dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《边城》(初稿 35)

您是本帖的第 1295 个阅读者
树形 打印
标题:
《边城》(初稿 35)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《边城》(初稿 35)
Sidante sub la luno, ŝi ja volis aŭskulti al kantado. Sur la transa bordo aŭdiĝis nenia voĉo krom ĉirpa refrenoj de insektoj en herboj. Enirinte la domon, ŝi palpe elprenis la bambuan tubeton kaj blovis ĝin en lunlumo. Trovinte, ke ŝi ne bone ludis ĝin, ŝi enmanigis ĝin al la avo por ludado. La maljunulo, alproksimiginte ĝin al la buŝo vertikale, ludis ĝin per longa ario, kiu moligis ŝian koron.
Sidante alpreme al li, ŝi demandis:
“Kiu estis la unua, kiu elfaris tian tubeton, avĉjo?”
“Certe estis la plej gaja homo, ĉar li donis multe da ĝojo al aliaj. Sed ŝajne estis la plej malgaja homo, kiu elfaris ĝin, ĉar li samatempe malĝojigis aliajn.”
“Ĉu vi ne ĝojas, avĉjo? Ĉu vi koleras kontraŭ mi?”
“Mi ne koleras. Se vi estas ĉe mi, mi sentas grandan ĝojon.”
“Se mi forkuros?”
“Vi ne forlasos vian avon.”
“Se vere okazos tia afero, kion vi faros, avĉjo?
“Se tiel, mi veturigos ĉi tiun pramboaton por serĉi vin.”
Ŝi eligis siblan rideton.
“Malprofundejoj Fengtan, Citan ne danĝeraj estas,
Minacas des pli Kirlejo Raojilong ja ekzistas.
Malfacile oni forlasas Kirlejon tra ondluloj,
Atendas ilin Rapidfluo Qinglang ja kun huloj.
Ĉu vi iam diris, ke la akvo de tiuj lokoj furiozas kiel frenezulo?”
“Tiakaze mi vere agos frenezule, Cuicui, ĉu mi timos tiajn grandajn ondojn de tiuj lokoj?” la avo respondis.
Serioze pripensante tion, ŝi diris:
“Mi certe ne foriros, avĉjo. Sed ĉu vi foriros? Ĉu vi estos perforte forkaptita aliloken?”
Silenta li ekpensis pri tiaj aferoj, kiaj forkaptado de la morto.
Meditante pri la situacio post kiam li estos forkaptita de la morto, li stupore rigardis la stelon en la sudo sur la ĉielo. Li pensis: “En julio kaj aŭgusto flugas falsteloj sur la ĉielo. Ĉu homoj povas morti en julio aŭ aŭgusto?” Li ankaŭ pensis pri la interparolo kun Moŝto la Unua en la apudrivera strateto, pri la muelejo kiel doto donota de la ĉefkomandanto de Zhongzhai-vilaĝo, pri Moŝto la Dua kaj pri amaso da aliaj aferoj. Li sentis iom da konfuziteco en la koro.
Subite Cuicui diris:
“Avĉjo, kantu kanton al mi, ĉu bone?”
Li kantadis dek kantojn. Apogante sin al li, ŝi aŭskultis kun fermitaj okuloj. Kiam la avo ĉesis kanti, ŝi parolis al si:
“Mi plukis alian faskon da saksifragoj.”
La kantoj, kiujn la avo kantis, estis aŭskultitaj de li tiun nokton.
ip地址已设置保密
2015/4/25 10:21:40
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   她在月光下坐了一阵,心里却当真愿意听一个人来唱歌。久之,对溪除了一片草虫的清音复奏以外别无所有。翠翠走回家里去,在房门边摸着了那个芦管,拿出来在月光下自己吹着。觉吹得不好,又递给祖父要祖父吹。老船夫把那个芦管竖在嘴边,吹了个长长的曲子,翠翠的心被吹柔软了。
    翠翠依傍祖父坐着,问祖父:
    “爷爷,谁是第一个做这个小管子的人?”
    “一定是个最快乐的人,因为他分给人的也是许多快乐;可又象是个最不快乐的人作的,因为他同时也可以引起人不快乐!”
“爷爷,你不快乐了吗?生我的气了吗?”
“我不生你的气。你在我身边,我很快乐。”
    “我万一跑了呢?”
    “你不会离开爷爷的。”
    “万一有这种事,爷爷你怎么样?”
    “万一有这种事,我就驾了这只渡船去找你。”
    翠翠嗤的笑了。“凤滩、茨滩不为凶,下面还有绕鸡笼;绕鸡笼也容易下,青浪滩浪如屋大。爷爷,你渡船也能下凤滩、茨滩、青浪滩吗?那些地方的水,你不说过象疯子吗?”
祖父说:“翠翠,我到那时可真象疯子,还怕大水大浪?”
翠翠俨然极认真的想了一下,就说:“爷爷,我一定不走。可是,你会不会走?你会不会被一个人抓到别处去?”
    祖父不作声了,他想到被死亡抓走那一类事情。
    老船夫打量着自己被死亡抓走以后的情形,痴痴的看望天南角上一颗星子,心想:“七月八月天上方有流星,人也会在七月八月死去吧?”又想起白日在河街上同大老谈话的经过,想其中寨人陪嫁的那座碾坊,想起二老,想起一大堆事情,心中有点儿乱。
    翠翠忽然说:“爷爷,你唱个歌给我听听,好不好?”
    祖父唱了十个歌,翠翠傍在祖父身边,闭着眼睛听下去,等到祖父不作声时,
翠翠自言自语说:“我又摘了一把虎耳草了。”
祖父所唱的歌便是那晚上听来的歌。
ip地址已设置保密
2015/4/25 10:22:45

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询