝajne sekvis tiun kanton kaj flugis ĉien. Mi flugis al la monttalio trans la bordo kaj plukis grandan faskon da saksifragoj kaj donis ĝin al mi ne scias kiu. Mi dormis tre bone. La sonĝo estas vere interesa!”
La avo ridetis milde kaj simpatie, sed li ne diris al ŝi la aferon, kiu vere okazis dumnokte.
Li pensis: “Estas pli bone sonĝi la tutan vivon. Estas iuj homoj, kiuj eĉ sonĝas, ke ili oficas kiel ĉefministro aŭ akiris ĝuangjŭan-on.”
Supozante, ke tiu, kiu kantis lastnokte, estas Tianbao, Moŝto la Unua, la avo ordonis al Cuicui zorgi pri la pramboato, kaj pretekstis sendadon de drogherboj al la urbeto por informiĝi pri la kantanto. Vidinte Moŝton la Unuan en apudrivera strateto, li ekkaptis la junulon kaj ĝoje diris:
“Moŝto la Unua, vi ne nur prenas la vojon de ĉaro, sed ankaŭ tiun de ĉevalo. Kia ruzulo vi estas!”
Tamen la maljunulo fuŝis la aferon. Li prenis tiun, kiu kantis lastnokte, por Moŝjto la Unua. Lastnokte la du fratoj iris kune al Verda Rivereto. Ĉar la pliaĝa frato havis la avantaĝon sendi svatiston al la maljunulo, li neniel volis kanti kaj li devigis sian fraton kanti la unua. Post kiam la plijuna frato ekkantis, li ne kuraĝis malfermi sian buŝon, ĉar li sciis, ke li ne povas rivali kontraŭ li. La kantvoĉo, kiun la avo kaj lia nepino aŭdis, tute eliĝis el la buŝo de Nuosong, Moŝto la Dua. Kiam la Unua akompanis sian fraton hejmen, li jam decidis foriri de Chadong kaj veturigi laŭflue la nove lakitan ĵonkon de la familio por forgesi ĉion ĉi tion. Tiam li pretis iri al la bordo kaj rigardi ŝarĝado al la nova ĵonko. Vidinte lian flegman mienon, la maljunulo ne komprenis, kion li volas esprimi. Li do faris okulumon al li ridinde, ke tiu afektas flegmon kaj ke li volas doni al li mesaĝon.
Donante frapeton al li, la maljunulo mallaŭte diris:
“Vi kantis tre bone. Iu askŭultis al vi en la sonĝo. Via kantvoĉo kunportis ŝin malproksimen, tre longan vojon! Vi estas la plej bona kantanto en nia loko.”
Rigardante al la petolema vizaĝo de la maljunulo, Moŝto la Unua softe diris:
“Lasu! Donu vian trezoran knabinon al la kantbirdo.”
Tiuj vortoj konfuzis la maljunulon. Moŝto la Unua iris laŭ la pasejo inter palafitdomoj al la bordo kaj lin sekvis la maljuna pramisto. Kiam ili atingis la kajon, tiu nova ĵonko estis ŝarĝata. Multaj vazoj de oleo kuŝis sur la bordo. Boatano estis plektanta pajlajn ŝnurojn por fari kontaŭondan ŝirmaĵon uzotan sur ĵonkorando, kaj iu alia estis ŝmiranta remiltabulojn per sebo. La maljunulo demandis al la ŝnurfaranto en sunlumo, kiam la ĵonko ekiros malsupren kaj kiu eskortos ĝin. La demandato montris Moŝton la Unua. Kunfrotante siajn manojn, la maljunulo diris:
“Aŭskultu, Moŝto la Unua. Mi diru al vi serioze, ke vi ne pravas laŭ movado de ŝaka ĉaro, sed se vi prenos la vojon de ŝaka ĉevalo, vi eble sukcesos!”
Montrante la fenestron, li diris al la maljunulo:
“Vidu tien, avĉjo. Vi volas la kantbirdon kiel via bonepon. Li estas tie!”
Levinte la kapon, la maljunulo vidis, ke Moŝto la Dua estas ordigi fiŝneton ĉe la fenestro.
Kiam li revenis al la pramboato ĉe Verda Rivereto, Cuicui demandis al li:
“Avĉjo, kun kiu vi kverelis? Kiel pala vi aspektas!”
Li ekridetis. Tamen li diris neniun vorton al ŝi pri la afero okazinta en la urbeto.