《红高粱》(6)
Wang Wenyi palpis sian orelon kaj ekhavis la manon plenan je sango. Li eligis ŝrikon kaj paraliziĝis: “Komandanto, mi estas vundita! Mi estas vundita, mi estas vundita.”
Komandanto Yu revenis de antaŭe kaj kaŭriĝis. Pinĉante la kolon de Wang, li diris per dampita voĉo: “Ne kriu. Se vi krios plue, mi pafmortigos vin!” Wang ne plu kuraĝis krii.
“Kie estas via vundo?” demandis la komandanto.
“Je la orelo...” Wang respondis, plorante.
Eltirinte pecon da blanka tolo el sia zono kaj disŝiris ĝin en du pecojn, la komandanto enmanigis ilin al Wang: “Kovru la vundon unue. Ne eligu voĉon. Sekvu nin. Bandaĝu vian vundon, kiam ni suriros la ŝoseon.” Kaj li alvokis: “Douguan.” Patro respondis kaj la komandanto, tirante lin je la mano, ekiris. Wang sekvis, gruntante.
La ĵusa pafo estis misfarita de la granda Mutulo, kiu, kun erpilo sur la ŝultro, gvidis ĉe la kapo de la trupo. Okazis, ke li stumble falis pro malzorgemo kaj la fusilo sur lia dorso akcidente pafiĝis. Mutulo estis unu el la malnovaj amikoj de Komandanto Yu kaj, kiam ili okupis sin kiel banditoj, ili kune manĝis patkukojn en sorgokampoj. Pro tio, ke unu el liaj kruroj vundiĝis en la ventro de lia patrino, li nun iris lame, sed facilmove. Patro kovis iom da timo kontraŭ li.
La nebulo leviĝinta ĉe aŭroro fine dispeliĝis, kiam la trupo sub la gvido de Komandanto Yu suriris Jiaozhou-Pingdu-ŝoseon. Aŭgusto en mia hejmloko estis ofte frekventata de nebulo, eble kaŭzita pro malalta situo kaj humida grundo. Sur la ŝoseo Patro eksentis sian korpon vigla kaj siajn piedojn facilmovaj. Li forlasis sian manon tirantan la baskon de la komandanto. Wang ŝirmis sian orelon per la blanka tolo, kun plora mieno. La komandanto malzorgeme bandaĝis lian orelon, eĉ envolvis duonon de lia kapo. Wang grimace nudigis siajn dentojn pro doloro.
La komandanto diris: “Kiel la ĉielo favoras vin!”
Wang respondis: “Mia sango jam elĉerpiĝis kaj mi ne povos iri kun vi!”
La komandanto diris: “Merdo! Tio similas nenion alian ol piko de kulo. Ĉu vi jam forgesis viajn tri filojn?”
Mallevinte sian kapon, Wang murmuris: “Ne, ne.” Li portis longatuban ĉaspafilon kun sangaruĝa kolbo sur la ŝultro, kaj pendigis platan ladskatolon kun pulvo sur la postaĵo.
La restantaj nebulbuloj jam kuntiriĝis en sorgokampojn. Sur la ŝoseo pavimita per krudaj gruzoj videblis nek la hufospuroj de bovoj kaj ĉevaloj nek piedsignoj de homoj. Kontraste kun pompantaj sorgoplantoj ĉe ambaŭ flankoj, la ŝoseo aspektis dezerteca kaj forlasita, impresante omene. Patro jam frue sciis, ke Komandanto Yu gvidas la trupon de malpli ol kvardek homoj, eĉ inkludante lamulon kaj mutulon. Sed kiam tiuj trupanoj loĝis en la vilaĝo, ili levis rumoron kaj ĵetis la tutan vilaĝon en malordon, kaj pro tiu tumulto eĉ kokoj flugis kaj hundoj saltis maltrankvile, kvazaŭ nur soldatoj troviĝus en la vilaĝo. Dume, kiam la trupo iris sur la granda vojo, pli ol tridek homoj ŝajnis ŝrumpinta maso, kiel serpento rigida de frosto. Ili havis diversspecajn armilojn: forĝita kanono, birdĉasaj pafiloj, malnovaj fusiloj fabrikitaj en Hanyang kaj pafilego, kiu povis pafi pesilojn, ŝultroportita de du fratoj, Fang la Sesa kaj Fang la Sepa. Kaj Mutulo portis sur la ŝultro oblongan erpilon kun dudek ses feraj dentoj, uzatan por ebenigi la teron. Aliaj tri trupanoj ankaŭ ŝultroportis po unu tia erpilo. Tiam Patro ankoraŭ ne sciis, kio estas embusko, kaj des malpli, kial oni devis kunporti kvar ferajn erpilojn por la embusko.