《红高粱》(3)
Komandanto Yu ĵetis sian piedbaton al la pugo de Wang.
“Pro kio vi tusas?”
“Komandanto...” Wang retenis sian tusadon kaj diris: “mia gorĝo jukis...”
“Eĉ se ĝi jukas, ne tusu! Se vi malkaŝus nin, mi vin senkapigus!”
“Jes, Komandanto,” respondante, li nereteneble eligis kaskadon da tusoj el la buŝo.
Patro sentis, ke la komandanto faris grandan paŝon antaŭen kaj subpremas la nukon de Wang. Tiu siblis en la buŝo kaj ĉesis tusi.
Ankaŭ Patro sentis, ke la komandanto malstreĉis sian subpremadon de sur lia nuko, sur kiu restis du fingrospuroj tiel grandaj kiel maturaj purpuraj vinberoj. En liaj malhele bluaj kaj timplenaj okuloj sparkis iom da dankemo kaj ofenditeco.
Tre baldaŭ la trupo sin ŝovis inter sorgoplantojn. Patro instinkte perceptis, ke la trupo marŝas sudorienten. La kota vojpeco, kiun ili ĵus trairis, estis parto de la sola vojo kondukanta de la vilaĝo al la bordo de la Inko-rivero. Dumtage la mallarĝa vojo montriĝis pala. Antaŭe ĝi estis pavimita per brile nigra tero, sed pro longatempa surtretado, la nigra koloro precipitiĝis en la suban tavolon. Sur ĝi multaj brutoj restigis siajn hufosignojn unuj sur aliaj: petalformaj hufosignoj de bovoj kaj kaproj, kaj duonrondaj hufosignoj de muloj, ĉevaloj kaj azenoj. La fekaĵoj de ĉevaloj, muloj kaj azenoj similis sekiĝintajn pomojn, la bovaj merdoj ŝajnis maldikaj patkukoj boritaj de vermoj, kaj la kapraj fekaĵoj estis similaj al disĵetitaj nigraj faboj. Patro ofte iris sur tiu ĉi vojo. Poste, kiam li vivis iele-trapele, laborante en japana bakforno por lignokarboj, antaŭ liaj okuloj ofte aperis tiu ĉi vojo. Li ne sciis, kiom da amaventuroj mia avino prezentis sur tiu ĉi vojo, sed mi scias. Ankaŭ li ne sciis, ke mia avino iam kuŝigis sian glatan korpon blankan kiel jado sur la nigra tero sub la ombro de sorgoplantoj, sed mi scias.
Post ilia eniro en la sorgokampojn, la nebulo fariĝis ankoraŭ pli densa, masiva kaj nefluema. Kiam la homaj korpoj kaj aĵoj de ili portitaj kunfrapiĝis kun sorgotigoj, pezaj akvogutegoj susure falis en akompano de klaka grumblado de sorgotigoj. La akvogutoj estis friske malvarmaj kaj bongustaj. Kiam Patro klinis sian vizaĝon malantaŭen, granda akvoguto plonĝis precize en lian buŝon. Li vidis, ke en leĝeraj nebulbuloj skuiĝas la pezaj kapoj de sorgoplantoj. La duraj kaj flekseblaj folioj segis liajn veston kaj vangojn. La venteto produktita pro skuado de sorgoplantoj blovetis de tempo al tempo. La sonoj de fluado de la Inko-rivero aŭdiĝis pli kaj pli laŭte.
Patro naĝis en la rivero kaj li ŝajnis bona naĝanto denaske. Mia avino diris, ke, kiam li vidas riveron, li pli ekscitiĝas ol kiam li vidas sian propran patrinon. Kiam li estis kvinjara, li povis subakviĝi kiel anasido, kun rozruĝaj sidvangoj turnitaj al la ĉielo kaj piedoj alte levitaj. Li konis, ke la ŝlimo sur la fundo de la rivero estas glacee nigra kaj tiel mola kiel graso. Sur la humida flusejo kreskas densaj grizverdaj fragmitoj kaj helflav-verdaj plantagoj, ankoraŭ videblas lianoj rampantaj sur la tero kaj rigide starantaj herboj. Kaj la ŝlimo sur la flusejo plenplenas de spuroj de delikataj piedoj de kraboj. Leviĝas aŭtuna vento kaj malvarmiĝas la vetero. Aroj da sovaĝaj anseroj flugas suden, jen krucoforme jen V-forme. Kiam sorgospikoj ruĝiĝas, opoj da kraboj grandaj kiel ĉevalhufoj krablas sur la bordon dumnokte por serĉi nutraĵojn en herbotufoj. Kraboj ŝatas manĝi freŝajn bovfekaĵojn kaj putriĝintajn kadavrojn de animaloj.
Aŭskultante al fluado de la rivero, Patro ekpensis pri la aŭtuna nokto dum sia infaneco, kiam li kaj Avo Arhato, maljuna dungito de mia familio, kaptis krabojn sur la riverbordo. Dum tiu nokto pendis vualo griz-purpura kiel vinberoj kaj ora brizo blovis tra la rivero. La safir-blua ĉielo estis profunda kaj senlima, kaj verdaj steloj aspektis ekstreme brile: la ĉerpila stelo de la Granda Ursino, kiu regas morton, la korba stelo de la Suda Ĉerpilo, kiu estas mastranto de la vivo, Oktanto, la okangula puto, al kiu mankas unu briko, la stelo anksia Bovknabo (Altairo) volas pendigi sin, la stelo afliktita Teksistino (Vego) volas sin ĵeti en riveron.... Avo Arhato laboris en nia familio kelkdek jarojn, respondecante pri ĉiuj laboroj de la vinfarejo. Patro sekvis lin tien kaj alien kiel lia ombro, kvazaŭ sian propran avon.