《边城》(初稿 37)
Ĉapitro 7
17
Ŝajnis, ke la avo kovis koleron kontraŭ iu. Malpliiĝis la rideto sur lia vizaĝo kaj ankaŭ lia zorgemo al Cuicui. Ŝi ŝajne rimarkis, ke ŝia avo jam ne montris tiom da amemo al ŝi kiom antaŭe, sed ŝi ne komprenis kial. Tamen tio estis nur efemera. Kun paso de tempo ĉio pliboniĝos. Ili ambaŭ ankoraŭ okupiĝis pri pramigo kiel kutime. Nur ili ekhavis malsamajn konceptojn pri la vivo, kvazaŭ estiĝus breĉo inter ili, neniel plenigebla. Kiam la avo iris al la apudrivera strateto, li ankoraŭ ricevis bonan traktado de Sunsun, la superreganto de la kajo, sed evidente tiu ne forgesis la kaŭzon de sia mortinta filo. Moŝto la Dua kovris ses cent liojn de Beihe al Chenzhou por serĉi la kadavron de sia frato laŭlonge de la bordo, sed vane. Li vole nevole gluis afiŝojn pri serĉado ĉe diversaj doganejoj kaj revenis al Chadong. Antaŭ nelonge kiam li ekvojaĝis al la orienta Siĉŭabon por pretigi varojn, li renkontis la maljunan pramiston ĉe pramejo. Vidinte la junulon, la maljuna pramisto, kiu ŝajne jam forgesis la pasintan okazaĵon, alparolis lin.
“Moŝto la Dua, estas penige fari longan vojaĝon al la orienta Siĉŭano sub la junia ardanta suno, ĉu ne?”
“Por vivteni min, eĉ se fajrego brulus super mia kapo, mi devus ekiri!”
“Por vivteni vin! Ĉu manĝaĵo mankus al vi, Moŝto la Dua!”
“Eĉ se ne mankus al mi manĝaĵo, mia patro diras, ke la junuloj ne devus esti nenifaranto en la hejmo!”
“Ĉu via patro fartas bone?”
“Li povas manĝi kaj labori. Li ne fartas malbone.”
“Pro la morto de via frato via patro aspektas multe marasma kaj malvigla!”
Aŭdinte tion, la junulo mutiĝis kaj nur rigardis la blankan pagodon malantaŭ la domo de la maljunulo. Li ŝajne ekmemoris pri la paseo de tiu nokto, dronante en granda ĉagreno. La maljunulo ĵetis timeman rigardon al la junulo. Rideto naĝis al lia vizaĝo.
“Moŝto la Dua, Cuicui diris, ke ŝi sonĝis en maja nokto…”
Dirante, li ĵetis alian ekrigardon al la junulo. Vidinte, ke li montris nek surpriziĝon nek malŝaton, la maljunulo daŭrigis:
“Ŝi havis strangan sonĝon, ke ŝi leviĝis pro ies kantvoĉo, ŝvebis al alta rokklifo kaj tie plukis faskon da saksifragoj!”
La junulo turnis sian kapon flanken kaj altrudis amaran rideton, pensante, ke la maljunulaĉo vere povas afekti. Tio, pri kio li pensis, ŝajne riveliĝis en lia amara rideto kaj estis vidata de la maljunulo. La pramisto demandis:
“Ĉu vi ne kredas, Moŝto la Dua?”
“Kial ne? Ĉar mi stulte kantadis sur tiu rokklifo tra la tuta nokto!” diris la junulo.
Embarasite pro liaj neatenditaj veraj vortoj, la maljunulo balbute diris:
“Tio estas vera… tio estas malvera…”
“Kial ne vera? Tianbao mortis, ĉu tio ne estas vera?”
