《边城》(42)
Ĉapitro 8
20
Vere pluvegis kaj terure tondregis dumnokte. Kiam fulmo tanĝis la firston de la tegmento, eksplodis tondro. Cuicui tremetis en mallumo. La avo ankaŭ vekiĝis. Sciante, ke ŝi timas, li ellitiĝis kaj metis tolan tukon sur ŝiajn ŝultrojn kontraŭ malvarmumiĝo. Li diris:
“Ne timu, Cuicui!”
“Mi ne timas!” ŝi diris. Apenaŭ ŝi volis diri: “Mi ne timas, se vi estas ĉe mi!”, eksplode tondris kaj aŭdiĝis obtuza sono de falego pli laŭta ol bruado de pluvado. Ili certis, ke la ĉeborda klifo falegis kaj eble subpremis la pramboaton.
La avo kaj lia nepino silente kuŝis sur la lito, aŭskultante al sonoj de trondado kaj pluvado.
Malgraŭ pluvego ŝi baldaŭ endormiĝis. Kiam ŝi revekiĝis, jam tagiĝis. Ŝi ne sciis, kiam pluvado ĉesiĝis, kaj ŝi aŭdis fluadon de montvala akvo en la rivereton. Ŝi leviĝis el la lito, kaj vidinte sian avon bone dormanta, ŝi malfermis la pordon kaj eliris. Antaŭ la pordo jam estiĝis kanaleto, malgranda fluo lirlis el malantaŭ la pagodo kaj rekte sin ĵetis malsupren de la antaŭa rokklifo. Ĉie troviĝis tiaj provizoraj fluejoj. La legoma ĝardeno apud la domo jam malorde forlaviĝis de montakvo kaj la plantidoj de legomoj esti enterigitaj sub krudaj kotaj sabloj. Iom antaŭenirinte kaj ĵetinte sian rigardon al la rivereto, ŝi vidis, ke la rivereto jam multe ŝveliĝis kaj la rivereto jam superakvis la kajon kaj atingis preskaŭ ĝis la piedo de la teo-vazego. En la pasejo kondukanta al la kajo elverŝiĝis brue flava kotakvo. La kablo fiksita trans la rivereto por pramiĝo ankaŭ dronis en akvo kaj la pramboato ankrita sub la klifo jam malaperis.
Ĉar ŝi vidis, ke la klifo antaŭ la domo ne falis, ŝi ne rimarkis la perdiĝon de la pramboato. Post kelkaj momentoj ŝi vane serĉis ĝin tie kaj ĉi tie kaj senintence trovis malaperinta la blankan pagodon malantaŭ la domo. Multe surprizite, ŝi hastis malantaŭ la domon kaj sciiĝis, ke ĝi jam falis kaj nur malorde sterniĝis rompitaj brikoj kaj ŝtonoj. Pro konfuziteco ŝi senrimede akutvoĉe vokis sian avon. Ne lia figuro vidiĝis nek lia respondo venis. Ŝi hasteme endomiĝis kaj skuis lin ĉe lia lito longan tempon, sed li ankoraŭ ne eligis voĉon. Okazis, ke li jam mortis antaŭ ol tondropluvo ĉesis.
Ŝi ekploregis.
Post kelka tempo iu homo, kiu volis afervojaĝi de Chadong al la orienta Siĉŭano, atingis la transan bordon kaj krie petis pramiĝon. Tiam Cuicui, plorante, boligis akvon ĉe la forno kaj pretis viŝis la korpon de la mortinta avo per boligita akvo.
La vokanto konsideris, ke la maljuna pramisto ankoraŭ dormas, tiel ke li ne donas respondon. Pro urĝeco la vokanto ĵetis ŝtoneton trans la rivereton kaj ĝi falis sur la tegmenton. Cuicui, kun la vizaĝo plena je larmoj kaj nazmuko, eliris kaj staris sur la alta rokklifo ĉe la rando de la rivereto.
“Hoj, estas ne frue! Altiru la boaton!”
“Ĝi jam malaperis!”
“Kion via avo faris do? Ĉar li prizorgas la boaton, estas lia kulpo!”
“Li prizorgas la boaton dum kvindek jaroj…sed li jam mortis!”
Dirante al la transa bordo, ŝi ploregis. Sciiĝinte pri la morto de la maljunulo, li devis iri urbeten kaj fari raporton. Kaj li diris:
“Ĉu li vere mortis? Ne ploru. Mi reiru kaj informos ilin, ke oni alportos boaton kaj aliajn necesaĵojn!”