Kun sia vizaĝesprimo iom-post-iome ŝanĝiĝanta, ŝi diris: “Ĉu tio necesas! Tiuj trivialaj komercistoj, kompreneble, nur scias, ke ili pagas por liverado de varoj, sed ne scias, ke klereco ne bezonas reklamadon. Kial kvereli kun ili? Tiu sinjoro Zhou estas via respektebla pliaĝulo ĉiuokaze kaj traktas vin bone. Li rajtas aperigi tiun novaĵon sur la ĵurnalo. Sed kiu turnas sian atenton al la novaĵo? Eĉ se iu legis ĝin, li jam forgesis, tuj kiam li turnis sian dorson. Vi montras vin cinika en granda aferoj, sed vi prenas bagatelojn serioze. Vere ridinda estas via kontraŭdira konduto.”
Li sincere admiris fraŭlinon Su pri ŝia konvinka parolo, kaj respondis: “Dank’ al via diro mi ne plu havas la senton de rimorso kaj kulpeco. Mi devus diri ĉion tion al vi pli frue. Vi vere estas komprenema! Tio, kion vi diris pri mia alkroĉiĝo al bagateloj, aparte havas profundan signifon. Grandaj aferoj en la mondo povas esti traktataj malserioze, sed oni ne povas trakti tiujn bagatelojn laŭplaĉe. Kiel ekzemple, koruptita oficialulo povas akcepti ŝmirmonon de kelkdek milionoj, sed ne volas ŝteli alies monujon. Mia cinika sinteno ne estas ĝisfunda.”
Fraŭlino Su volus diri: “Malpravas tio, kion vi diris. Ne ŝteli monujon estas pro tio, ke la monujo ne indas je ŝtelado. Se la monujo povus enteni kelkdek milionojn kaj ŝteli ĝin estus tiel sekure kiel akcepti ŝmirmonon, li ankaŭ ĝin ŝtelus.” Tamen ŝi ne eldiris tiujn vortojn kaj nur pafis ekrigardon al li. Rigardante la desegnaĵon sur la tapiŝo, ŝi diris: “Feliĉe via sinteno de cinikismo ne estas ĝisfunda, alie viaj amikoj sentas malvarmon en la koro, timante, ke vi nur tenas pli aŭ malpli bonan rilaton kun ili ekstere kaj subridas pri ili interne.”
Li tuj troige certigis al ŝi, ke li alte taksas la amikecon. Dum babilado fraŭlino Su diris al li, ke ŝia patro jam iris kune kun la registaro al Sichuan-provinco, ŝia frato ankaŭ iris al Hongkongo por ofico, nur ŝiaj patrino, bofratino kaj ŝi restas en la hejmo, kaj ŝi ankaŭ volas iri al landinterno. Li diris, ke eble ili ambaŭ fariĝos kunvojaĝantoj al landinterno. Fraŭlino Su parolis pri sia kuzino, kiu lernis unu jaron en ilia lernejo en Beiping, suspendis sian lernadon kaj restis en la hejmo dum duona jaro pro tio, ke la universitato translokiĝis al landinterno pro militado, kaj nun volis daŭrigi sian lernadon. Estis hazarde, ke hodiaŭ ŝia kuzino venis al la familio Su por distriĝi. Fraŭlino Su eniris por venigi ŝin el interna ĉambro kaj prezenti ŝin al Fang, por ke ili povu fariĝi kunvojaĝantoj en estonteco.