“Sed…sed…”
La maljunulo volus certiĝi pri tio, kio okazis tiun nokton, sed kiam li komencis fari rakontadon, li jam uzis eraran metodon, tiel ke Moŝto la Dua miskomprenis lin. Apenaŭ li volis laŭlitere rakonti tiunoktan okazaĵon, la boato albordiĝis. La junulo eksaltis sur la bordon kaj volis foriri. Sur la pruo la maljunulo konfuzite diris:
“Atendu momenton, Moŝto la Dua. Mi havas vorton por diri al vi. Vi ĵus menciis…ke vi stulte kantadis, ĉu ne? Vi fakte ne estas stulta. Via kantado vere igis aŭskultantojn stultaj!”
Kvankam la junulo haltis, li mallaŭte diris:
“Sufiĉe. Ne plu diru tion.”
La maljunulo diris:
“Moŝto la Dua, mi aŭdis, ke vi preferas la pramboaton ol la muelejon. Tion Yang Mabing diris al mi. Ĉu tio ne estas vera?”
“Kion do, se mi volas la pramboaton?” demandis la junulo.
Vidinte lian mienon, la maljunulo eksentis ĝojon. Li nereteneble laŭte vokis Cuicui, ke ŝi malsuprenvenu al la bordo de la rivereto. Sed li ne sciis, ĉu ŝi intence ne eldomiĝas aŭ iris aliloken. Dum longa tempo li ne vidis ŝian figuron nek aŭdis ŝian voĉon por longa tempo. Atendinte kelkan tempon, Moŝto la Dua rigardis lian kondutadon senparola. Kun rideto li grandpaŝe sekvis la portiston, kiu vektoportis du korbojn kun piz-vermiĉeloj kaj sukeraĵoj.
Transgrimpinte la monteton ĉe Verda Rivereto, ili ambaŭ iris laŭ la zigzaga vojeto inter bambuoj. Tiam la portisto diris:
“Nuosong Moŝto la Dua, mi juĝas laŭ la aspekto de la pramisto, ke li tre ŝatas vin!”
Moŝto la Dua sin tenis silenta. La portisto aldonis:
“Moŝto la Dua, li demandis al vi , ĉu vi volas la muelejon aŭ la pramboaton. Ĉu vi vere fariĝos lia bonepo kaj transprenos lian pramboaton?”
Moŝto la Dua ekridetis. La portisto daŭrigis:
“Moŝto la Dua, se mi estus vi, mi volus la muelejon. La taga profito de muelejo estas sep ŝeng-oj da rizo kaj tri doŭ-oj da brano.”
Moŝto la Dua diris:
“Kiam mi revenos, mi petos al mia patro sendi svatisotn por vi al Zhongzhai, tiel ke vi povos gajni la muelejon. Miaparte, mi pensas, ke la pramboato bone konvenas al mi. Nur tiu maljunulo estas postulema kaj nedecidema, alie Moŝto la Unua ne mortus.”
Vidinte Moŝton la Dua foriri, la maljuna pramisto sentis malĝojon pro tio, ke Cuicui ankoraŭ ne alvenis. Kiam li reiris hejmen, li trovis ke ŝi forestas. Post kelka tempo, ŝi, kun korbo en la mano, revenis el de la monteto. Frumatene ŝi jam eliris kolekti bambuŝosojn.
“Cuicui, mi vokis vin longan tempon, sed vi ne aŭdis!”
“Pro kio vi vokadis min?”
“Unu pasaĝero…konato kaj mi parolis pri vi… Mi vokis vin, sed vi ne respondis!”
“Kiu li estas?”
“Divenu, Cuicui. Li ne estas fremdulo… Vi konas lin!”
Ekpensante pri la dialogon en bambuaro, kiun ŝi ĵus kaptis, ŝi rugiĝis kaj sin tenis silenta dum longa tempo.
La maljunulo demandis:
“Kiom da bambuŝosojn vi kolektis, Cuicui?”
Ŝi elverŝis ĉion el la korbo sur la teron: nur ĉirkaŭ dek bambuŝosoj kaj faskego da saksifragoj.
Li ĵetis ekrigardon al ŝi kaj ŝi forkuris kun ruĝiĝintaj vangoj.