《边城》(40)
19
Cuicui forkuris en bambuan arbareton kaj la maljuna pramisto ne enboatiĝis dum longa tempo. En la okuloj de Nousong tio estis malfavora signo al li. Kvankam tio, kion la maljuna pramisto diris, implicis, ke la afero estos sukceso, lia evitema parolo tamen ne povus certigi la sukceson. Kiam Nuosong ekpensis pri sia frato, li miskomprenis la intencon de la maljunulo. Li sentis iom da kolero kaj ĉagreniĝo. Tri tagojn post kiam li revenis hejmen, sendito de Zhongzhai-vilaĝo venis por informiĝi pri lia edziĝo, kaj loĝis en la domo de Sunsun. La sendito demandis al Sunsun, ĉu Moŝto la Dua intencas akcepti la novan muelejon, kaj Sunsun al Nuosong demandis ties opinion pri la svatado.
Nuosong diris:
“Paĉjo, se viaparte vi opinias, ke aldoniĝos muelejo kaj bofilino en via familio, vi sentos ĝojon. Do vi akceptos la svatadon. Sed se vi konsideras tion por mi, mi devas bone pensi pri tio. Mi decidu post kelkaj tagoj. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi akceptos muelejon aŭ pramboaton. Eble mia sorto decidas, ke mi estas permesata zorgi pri la pramboato!”
La sendito batis tiujn vortojn en sian kapon kaj reiris al Zhongzhai-vilaĝo fari raporton. Kiam li iris al la pramejo kaj vidis la pramiston, je ekpenso pri tio, kion Moŝto la Dua diris, li vole nevole montris sian rideton. Sciiĝinte, ke li devenis de Zhongzhai-vilaĝo, la maljuna pramisto demandis, kial tiu venis al Chadong.
La diskreta sendito diris:
“Mi havas nenion por fari ĉi tie. Mi nur fari viziton al Sunsun kaj babilis kun li kelkan tempon.”
“Vi ne povas veni ĉi tien sen misio. Vi certe babilis pri io!”
“Kelkajn vortojn ni ja interŝanĝis.”
“Pri kio vi babilis?”
La sendito ne plu respondis, sed la maljuna pramisto demandis:
“Mi aŭdis, ke homo de via Zhongzhai-vilaĝo volas donaci la muelejon ĉe la rivero kaj sian filinon al Sunsun. Ĉu tio promesas ian esperon?”
Kun rideto la sendito diris:
“La afero estas interkonsentita. Mi jam demandis al Sunsun kaj li tre volontas boparenciĝi kun la homo de Zhongzhai-vilaĝo. Ankaŭ mi demandis al la junulo…”
“Kio estas lia opinio?”
“Li diris: ‘Antaŭ mi troviĝas muelejo kaj pramboato. Antaŭe mi volus la pramboaton kaj nun mi decidas voli la muelejon.’ La pramboato estas movema kaj ĝi ne estas tiel fiksa kiel la muelejo. Tiu junulo vere lertas en kalkulado.”
La sendito estis makleristo en riza merkato. Lia parolo estis tre deca. Li klare sciis, kion “la pramboato” aludas, sed li ne malkaŝis la fakton. Vidinte, ke la maljuna pramisto movetis siajn lipojn kaj volis diri ion, la sendito tuj diris antaŭ li:
“Ĉio dependas de la sorto, homoj povas fari nenion. Oni ne povas imagi, ke Moŝto la Unua de Sunsun, kun impona aspekto, eĉ kompatinde dronus en la rivero!”
Tiuj vortoj donis pikon al la koro de la maljunulo kaj li retenis, kion li volis diri. Post kiam la sendito surbordiĝis kaj foriris, la maljunulo stulte staris sur la pruo por longa tempo. Rememorante la flegman mienon de Moŝto la Dua, li naskis ankoraŭ li grandan malĝojon.
Cuicui tre ĝoje ludis ĉe la piedo de la pagodo. Ŝi suriris altan rokon supre de la rivereto kaj vokis al sia avo, ke li kantos. Vidinte, ke ŝia avo ne donas al ŝi atenton, ŝi plendeme malsupreniris al la bordo. Tie ŝi vidis sian avon en granda deprimiĝo kaj ne sciis kial. Kiam ŝi alvenis, je ekvido de ŝia ĝoja mieno sur la sun-brunigita vizaĝo, li montris krudan rideton. Vidinte, ke estas pasaĝero kun ŝarĝo sur la ŝultro, li silente kablotiris la boaton al transa bordo kaj kiam la boato sin trovis meze de la rivereto, li laŭte ekkantis. Post kiam li prame veturigis la homon transen, li saltis sur la bordon kaj aliris al Cuicui, ankoraŭ kun kruda rideto, kovrante sian frunton per la mano.
