《红高粱》(5)
Ĝuste tiam alŝvebis treniĝa iaado de mulo el la vilaĝo malproksimiĝanta malantaŭ Patro kaj la trupo. Vigliĝinte, Patro malfermis la okulojn, sed li nur vidis la duonfandiĝantan kaj diafanan nebulon. Kaŝite malantaŭ la nebula vualo staris malklaraj senfinaj spaliroj da altaj kaj fortikaj sorgoplantoj, tra kiuj oni marŝis unu post alia kaj ne povis vidi ilian finon. Kiel longe ili jam eniris la sorgokampojn, Patro jam forgesis. Lia penso longe alkroĉiĝis al flubruanta fekunda rivero en malproksimo kaj al la rememoroj pri longe forpasintaj paseoj. Li eĉ ne komprenis, kial ili hasteme kaj kunpuŝiĝante sin ŝovis en la sonĝecan maron de sorgokampoj. Li misorientiĝis. Antaŭ du jaroj li erarvagis en sorgokampoj kaj fine elvenis, juĝante laŭ la brua fluado de la rivero. Nun li denove sin turnis al indiko de la rivera fluado kaj tuj komprenis, ke la trupo marŝas al la sudo flanka de la oriento — la direkto al la rivero. Kiam li certiĝis pri la direkto, li konsciis, ke ili iras embuski japanojn kaj mortigos ilin kiel hundojn. Li sciis, ke ili baldaŭ atingos Jiaozhou-Pingdu-ŝoseon, kiu kuras trae de la sudo al la nordo kaj duonigas la malaltan ebenaĵon, kunligantan Jiaoxian-urbeton kaj Pingdu-urbeton. Tiun ĉi ŝoseon japanoj kaj iliaj lakeoj devigis la lokanojn konstrui sub vipado kaj bajonetoj.
La tumulta skuiĝo de sorgoplantoj intensiĝis pro oniaj laceco kaj dormemo. Rosoj senĉese falis kaj malsekigis iliajn kaphaŭton kaj kolon. Wang Wenyi tusadis de tempo al tempo, sed li ne povis regi sin, kvankam li estis insultita de Komandanto Yu. Patro sentis, ke ili baldaŭ atingos la ŝoseon. Ĝia helflava konturo svingiĝis antaŭ liaj okuloj. Nerimarkite eĉ malplenaj truoj aperis en la kunfandiĝinta vasto de nebulo. La sorgospikoj tramalsekigitaj de rosoj ĉagreniĝe gapis al Patro tra tiuj nebulaj truoj, kaj li ankaŭ pie rigardis al ili. Lia rigardado subite komprenigis lin, ke ili ankaŭ estas vivestaĵoj. Ili radikiĝas en nigra grundo, ricevas flegadon de la suno kaj la luno, kaj nutradon de pluvo kaj rosoj, kaj konas ĉion inter la ĉielo kaj la tero. Laŭ la koloro de la sorgoplantoj Patro divenis, ke la horizonton ŝirmitan de sorgoplantoj la suno jam bruligis kompatinde skarlata.
Subite io okazis neatendite. Unue Patro aŭdis akran sibladon kaj poste klakan sonon de kreviĝo antaŭe. Komandanto Yu laŭte jelpis: “Kiu pafis? Kiu diable pafis?”
Patro aŭdis kuglon flugi tra la densa nebulo, penetri inter folioj kaj tigoj de sorgopantoj kaj fine faligis sorgospikon teren. Dum momento ĉiuj retenis sian spiron. La kuglo sibladis trae kaj falis oni ne sciis kien. La aroma odoro de pulvo propagiĝis en nebulon. Wang Wenyi eligis tragikan krion: “Komandanto... mi ne plu havas kapon... Komandanto... mi ne plu havas kapon...”
Post momenta stuporiĝo la komandanto donis piedbaton al Wang: “Fik al vi! Ĉu vi povus paroli, se sen kapo?”
Forlasinte Patron, la komandanto iris al la fronto de la trupo. Wang ankoraŭ triste hurlis. Patro aliris kaj klare vidis lian groteskan vizaĝon. Sur lia vango fluis io malhele blua. Patro etendis la manon kaj tuŝis ian fluidaĵon gluecan kaj varman. Li flaris stinkan odoron preskaŭ similan al tiu de la ŝlimo, sed multe pli freŝan ol la ŝlimo en la Inko-rivero. Ĝi superodoris la delikatan aromon de mento, kaj dolĉecon kaj amarecon de sorgospikoj. Ĝi vekis ĉe Patro la pli kaj pli alproksimiĝantajn rememorojn, kaj kunligis, kiel surfadenigi bidojn, la ŝlimon de la Inko-rivero, la nigran grundon ĉe la radiko de sorgoplanto, la neniam formorteblan pasintecon kaj la neniam reteneblan nunon. Kelktempe ĉiuj aĵoj povas elspiri la odoron de la homa sango.
“Oĉjo,” Patro diris, “vi estas vundita, oĉjo.”
“Douguan, ĉu vi nomiĝas Douguan? Vidu, ĉu la kapo de via onklo ankoraŭ troviĝas sur la kolo?”
“Jes, oĉjo, ĝi estas en ordo. Nur via orelo sangas.”