Ŝi demandis:
“Kio okazas al vi, avĉjo? Ĉu vi estas sunfrapita? Iru en ombron por ioma ripozo. Mi zorgu pri la pramo!”
“Zorgu pri la pramo. Bone, mi metu la boaton sub vian zorgon!”
Verŝajne la maljunulo estis sunfrapita. Li havis la senton de sufokeco. Kvankam li ŝajnigis sin aspekti en bona sano antaŭ la vizaĝo de sia nepino, li sola reiris hejmen, pikis siajn brakojn kaj femurojn per disrompita porcelanpeco, ellasis iom da nigra sango kaj kuŝiĝis sur la liton por dormo.
Zorgante sola pri la boato, Cuicui sentis strangan ĝojon. Ŝi pensis: “Avĉjo ne kantis por mi, sed mi povas kanti!”
Ŝi kantis multajn kantojn. Kuŝante enlite kun fermitaj okuloj, la maljunulo aŭskultis ĉiujn kantvortojn, kun malordaj pensoj. Li sciis, ke tio ne estas serioza malsano, kiu povas najligi lin al la lito, kaj morgaŭ li povos leviĝi el la lito. Li volos iri urbeten kaj fari pririgardon sur la apudrivera strateto. Kaj li ekpensis pri multaj aliaj aferoj.
Sed la sekvan tagon, kvankam li povis leviĝi el la lito, li sentis pezan kapon. Li vere malsaniĝis. Cuicui fariĝis pli konsiderema. Ŝi preparis dekoktaĵon kaj devigis sian avon eltrinki, plukis kelkajn ajlotigojn en la legomĝardeno malantaŭ la domo kaj maceris ilin en rizsupon kiel moderigajn kuracilojn. Zorgante pri la boato, ŝi trovis tempon kaj reiris hejmen vidi la avon kaj demandi al li pri tio kaj alio. Li diris nenion, nur suferante de sekreto. Post tri tagoj li eĉ sukcesis resaniĝi. Promenante ĉirkaŭ la domo, li trovis sin ankoraŭ multe pli bona tra la tuta korpo. Kun unu afero sur la koro li pretis iri al la apudrivera strateto en la urbeto. Ŝi deadmonis lin iri urben, ĉar ŝi povis vidi, ke li ne havas urĝajn aferojn kaj nenecese iros urben tiun tagon.
Kunfrotante siajn manojn, la maljunulo konsideris, ĉu li devas eldiri la kialon. Rigardante ŝiajn brunan pintan vizaĝon kaj briloplenajn okulojn, li eligis elspiron. Li diris:
“Mi havas urĝan aferon kaj mi devas iri hodiaŭ!”
Kun amara rideto ŝi diris:
“Kian urĝan aferon vi havas? Ĉu vi iros…”
La maljunulo konis ŝian temperamenton. Aŭdinte ŝian koleran tonon, li ne insistis iri. Demetinte la bambuan tubon kaj broditan dusakon sur la tablon, kiujn li pretis kunporti, li kaĵoleme ridetis:
“Lasu do. Vi timas, ke mi mortos pro stumblado, do mi ne iros. Mi pensas, ke matene ne estas varme. Kiam mi faros la aferon en la urbeto kaj mi tuj revenos… do mi ne iros nun. Mi iros morgaŭ!”
Ŝi tenere kaj softe diris:
“Estas bone, ke vi iros morgaŭ. Viaj kruroj estas ankoraŭ molaj. Kuŝu unu tagon kaj poste ellitiĝu.”
Ŝajne kun malvolonteco en la koro li svingis siajn brakojn kaj irante al la pordo, li preskaŭ falis stumbligite de batilo uzita por fari pajlajn sandalojn. Kiam li stabile starigis sin, ŝi diris kun amara rideto:
“Jen, avĉjo, ĉu vi ankoraŭ insistas!”
Levinte la batilon, li ĵetis ĝin al la murangulo, dirante:
“Mi ja estas maljuna! Post kelkaj tagoj mi ĉasos leopardon por vi!”